Tefloro 6 Redaktoro: Zhang Xuesong
socikultura kaj movada gazeto aug. 2003 http://tefloro.icpcn.com

Enhavo

NOVA TEJO-ESTRARO

Senkompara Talentulo kun Infane Pura Koro
--Pri Armand Su lau mia kono 

Poemoj de Mao Zifu

KOMITATO ARMAND SU KUNSIDIS

En griza printempo

La Songho

NOVA TEJO-ESTRARO

Dum la kunsidoj kadre de la IJK en Svedio, la TEJO-komitato elektis la novan TEJO-estraro, kies oficperiodo finighos en la jaro 2005. La estraron eniris:
- Bertrand Hugon, Francio (prezidanto)
- Sonja Petrovic, Jugoslavio (vicprezidanto, KER, rilatoj kun UEA)
- Aleks Kadar, Francio (ghenerala sekretario)
- Katja Ignatieva, Rusio/Svedio (financaj aferoj kaj subvencioj)
- Jevgenij Gaus, Litovio (informado)

El la aliaj decidoj de la komitato menciindas la akcepto de propono starigi retan oficejon de TEJO (flanke de la komitato respondecas David-Emil Wickstrom). Pri la estonteco de la paperaj gazetoj "TEJO Tutmonde" kaj "Kontakto" ne rezultis klara decido: oni plu esploras diversajn variantojn de ilia eldonado. [TEJO-AKTUALE]

KOMITATO ARMAND SU KUNSIDIS

Unuafoje kunsidis Komitato Armand Su, aganta kadre de la Esperanta Civito, favore al la esperantistoj en prizono. La kunveno okazis en Domo Naville de KCE, en Chaudefono la 18an de julio 2003. Prezidis la Vickonsulo pri socialaj aferoj, sen. Marie-France Conde Rey. Partoprenis interalie la Konsulo, sen. Walter Zelazny, kaj pluraj senatanoj: Anatolo Goncharov, Dieter Rooke, Ljubomir Trifonchovski. Cheestis ankau la ghenerala sekretario de SAT, Kreshimir Barkovich, la sekretario de AVE, Manfred Westermayer, estraranino de JEI, Tahira Masako: entute dudeko da personoj.

Je la komenco Conde Rey raportis pri la celoj de la Komitato, dankante kortumanon Giorgio Silfer pro la helpo kolekti dokumentojn. Danke al ili shi disponis je pli freshaj informoj pri la kazo Billy Waldon, ol kolego Barkovich povis anonci dum la SAT-kongreso. Shi ankau proponis ke la nomo de la instanco estu "Komitato Armand", char krom nia poeto Armand Su (kiu vegetis dum jaroj en china prizono) ankau alia fama esperantisto David Armand (kies fratino estis helpsekretario de Lenin) transvivis stalinan gulagon. Pri li detalojn rakontis Goncharov. La propono estis aprobita. 

Informinte pri la tri kazoj kiujn la Komitato nun sekvas, kaj rimarkinte ke nur SAT okupighas pri almenau du el ili, Conde Rey lasis la parolon al la cheestantoj. La diskuto enfokusighis pri la mortpuno, kaj pri la kontribuo de esperantistoj (kaj Esperantianoj) kontrau ghi. Aperis divergho pri la temo, el kio incidento inter slavdevenaj cheestantoj kaj Manfred Westermayer, pro maloportuna frazo de chi-lasta, kiu fakte forlasis la salonon. La etoso ree serenighis danke al la Vickonsulino, kiu precizigis ke Komitato Armand okupighas pri la prizonuloj, ne pri la specifaj punoj. Tiu chi povus esti agadkampo por SAT. Estis ankau precizigita la diferenco inter esperantistoj kondamnitaj kaj prizonuloj kiuj eklernas nian lingvon.[HeKo Nr202]

Senkompara Talentulo kun Infane Pura Koro
--Pri Armand Su lau mia kono

Hu Guozhu

La Autoro

      Armand Su estas homo,sur kiu konverghis samtempe kaj glorado kaj kalumnioj,en draste frapantaj kontrastoj.

    Tiuj,kiuj malamis lin,volis ke lin forprenu Parco. Ili ne kontentighis pri siaj plej diversaj malicaj kotjhetadoj al li,sed iris tiel malproksimen,ke ili ne nur arestis Armand Su,fermis lin en karceron,kaj ech enpremis al li kaj per manaj kaj per piedaj katenoj. Ili kondamnis lin al superfluaj malliberigoj aldonitaj al la malnovaj,kaj ili traktis lin tiel severe kvazau malliberulon inter malliberuloj,fine Armand Su estis trafita de paraplegio,devigita kushi senmove en lito kaj forpasis en sia meza agho.

