Romuald Skalinski
Ni ĉiam havas problemon de varbado en nia movado! Estas tio problemo daŭra
kaj tre grava por ekzisto kaj por evoluo de nia movado. Oni povas kaj devas
starigi du demandojn: kiel varbi kandidatojn kaj kiujn varbi!
Ambaŭ demandoj ne estas facilaj por respondi, sed oni devas konsideri ilin,
se oni volas kaj se oni devas varbi. Do, sen superfluaj antaŭkonsideroj, ni
provu respondi tiujn demandojn laŭvice.
Kiel varbi
Antaŭ ĉio oni devas memori, ke ĉiu senpera varbado en senco de
proponoj: lernu Esperanton, aŭ provu lerni Esperanton, ĉar ĝi
estas la internacia lingvo, kaj facila kaj bela... ne devus okazi! Tio aspektas
kvazaŭ insistado, kaj ĉiu insistado ne efikas bone, kaj eĉ
inverse, ĝi estas malĝusta kaj suspektinda.
Kiel do agi Nur bonaj ekzemploj efikas bone! Bonaj ekzemploj montras kaj pruvas,
ke io estas valora, utila, bezonata! Homoj ŝatas sekvi bonajn ekzemplojn,
se ili vidas, ke tiuj ekzemploj faras ion utilan por ili. Utileco de lingvo
estas kvazaŭ memkomprenebla kaj utileco de internacia lingvo eĉ pli ol
iu ajn alia lingvo. Tamen homoj ne kredas kaj dubas, ĉu Esperanto havas
utiligeblojn, ja oni ne multe aŭdas pri tio. Tial do tre bezonataj estas
ekzemploj, ni devas montri, ke tiu Esperanto havas bonajn utiligeblojn.
Oni povas indiki: E-korespondadon, E-radioelsendojn, E-ekspoziciojn, tre gravas
E-turismo, E-faka kaj scienca interŝanĝo, E-internaciaj vizitoj,
seminarioj, simpozioj kaj kongresoj. Gravas aperigado de artikoloj pri uzeblo de
Esperanto en nacilingvaj gazetoj. Estas ankaŭ multaj aliaj bonegaj
ekzemploj. Konata bioenergoterapeŭto-scienculo anoncas sin kaj sciigas, ke
uzas Esperanton por sia monda kunlaboro; kelkaj novaj asociaj
kompanioj uzas Esperanton internacie kaj publika sciigo pri tio faras tre bonan
ekzemplon. Iu forveturas al eksterlando dank' al E-invito, ktp. Ĉio ĉi
diras laŭ ekzemploj, ke Esperanto estas utiligebla. Valoras emfazi
rezoluciojn de UNESCO kaj ankaŭ publike skribi pri bezono de internacia
lingvo Esperanto en integriĝanta Eŭropo.
Kiun varbi
Kiujn homojn varbi La demando ankaŭ ne estas tro facila. Se oni vaste
varbas, do oni varbas ĉiujn ŝajne. Tamen se oni varbas en malgrandaj
sferoj, oni devas scii, kiujn homojn ne varbi. Certe oni ne devas varbi homojn
psike necertajn kaj deciditajn malamikojn de Esperanto. Samideano Harald
Kirschner en sia bonega felietono en E-programo de Radio Vieno diris, ke ni
devas varbi humanismajn homojn, t.e. homojn, kiuj konservas humanismajn ideojn.
Laŭ li, tiuj homoj estas jam duone esperantistoj. Nu certe, ni devas varbi
valorajn, humanismajn homojn, tiuj povas esti valoregaj en nia movado.
Kiel ni povas trovi ilin Certe, ili estas ĉie, kaj ni devas trovi ilin ĉie kaj laŭ ĉiuj eblaj kaj dignaj manieroj tre delikate kaj tre
scieme
inklinigi al Esperanto per bonaj kaj konvinkigaj ekzemploj. Neniu varbato povas senti, ke estas varbata. Tio estas tre grava premiso en la afero.
Nia nobla movado kaj nia agado kaj nia uzado de Esperanto devus konvinkige
influi homojn, taŭgajn, noblajn, humanismajn homojn, kiujn ni vere bezonas
en nia movado. Tre gravas do altnivela nia agado kaj tiel okazas altnivelaj kaj
konvinkigaj ekzemploj por homoj, kiujn ni povas varbi.
Kreo de tre pozitiva intereso al Esperanto estas nia tasko kaj devo. Anoncado
pri E-kursoj estas jam tute normala kaj akceptita formo kaj tiam respeguliĝas
niaj agadrezultoj.
el Mankanta Ĉenero, nov/94