|
Zhengzhou - perlo che la Flava Rivero |
|
La Flava Rivero estas patrina rivero de Chinio. Zhengzhou, sude de la rivero, ne nur havas abundon da historiaj objektoj, sed ankau estas moderna chefurbo de Henan-provinco. La urbo kun 6.316 milionoj da loghantoj situas meze de Chinio. Ghi kovras areon de 7446.2 kvadrataj kilometroj, el kiuj la urbaj kvartaloj estas 1013.3. Zhengzhou estas unu el la 7 autovojaj nodoj de la lando. Tie funkcias la plej granda klasifikejo de Azio kaj la plej granda pasaghera fervoja stacio de Chinio. Zhengzhou estas ankau unu el la plej grandaj grenaj bazoj de Chinio. Ghi, kiel tekstilajha, metalurgia kaj konstru-materiala bazo de Chinio, ludas grandan rolon en la china ekonomio. Historio
Historiaj dokumentoj diras, ke Shang-dinastio anstatauis Xia kaj regis sur la china teritorio inter la 16-a jc. kaj 11-a jc. a.K. Henan estis centra tereno de Shang-dinastio, kiu 7-foje translokis sian chefurbon kaj iafoje ankau prenis la nunan Zhengzhou kiel sian chefurbon. Tiam Zhengzhou nomighis Ao kun bone evoluintaj bronzfanda tekniko kaj ceramiko. La tie elterigita ceramika vazo blue glazurita estas la plej antikva ceramikajho de Chinio. Antau 3500 jaroj Zhengzhou estis chefurbo de Shang-dinastio, kaj post tio prenis ghin kiel chefurbon 5 regnoj: Xia, Shang, Guan, Zheng kaj Han. En la sekvantaj dinastioj Sui, Tang, la Kvin Dinastioj kaj Dek Regnoj, Song, Jin, Yuan, Ming kaj Qing ghi funkciis kiel chefurbo de prefektujoj. En 583 ghi ricevis la nunan nomon. Arkeologio
En 1951 instruisto de elementa lernejo Han Weizhou hazarde trovis ceramikajn pecojn, shtonajn ilojn kaj augurajn ostojn en Erligang de Zhengzhou. Li opiniis, ke tie estas neolitika ruino. Tion tamen neis arkeologoj post ekzameno. La grandnombraj elterigitaj objektoj montris, ke ili havas la trajtojn de civilizacio, t.e. urbo, skriblingvo kaj bronzajhoj. La prifosado mirigis la arkeologojn, ke preskau chie en la urbo Zhengzhou trovighas restajhoj de Shang-dinastio. La urbo areis ch. 6.25 kvadratajn kilometrojn. Tie estis multaj ramitaj terasoj kaj vidighas ruino de impona palaco. Krom tio, oni trovis ankau metiejojn de kuprofandado kaj ostoprilaborado kaj bakujon de ceramikajhoj. La elterigitaj bronzajhoj kaj ceramikajhoj kun belaj strioj montras artajn trajtojn de Shang-dinastio. Fakuloj diris, ke Erligang-kulturo apartenas al la civilizacio de Shang-dinastio. En la 70-aj jaroj de la 20-a jc. alia arkeologia eltrovo faris sensacion en Chinio: La kulturo de Cishan kaj Peiligang antau 5.7 mil - 6 mil jaroj estis trovita. Ghi apartenas al neolitika kulturo. Arkeologoj diris, ke antau 10 mil jaroj pro varmigho de la klimato kaj degelo de glaciriveroj la homoj forlasis montojn kaj sin direktis al ebenajhoj kaj valoj. Tiam la homoj eksciis terkulturon kaj brutobredadon kaj eniris el barbareco en civilizacion. La eltrovo de Peiligang-kulturo pruvis, ke la civilizacia historio de Zhengzhou havas 8 mil jarojn. La grandnombraj arkeologiaj eltrovoj montris, ke la ekonomia aktivado en la periodo de Peiligang-kulturo estis chefe terkulturado. Oni elterigis shtonajn hakilojn, shovelilojn, tranchilojn kaj falchilojn. Tiuj akraj shtonajhoj montris, ke tiam agrikulturo jam atingis certan nivelon en sia disvolvigho. Oni trovis ankau grenajn prilaborilojn, kiaj shtonaj muelilo kaj bastono. El tio oni scias, ke tiam oni kulturis chefe milion. Krom tio oni elterigis ankau shtonajn kuglojn, jujubkernojn, juglandojn kaj skeletojn de porkoj kaj kaproj. De tio oni scias, ke la loghantoj tiam jam komencis chasi bestojn, kolekti vegetajhojn kaj bredi brutojn. La ruinoj de restadejoj kaj ceramikaj bakujoj montras, ke tiam aperis vilagho kaj oni komencis fiksloghi en duonsubteraj domoj, aranghitaj cirkle kun placo en la mezo. Tio estas ordinara formo de vilaghoj en la matriarka klano socio. Agrikulturo
Sciencoj kaj tekniko en la antikveco
Kvankam la 27 observaj stacioj plejparte malaperis, tamen tiu en Gaocheng bone konservighis kaj ghi bone atestas la sciencan nivelon de la antikva Chinio. Komerco
Nun tie funkcias moderna komerca reto. La Zhengzhou-a intershanghejo de agrikulturaj produktajhoj estas la unua intershanghejo sankciita de la Shtata Konsilantaro, kiun oni nomas la unua bazaro de Chinio. La grena prezo en Zhengzhou ludas gvidan rolon en grena komercado de Chinio.