    Tiuj, kiuj amis lin,benis ke li vivu ! Ili aklamis, jubilis,preskau adorante,precipe ardis eksterlande. Oni publikigis liajn verkojn,manuskriptojn en pli ol 50 landoj kaj en dudek kelkaj lingvoj. Oni dedichis al li poemojn,donis al li premiojn kaj honorigis lin tiel alte kvazau poetojn inter poetoj,kaj en la Internacia Esperanto-Muzeo en Wien (Vieno) estis starigita busto de Armand Su. Kvankam forpasinta,tamen Armand su ankorau ghuas vivadon por eterne.

    Mi havis personan kontakton kun Armand Su nur unufoje. Sed mi konis lian nomon sufiche frue. En la 60-aj jaroj mi jam audis ke oni menciis lin. La tiam cirkulanta onidiro vershajne ofertis tian aserton: ke tiu nomata Armand Su,kvankam ankorau tre juna,tamen jam estas kun tre fiaj pensoj. Tamen mi kutimas ne facilanime kredi je onidiro. Mi prefere mem konsideru chion lau propra prijugho,kaj,lau mia opinio,la kauzo,kial Armand Su suferis de tiel forta malamo kaj tiel multaj malfelichoj, kushas en liaj paroloj au kondutoj,kiuj,kvankam ne povas esti nomataj eraraj, tamen, fakte ofte ne akomodighis al la aktuala cirkonstanco siatempe.

    Resume, la "kulpoj" de Armand Su estis nenio alia ol tio ke multe da liaj verkoj kaj poemoj publikighis en fremdaj landoj. La poemoj en lia juneco plejparte temis pri la personaj sentimentoj malkasheme priskribitaj. En 1984, mi kaj s-ro Sceto kune kompilis la poemaron de Armand Su, kiu enhavis resume 123 tiajn poemojn,kiuj konsistigis la plejparton de lia poemaro. Tamen,char ili chiuj publikighis eksterlande,kaj estis en fremdaj lingvoj, sekve apenau iuj legantoj en Chinio sciis pri tio.

    Ghis antau la jarfino de 1979,mi legis nur 3 poemojn de Armand Su. Tion mi vidis de iu esperanta revuo pruntita trans multaj s-anoj. Mi bone memoris, ke tio estis la n-ro 1/1963 de La Espero, la organo de Sveda Esperanto-Federacio. Sur la kovrilo vidighis foto de juna Armand Su,kiu,en europstila kostumo, kun kravato, radias gracia, bela kaj senghena. Vesti sin per europstila kostumo, kvankam ne povas kondamnita kiel ia kulpo, tamen, lau mia opinio,sur strato de Chinio en la 60-aj jaroj,homo en tia vestado ja farighis celtabulo de mirrigardoj de gapaj surprizitoj.

    En la revuo estis konciza konigo pri Armand Su. Kvankam nur en kelke da mallongaj linioj,tamen min forte impresis la frua ekspono de lia mirknabeco. 4-jara li komencis lerni legi, 9-jara lernis la unuan fremdan lingvon,13-jara komencis versi.

    La tri poemoj estis Al Mia Koro, Pri Mi kaj Jen Estas la Lasta Fojo. La poemoj chiuj estis mallongaj, kunrimaj kaj facile vochlegeblaj. La komuna karakterizajho estis plena je sincero kaj tute sen tabuo, ekz-e la unua poemo:
Ahh,ne shvelu en senlarma kor',
Pr o l' pasinto,pro la memor',
Estu preta por sufero plia,
Kiu venos unu post alia.

    Oni devas diri, ke tio estas natura sento de homoj, au,ekscese dirite, nur la kanto de sentimentala poeto. Tamen, siatempe,la lastaj du versoj estis sufiche okulfrapaj. Imagu, ke homo, vivanta en Chinio, tamen publikigis siajn veojn en fremda lando. Kiel oni interpretus pri tio ? Malgrau tio ke oni povis ellegi de la tria poemo fiaskon en amo kaj ankau la dua poemo temis pri bedauro de malsukceso por trovi floran amatinon,tamen mi neniel povis liberighi de maltrankvilo,kaj,mia maltrankvilo pri li multe superis la ghojon "legi malpermesitan libron en fermita kabineto".

