13a Xinyang Tea Kultura Festivalo
(Esperanto kiel pontlingvo)

28 - 30 aprilo 2005, Xinyang, Ĉinio

Auspiciantoj: Henan-provinca Popola Registaro, Ĉinio
                      Ĉina Tutlanda Kooperativo

Organizanto: Xinyang Popola Registaro, Ĉinio

Xinyang lokiĝas en la suda parto de Henan-provinco, Ĉinio, oriente najbaras kun Anhui-provinco, sude kun Hubei-provinco.

Xinyang estas la plej granda agrikultura urbo de Henan-provinco, unu el la ekologiaj ĝardenaj urboj de la ŝtato. Ĝi konsistas el 8 gubernioj kaj 2 distriktoj kun totala areo je 18915 kvadrataj kilometroj kaj totala loĝantaro je 7.7 milionoj, el kiuj 37 centmil da loĝantoj loĝas en la ĉefurba kvartalo.

Xinyang estas konata hejmloko de ĉina verda teo, kie produktas la faman verdan teon XINYANG MAOJIAN - unu el la dek famaj teoj de Ĉinio.

Ekde 1992 ĉiujare Xinyang okazigas tean festivalon en majo, kaj ekde la jaro 2004 ĝi renomiĝas "Xinyang Tea Kultura Festivalo" kaj okazas en la fino de aprilo. Dum la festivalo estas diversaj distraj kaj amuzaj programoj, komercaj kaj ekonomiaj aranĝoj, foiroj kaj ekspozicioj, ekskursoj, konkursoj pri te-ceremonio kaj te-arto, kuir-arto, sporto, folkloraj dancoj ktp. Nun la festivalo transformiĝas en grandskala teo-festivalo en Ĉinio.

Ekde la jaro 2000, Xinyang Esperanto-Asocio ekkunlaboras kun la urba registaro por propagandi la festivalon en Esperantujo, kaj sukcese akceptis esperantistojn el Belgio, Pollando kaj Germanio. Ni sincere invitas vian partoprenon, se vi interesiĝas pri tea kulturo. 

En la Tea Kultura Festivalo partoprenas ankaŭ la produkantoj de la dek famaj teoj de Ĉinio, oni povas gustumi la plej bonajn teojn kaj spekti brilajn prezentadojn de te-ceremonio kaj te-arto el Ĉinio. La organizanto ankaŭ bonvenigas la prezentadon pri te-ceremonio kaj te-arto el eksterlandoj. Tiu, kiu prezentas la te-ceremonion kaj te-arton en la festivalo, ricevas senpagan gastigon en nia urbo.    

La aliĝo estas tute senpaga por eksterlandaj esperantistoj, Vi nur bezenas pagi por viaj loĝado kaj ekskuro en la urbo. 

Antaŭ kaj post la festivalo nia asocio kaj turisma oficejo ankaŭ povas aranĝi por  vi  vojaĝon al Zhengzhou, Kaifeng, Luoyang, Xi'an kaj aliaj urbojn en Ĉinio.

  • Aktualajn informojn pri la Tea Kultura Festivalo vi povas legi en tiu ĉi retejo aŭ peti ĉe s-ro ZHANG Xuesong, Shuangjing Gongdiansuo, CN-464000 Xinyang, Henan, Ĉinio. Tel: +86-376-3690088, 3690089.  Vi ankaŭ povas rete alvoki lin per Interreta telefono Skype.

Xinyang Marŝanta al Nova Jarcento (Video)

Tea Hejmloko Xinyang (Video)

Inauguro de la 10a Tea Festivalo

Teceremonia prezentado

กก