En Zhengzhou estas 137 protektataj historiaj lokoj de la shtata kaj provinca nivelo. Ghi estas turisma urbo fama tra la tuta Chinio. En 2000 ghia totala turisma enspezo estis 6.6 miliardoj da juanoj kaj tien vojaghis 155 mil alilandaj turistoj. Historiaj lokoj kaj pitoreskejoj Tombejo de Han-dinastio en Dahuting La tombejo en Dahuting estas unu el la plej grandaj tombejoj de Han-dinastio nun konataj en Chinio. Sur la tombaj muroj vidighas abundo da shtonaj gravurajhoj kaj buntaj freskoj, kiuj montras luksan vivon de la tiamaj aristokratoj. Ili estas valoraj historiaj materialoj por studi la politikon, ekonomion kaj kulturon de la Orienta Han-dinastio. Ruino de antikva chefurbo de Shang En kaj ekster la urbomuroj oni malkovris kelojn, fosajhojn, putojn kaj tombojn en la antaua periodo de Shang-dinastio kaj porcelanan vinujon, nomatan la unua el la chinaj porcelanajhoj, bronzajhojn kun delikataj strioj kaj skribajhojn sur ostajhoj kaj ceramikajhoj de tiu dinastio. Oni eltrovis ankau ruinojn de vilaghoj kaj metiejoj. Tio montris, ke ghi estis unu el la gravaj urboj de Chinio antau 3500 jaroj. Historiaj ruinoj de Peiligang kaj Dahe-vilagho La unua ruino kun areo de 20 mil kvadrataj metroj estas neolitika. La lasta kun areo de 0.9 miliono da kvadrataj metroj kaj dika je 12 metroj apartenas al Yangshao-kulturo de neolitiko. Nun ghi jam farighis historia muzeo.
Songshan estas unu el la kvin famaj montoj de Chinio. Ghi altas 1512 metrojn super la marnivelo kaj serpentumas 70 km. Tie staras 72 charmaj montpintoj. Vidindejo che la Flava Rivero La vidindejo estis konstruita antau kelkaj jaroj. Tie la rivero estas largha kaj montoj verdaj kaj oni povas ghui belajn pejzaghojn en la meza kaj malsupra basenoj de la Flava Rivero kaj ankau la miniaturon de historiaj objektoj che la Flava Rivero kaj stelearon. Klasika lernejo de Songshan La lernejo estis konstruita en la 5-a jc. Ghi estas unu el la kvar famaj chinaj klasikaj lernejoj. Grandaj konfuceanismaj intelektuloj Cheng Hao, Cheng Yi, Sima Guang kaj Fan Zhongyan siatempe faris tie lekcion. En la korto prosperas cipreso plantita antau 3000 jaroj. Shaolin-templo
Malnova loghejo de Du Fu En la malnova loghejo de Dufu, granda poeto de Tang-dinastio, sub la monto Bijia konservighas multe da kaligrafajhoj kaj poemoj faritaj de li.
La nomita templo estas unu el la plej antikvaj taoismaj temploj en Chinio. Tie feudismaj imperiestroj kultis la Dion de la Meza Monto. Imperiestra mauzoleo de la Norda Song-dinastio Tie eterne dormas 7 imperiestroj de la Norda Song-dinastio kaj iliaj edzinoj, kronprincoj, princinoj kaj aliaj korteganoj. Tie staras 941 delikataj shtonaj homfiguroj. Rilata materialo: Famaj ushu-istoj en la usu-festivalo de Shaolin |