    Post nelonge,eklevighis shtormo de la kaosa "Granda Kultura Revolucio". Mi ,kaj same ankau multaj esperantistoj-amikoj,chiuj suferis,chu nur pro tio ke ni havis internacian korespondon,chu pro havi unu skribmashinon au unu foton de terglobo. Neniu el ili sukcesis eskapi el la malfelichoj esti traserchita,kritikitaj,ekzamenitaj kaj senditaj al punlaboro. Tamen Armand Su ankorau ne scias iom singarde bridi sian agadon. Li ankorau daurigis versi siajn poemojn,kaj ankorau dissendis siajn kontribuojn al fremdaj landoj. Malgrau tio,ke li verkis poemojn kia "Mi Amas Vin,Bela Chinio! ",sed li finfine ne povis eviti la fatalon esti enkarcerigita kaj kondamnita al malliberigo de 15 jaroj. En prizono,pro la senchesa versado kaj malkasha malkontento pri Jiang Qing,Armand Su estis punita per aldono de ankorau pli 5 jaroj da malliberigo. Tio estas la kosto de liaj agoj nekonvenaj al cirkonstanco. Sed li ankorau ne pentis,nek korektighis. Li daurigis sian versadon per vivo. Tio rezultighis la "poemoj en prizono",unu el la plej brilaj chapitroj en lia poemaro,kiujn ni poste povis legi.

    La 19-an de januaro,1979, la miskondamno al Armand Su estis oficiale nuligita.

    La 29-an de aprilo, la jhurnalo Guangming (Lumo) per la spaco de la tuta 3-a pagho publikigis longan raporton pri la vivo kaj kariero de Armand Su. Tio vekis sensacion che la publiko. Kaj, oni povas tiel diri, ke en la dauro de unu nokto Armand Su farighis furora famulo en fokuso de china jhurnalismo. Diversaj sociaj aktivadoj, intervjuoj,akceptoj, kunvenoj kaj paroladoj faris lin tre okupataj. Interalie li ankau cheestis la 2-an Tutlandan Esp-laboran Kunvenon,okazintan de 27 ghis 31 de augusto en Pekino. Por Armand Su tio estis la unua kaj ankau la lasta fojo kiam li cheestis landskalan Esperantan kunvenon.

    Armand Su parolis en fremdaj lingvoj tre flue, sed mi audis de aliaj s-anoj,kiuj revenis de Pekino cheestinte la saman kunvenon, anekdotojn pri Armand Su, kaj mi havis la impreson ke vershajne li ankorau ne scipovis pri kio estas konvenaj al la cirkonstancoj. Ekz-e,antau chies rigardoj,Ar mand Su publike iris kun knabino brakon chirkau brako. Kvankam neniu rajtas diri ke tio estas kulpa, tamen fakte tia intim-ekspono siatempe ankorau ne estas tre populara.

    Do, estas supozeble, ke Armand Su faris kion li volis. Autune de 1979,li faris Esp-vojaghon al la suda CHinio. Liaj tagordoj estis plenplene vicigitaj. la 26-an de septembro veturi al Zhenjiang,viziti tie s-anon Wang Chongfang. La 27-an sammonate viziti veteranon Zenston en Suzhou. La 30-an al SHanhajo viziti s-aninon SHijiming. La 1-an de oktobro li cheestis la bonvenigan kunvenon en la Popola Parko, kiun SHanhajaj esp-istoj honoris al li. la 2-an vizitis veteranojn Bakin kaj Pandishon (li ankau vizitis al profesoro S.J.Zee,sed ne renkontis). Lau lia originala plano,li ankau volis shipveturi al urboj Huangshi kaj Wuhan,sed poste li shanghis la planon,char li devis cheesti la 4-an Tutlandan Kongreson de Reprezentantoj de Literatura kaj Arta Rondoj.

    Do li veturis revenen al Tianjin antau la limdato.

    Mi sendis la unuan leteron al Armand Su nur je 1979-11-15,kiam la landskala furoro pri li jam iom malflusas. Mi dankis lin pro la 5 poemoj,kiujn li sendis al la legantoj de Traduka Ekzercado prezidata de mi. 1979-11-21,li rapide respondis al mi. Tial mi bone memoris tiun daton,char ghuste post du jaroj en la sama tago mi havis la unuan intervidighon kun li. Letero de Armand Su estis ne tre longa,kiu legighis jene:

"Kara Guozhu:
Koran dankon pro via letero. Pro troa okupiteco mi sendis al vi chi tiun karton.
Vi estas nia talentulo,kaj mi legis vian libron pri Esperanta Metriko.
Vi ja povas legi pri mi en Verda Lampiro kaj EPC'.
P ro mia malforta malsano mi ne veturos al Changsha,sed ni certe renkontighos. Mi veturos al Wuhan en majo venontjare.
Kun koraj salutoj
Via Armand Su"

    Li skribis, ke li legis la libron Esperanta Metriko verkitan de mi. Tio tre mirigis min. Char tiu libro neniam havis la shancon eldonighi,kaj en la komenco aperis nur je 100 ekzempleroj mimeografitaj,kiun ni certe ne povis sendi al li en prizono.

    La 20-an de aprilo de la sekvanta jaro (1980) li geedzighis kun Wang Ruixi. Chu eble pro tio ne realighis lia plano veturi al Wuhan. Lian nuptan foton mi vidis sur la pagho de esp-a revuo Heroldo de Esperanto eldonita fremdlande, eble tio estas alia afero ankau ne konvena al cirkonstanco,chu ?

    Poste,li faris vojaghon al provincoj Anhui kaj Jiangsu,kaj mi refoje audis novajn anekdotojn pri liaj kondutoj nekonvenaj al cirkonstancoj. Tamen,li mem vershajne tute ne konsciis pri la nekonveneco. male,li ech verkis tion en siaj poemoj kaj chie serchis lokon publikigi. Poste,kiam ni kompilis lian poemaron,ni grupigis tiajn poemojn chiujn en apartan parton Ekster la Poemaro. Sed la poeto mem vershajne neniam povis kompreni kial tiuj poemoj ne taugis eniri en la chefan parton de la poemaro. Tiam iu biografo intencis verki Biografion de Armand Su kaj pro tio intervjuis lin. La biografo sciigis al mi: "Dum nia interparolo li parolis plej ofte pri vi kaj ankau plej konfidis vin." Tiel,Armand Su fine konsentis la enhavon kiun ni redaktis por la poemaro.

    Vintre de 1981,mi unuafoje havis la shancon vojaghi norden. Mi prenis la linion veturi tra Nankino,de kie mi speciale vizitis nepretervoje al Zhenjiang,kaj nur poste mi veturis al Tianjin,tiel mi sukcese havis la unuan intervidighon kun Chongfang kaj Armand Su, kvankam nur respektive en du malsamaj urboj sed ne en unu sama loko kiel la fama renkontigho che Anser-lago en la historio de china literaturo sopirata de ni originale.

    Tamen, finfine tio por mi ankau estas neniam forgesebla dum la tuta vivo.

    Posttagmeze de la 21-a,novembro,1981,spite al frosta vetero,mi rapide trovis la loghejon de Armand Su sur la tria etagho de la domo n-ro 89 en strato Machangdao. Tiu,kiu malfermis la pordon por mi,estis la patrino de Armand Su. Lauaspekte la maljunulino ankorau havis bonan sanon dum Armand Su havis nur malsane flavan vizaghon kaj li jam delonge ne povis libere movighi.

    Mi salutis Armand Su en Esperanto,kaj je la unua minuto li jam rekonis min kaj tre ekscitighis. Spite al sia malsano li malfacile almovighis al mi,manpremante la randon de mebloj.

    Ni komencis strangan interbabilon. Mi parolis chiam en Esperanto kaj babilis pri poezio,beletro kaj diversaj informoj de Esp-movado kiujn mi sciis. Armand Su havis sufiche bonan aud-kapablon. Li povis kompreni chion, kion mi parolis, tamen li jam perdis la kapablon libere paroli. Li prononcis malklare kaj salivoj de tempo al tempo elfluis nedeteneble. Spite al sia malfacila movigho, li pene elprenis de kesto multajn Esperantajn eldonajhojn kaj fremdajn revuojn,kiujn li montris al mi. Plejparto de tiuj materialoj enhavis liajn verkojn,chu originalajn au tradukajn,en tre multaj fremdaj lingvoj, inkluzive tiujn rarajn, kiaj rumana, sveda kaj nederlanda, kiujn ni ordinare tre malofte povis vidi.

    Mi tre miris pri tio,kiel tiuj materialoj sukcesis rezervighi tra la katastrofoj de la kaosa jardeko. Responde al mia miro,Armand Su sciigis al mi,ke dum la Granda Kultura Revolucio,li kashis tiujn materialojn en hejmojn de siaj parencoj. Tial,kvankam okazis kelkfoje traserchadoj al lia propra domo,la karaj esperantajhoj ankorau povis konservighi ghis hodiau.

    Mi demandis pri lia vivo, kaj informighis ke li jam havis filineton kiu estis nomata Ina kaj aghis 3-monata. Post nelonge, lia edzino eta Wang revenis hejmen por mamnutri la bebinon kaj la etoso farighis ankorau pli varma. Eta Wang estis kompleza, gastama,serena kaj babilema. SHia prapatro havis naskighlokon en Hubei-provinco. SHi rakontis al mi pri tio, ke dum pli ol unu jaro kiel vivis Armand Su en la tendo kontrau tertremo, kiel li sub lumo de petrola lampo persiste tajpis,verkante manuskriptojn. SHi ankau komencis prepari vespermanghon por regali min. Dum ni kune vespermanghis,shi sciigis al mi,ke, kvankam Armand Su multe kontribuis, tamen li ricevis nenian honorarion, dume li devis mem elspezi chiom da internacia poshtpago. Tio estas ne malgranda sumo. Pri chio aliaj homoj ne sciis nek povis imagi al si.

    Tempo forglitis rapide dum ni ghoje kaj intime interbabilis. La vespero farighis pli kaj pli malluma. Por ne tro gheni al ripozo de Armand Su,mi devis diri al li ghis-revidon. Sed Armand Su ankorau estis en plena vigleco,ne volante fini nian ghojan intervidighon. li eldonis memorkajeron,ke mi skribu ion por li. Ankau mi faris la samon. Bedaurinde li jam ne plu havis la kapablon manskribi kaj li kun granda malfacilo pene donis al mi nur autografon,kiu tre similis al stenografia signo. Kaj li mem iniciatis kunfoti kun mi. Do ni ambau sidis respektive en sofo kun malgranda tableto inter ni kaj lia edzino eta Wang faris la fotadon por ni. Vidante ke mi kunportas malgrandan verdstelan flagon,Armand Su petis ke eta Wang donu al li ankau saman flagon kaj li ghoje tenis ghin en sia mano. Mi donacis al li verdstelan insignon eldonitan de nia Esp-Asocio kaj propramane krochis tion sur lia vesto. Armand Su tre ghojis,kun rido radianta sur lia vizagho ni kune fotighis kaj tiu kara foto chiam restis sub la vitro sur mia skribtablo kaj akompanas min ghis hodiau.

    1983, kiam fondighis nia Koresponda Esperanto-Kurso, ni petis Armand Su funkcii kiel instruisto de nia dauriga kurso, skribi kontribuajhojn al nia lernilo-bulteno, kaj prefacon por mia libro Esperanta Metriko, Armand Su chiam laupete faris chion kontentigante nin spite sia pli kaj pli malbonighanta sanstato sen ajna rifuzo. En la prefaco li ankau refoje menciis pri nia lasta intervidigho, kiu, lau lia diro, profunde impresis lin.

    1984, komisiite de KEK, mi kaj Shi Chengtai komencis kompili poemaron de Armand Su. Tio estis jaro kiam ni havis la plej oftan korespondadon kaj ankau la vere pli profundan konon pri Armand Su. Ni havis la shancon legi preskau chiom da poemoj kiujn Armand Su persone liveris al ni. Fine ni redaktis ilin en 6 chapitrojn,el kiuj 5 konsistigis la chefan parton el 192 poemoj kaj la ceteraj 14 poemoj estis ekster la chefa parto.

    Leginte tiujn poemojn,mi havis du plej profundan impresojn pri Armand Su,t.e. unue: talenta poeto kaj due: kun infane pura koro.

    Ke li estas talenta poeto,tion pruvis liaj verkoj aperintaj en pli ol 50 landoj.

    Ke li estas kun infane pura koro,tio montrighis en lia konduto. Kaj,miaopinie,liaj diversaj agoj malkonvenaj al cirkonstancoj ankau povis havi respondojn en tio.

    En sia verko Renjian Cihua (Komentarie pri Poezio) erudito s-ro Wang Guowei (1877-1927) diris,ke en la mondo estis poetoj en du kategorioj,el kiuj la unua estis tiuj poetoj objektivaj. Ju pli profunde konis la mondon,ili havis des pli multe da materialoj por richigi sian verkon,ekz. la autoroj de la romanoj "CHe la Akvorando" kaj "Rughdoma Songho". Dume,la dua estis tiuj poetoj subjektivaj. Ju pli malprofunde konis la mondon,ili tenis che si des pli veran sinceran naturon,ekz. la fama imperiestro-poeto Li Yu (937-978).

    Armand Su chiam restis "junulo atendanta laboron". Mankis al li laborposteno,nature mankis al li ankau la shanco koni la mondon kaj sperti la socian vivon. Sekve ekzistas tabuoj nek por lia konduto nek por lia parolo. Li agis gvidate nur de sia infane pura koro,per kiu li kantis pri la Patrolando,pri amo. Li kuraghas malkashe diri amon kiam li amas kaj malamon kiam li malamas. Lau tiu persona karakterizajho lia avantagho kauzis al li malfelichon kaj,samtempe,lia malfelicho elfaris lian avantaghon.

    1984,85,86 estis jaroj kiam levighis unu post aliaj altaj tajdoj en la china Esp-movado. Okazis sinsekve du kongresoj en urbo Kunming,unu simpozio en Wuhan kaj unu UK en Pekino,chiufoje kolektighis esp-istoj el la tuta Chinio. Sed,pro la tro malbona sanstato Armand Su ne povis cheesti,tiel ke oni sentis grandan bedauron pro la malkompletiga manko de lia foresto. Chiufoje,okaze de la inauguro de la kongresoj,ni chiam sendis al Armand Su la unuatagan koverton au p.k. kun densaj subskriboj de intimaj s-anoj por ke li sentu sin chiam en varma amikeco.

    1986 ankau okazis la Jubileo de 50-a naskightago de Armand Su,s-ano Shi Chengtai versis por li rimgratulon,kiu poste estis publikigita en la februara n-ro (1987) de la japana literatura revuo Preludo, kaj,ankorau pli poste,chinigita de s-ano Yang Yanben en 4 normalaj kvinideogramaj verskvaroj.

    1987, s-ano Jarich mempage veturis al Varsovio por cheesti la Centjaran Jubileon de Esperanto. Kiam li estis en Pekino atendanta vizon, li speciale veturis al Tianjin viziti Armand Su kaj sendis al mi koloran foton kiun li faris en la hejmo de Armand Su. Ho veinda sceno ke Armand Su jam farighis tiel malgrasa kiel skeleto, kaj la floragha bela junulo antau la CHiela Altaro jam ne plu restis.

    1988, okaze de la naskightago de Armand Su,mi sendis donace rondelon al li. Li ne faris respondon,nek povis faris tion.

    Fine, en la tago kiam malfermighis la Azia Sportkunveno, Armand Su forpasis kaj lia edzino sendis la nekrologon al mi. Ke tiu malfelicha informo flugu al mi,tio okazis kaj en kaj ekster nia atendo.

    Kial ni diru ke tio okazis sensurprize en nia atendo,char la sanstato malbonighis kun chiu tago al Armand Su,iom post iom perdis al li la kapabloj iri,paroli,skribi kaj tajpi?

    Kial ni diru ke tio okazis ekster nia atendo,char finfine Armand Su aghas nur 54-jara, ghuste en la ora sezono autuno de la homa vivo kiam ja devas vidighi aro kaj aroj da fekundaj fruktoj.

    Armand Su certe estas la plej elstara talentulo el inter ni la samgeneraciuloj, tamen,tre bedaurinde, liankau estas la unua kiu foriris viziti al D-ro Zamenhof.

    Scenoj de paseo fulme transflugis antau miaj okuloj. Kun tajdantaj emocioj en mia koro,mi pensas pri liaj maljuna patrino,milda edzino kaj tro juna filineto. Ho,kiel korshira disigho por eterne ! Mi verkis en la china lingvo fiksforman poemon Jiangchengzi kaj du chineskojn Kvazausongho en Esperanto por funebri pri lia forpaso kaj, mi senprokraste informis al chiuj miaj esp-istaj geamikoj,unue al Sceto kaj Lin Liyuan,tiel eldonighis specialaj n-roj de Penseo kaj Verda Spiko. Tio estas la unika karmemoro kiun ni povas oferi al Armand Su.

    Dum sia tuta vivo Armand Su ne scipovas tabui. Li neniam tabuis diri pri "morto". Li opiniis ke "morto estis ne fino sed alia komencigho". Do de kio ? Lau mia opinio,chu eble komencigho de eterna vivado ?

    Armand Su per siaj versoj, ghuste kiel diris Pushkin,la granda rusa poeto: "konstruis la monumenton nemankrean" kaj "en liro testamanta / eskapis putron kaj pereon".

    Mi ankau rememoras pri la famaj versoj de Shekspiro:
"Dum homoj spiros kaj okuloj vidos
Vivante en vivanta vers' vi sidos. "

    Armand Su ja meritas tiujn versojn.

    Ripozu en paco Armand Su !

    Eternan gloron al Armand Su !

    (en la tago renkonti kun Armand Su)

Poemoj de Mao Zifu

ombro

suno,chokolado ora

en la loko netushebla.

ombro che kapturno,

kuras for mi ne scias kien.

birdo konkuras kun mi,

ankau arbo masto.

ombro trompema

sin kashas en mia vesto.

estas varme.

birdo arbo masto sub piedoj.

belino dolchas pli ol chokolado.

orajho farighas birdo.

staras masto arbo

kun ombro.

kaj nokto estas kies ombro?

kreado

chiama printempo

en vitra shirmo.

perversio de sezonoj

faras safismojn.

greftado igas hundon kato

kaj hormonoj

feton okdekjarigas.

sekci spiriton,

frostigi tempon...

unika perpleksigo--

kiel dio jam kreis

eva-n el la osto

de adam',sed che ni tiom da skeletoj

viraj restas ostaj?

En griza printempo

de ZHANG SHUANG

SARS furiozis! 
Pli kaj pli malmultighis pasantoj sur la stratoj kaj multaj el ili portis bushoshirmilon. Televizio senchese raportis pri SARS kaj mi havis timon same kiel aliaj urbanoj. Mi iris al miaj gepatroj. Mi ghojis, ke ili estis trankvilaj, kaj baldau ilia trankvileco infektis min. Mi pasigis che ili kaj zorgoplenan kaj agrablan printempon. 
Atenti raporton pri SARS kaj akrigi singardemon
Jam en aprilmezo mia patrino ofte telefonis al mi, urghigante, ke mi revenu al shi, char kutime mi shatis kunveni kun amikoj kaj manghi kun ili en restoracio. Miaj gepatroj deziris, ke mi estu che ili dum la tempo de SARS. Fine mi dicidis loghi kelkan tempon che ili. Ili tre ghojis pro tio. 
Mi ne multe parolis kun ili pri SARS, por ke ili ne tre zorgu. Sed fakte ili tre atentis la situacion de SARS kaj ofte intershanghis singardajn metodojn per telefonado kun malnovaj amikoj.
Chiutage mi kaj miaj gepatroj atente televidis por informighi pri la nombro de kontaghitoj. Ni portis bushoshirmilon eksterdome. La patrino chiutage shprucigis sterilizan likvajhon sur la plankon, pordansojn, tablon kaj seghojn, sekve la hejmo estis saturita de odoro de la likvajho. Ni tenis la chambrojn ventolitaj. 
La patro ofte telefonis al sia fratino laboranta en televizio, kaj la patrino al sia frato streche laboranta en hospitalo. 
Ekzerci korpon kaj prizorgi florojn kaj fishetojn
La patrino ellitighis je la 7-a kaj sin ekzercis per Tajghichuan en promenejo en la plansetlejo. Unu horon poste shi revenis hejmen kaj komencis sterilizadon kaj preparis matenmanghon por mi kaj mia patro. Mia patrino peklis multe da ovoj. Mi tre shatas peklitan ovon kaj prenis unu ovon chiumatene. La patrino instigis min ekzerci korpon kune kun shi, sed mi preferis dormi pli longe.
Post vespermangho mi kaj miaj gepatroj promenis. Multaj homoj ekhavis tiun kutimon pro la atako de SARS. Antau longe mi chesigis sportan ekzercadon. Dum tiu tempo mi farighis pli forta.
Miaj gepatroj shatas kulturi florojn kaj en ilia hejmo estas multaj florvazoj bele aranghitaj. Dum loghado che la gepatroj mi multe sciis pri florkulturado. La patrino havis 2 orfishojn. Dum la atakado de SARS multaj standoj de ornamfishoj fermighis kaj mia patrino ne povis akiri akvajn pulojn por la fishoj. Mia patrino donis al ili panerojn, sed ili ne manghis kaj mortis. La patro diris, ke post la epidemio li donacos al shi pli belajn orfishojn.
Strecha laboro kaj agrabla legado
Mi estas redaktoro de la reta EPCh. Por malebligi infektighon de la laborantoj, la redakcio decidis, ke mi plenumu laboron hejme. Chiutage mi laboris 7-8 horojn hejme antau la komputoro kaj poste retposhte sendis la artikolojn al la redakcio. 
Mi kaj mia patro shatis interdemandi, kiuj libroj estis legitaj lastatempe. Mia patro estas legema. Kiam mi laboris en la China Esperanto-Eldonejo, mi donacis al li librojn, kiujn mi redaktis. Chi-foje mi rimarkis, ke tiuj miaj libroj estas bonorde vicigitaj en tuj videbla loko en lia libroshranko. Li fieris pro mia laboro. 
Ambau mi kaj mia patro shatas legi romanojn pri Gongfu kaj pri tio ni havis nechesigeblan babiladon. Chi-foje mi trovis, ke la patro kritikas Gongfu-filmojn en televido.
Nun SARS en Pekino estas superregita. Dank' al ghusta preventado neniu el miaj familianoj kaj kolegoj estis infektita de la malsano kaj chiuj revenis al normala vivo kaj laboro. [El Popola Chinio]

La Songho

de Trevor Holton

La pasintan nokton mi son ghis pri malbona sperto koncerne esperantan konferencon:

Mi telefonis por registri min en la konferenco,sed oni diris al mi:"Mi bedauras ke la konferenco estas tute elregistrita."

"Chu mi povus cheesti chiukaze kaj eble iu alia nuligos,au kelkfoje ne cheestos?"

"Ne,tio ne okazos,ne ghenu vin!"

La tago de la konferenco alvenis,do mi decidis cheesti malgraue.

Homoj amasighis chirkaue en la registrado-areo;la loko zumis pro aktiveco. Mi penis altiri la atenton de la sinjorino malantaUla servtabulo,sed kiam ajn mi pensis ke mi demandos shin, shi forpostulatis por servi tujan problemon.

Atendante mian shancon,mi ekzamenis la elmontritan programon de okazajhoj.Kep Enderby enlisti ghis kiel

la unua parolisto,pri la temo:"La Universaleco de Esperanto."

Finfine,chiuj cheestantoj movi ghis en la lekcichambron por la parolado de Kep Enderby.La registradochambro estis preskau malplena.Mi decidis ke nun

estis mia shanco audigi min.

Mi alproksimi ghis al la servtabulo. La sinjorino sidis tie,dormante!

 "Pardonu min," mi komencis,,"Mi penis rezervigi por tiu konferenco antau du monatoj,sed vi al mi diris ke ghi estis tute rezervita."

"Kial homoj vekadas min por ke mi nur devu redormi denove?" Shi respondis.

Chi tiu nezorganta sinteno frenezigis min.Laute mi komencis kriegi:"Chi tio estas hontega,vi devus rezervi pli grandan lokon se tro multaj homoj deziris cheesti!"

Chi tio incitis neniun ajn reakcion. Estis evidente ke estis sen utilo resti tie pli longe.Mi etendis mian brakon

por mia palto kaj surmetis ghin,por indiki mian foriron.

Mi plipasii ghis kaj kriegis pli laute al la sekretaria sinjorino."Mi supozas ke mia Esperanto ne estas sufice bona por vi.Chi tio devas esti konferenco por superaj parolantoj."

Mi esperis altiri atenton de la konferencocheestantoj,sed nenio okazis.Mi movighis direkte al la ekstera pordo kun la intenco brufermegi ghin malantau mi por pli granda efekto.

"Vi shovu Esperanton!" mi kriegis, "Ghi estas ne utila por iu ajn!"

Bedaurinde,infano obstrukcis min, kiam mi penis brufermegi la pordon. Mi estis hezitanta,kaj estis perdinta

la efekton kiun mi penis krei.

Mi formovis la infanon kaj ripetis: "Vi shovu Esperanton,ghi estas senutila!"

La pordo ne brufermegi ghis,sed nur faris siblan,triumfan sonon.

Mi promenis malsupren sur la shtuparo.

Neniu kuris post min.

Mi promenis al la tramo,sola.

Chu chi tio indikas eblecon ke Esperanto estos tiom populara ke ni devos ekskludi personojn? Eble estas danghero ke ghi venkakiros personojn kiuj deziros fari ghi ekskluziva, au rangosimbolo?

Gardu vin!

Ne lasu mian songhon ighi realeco. [Esperanto sub la Suda Kruco nr 64]