Tefloro

5

Redaktoro: Zhang Xuesong

Reto: tefloro(a)people.com.cn

http://tefloro.icpcn.com

maj.'2003

Socikultura kaj movada retrevuo

Elkorajn Dankojn al Chiuj Laborantoj kontrau SARS !!!

ENHAVO

Gotenburgo: Virtuala UK
Invito al esperanta fabelkonkurso
Unu tagon semajne
10 gravaj scienc-teknikaj atingoj de Chinio en 2002
La konkurso

Panjo
Al la autoro de Esperanto
La domo de mia patrino
La vireto en nura chemizo
Humuroj
Kunlaboru kun ni

GOTENBURGO: VIRTUALA UK

La Sveda LKK zorgas ankau por la esperantistoj, kiuj ne sukcesos veni al Gotenburgo. Che speciale lanchita nova retejo <http://www.uk-2003.net/> dum la dauro de la tuta kongreso funkcios "Virtuala kongresejo de la 88-a UK".

En la retejo eblos konatighi kun Gotenburgo, la Kongresejo, legi la informojn, kiujn prezentas la Kongresa Kuriero, ofte ech pli frue ol en la presita Kuriero. I.a. oni planas regule aperigi la nombrojn de la alighintaj kongresanoj. Aperos skizoj pri la programo, foje oni povos ankau audi fragmentojn de iuj prelegoj, vidi la fotojn.

La vizitantoj de la retejo povos sendi mesaghojn al la kongresanoj, uzante la kongresan numeron kiel la adreson - tiu letero estos liverita surpapere pere de la kongresa Mesaghtabulo.

Funkcios ankau propra diskutejo pri la "Kongresa temo" en kiu la retaj partoprenantoj de la Virtuala UK povos kundiskuti pri lingvaj rajtoj kaj respondecoj.

La sveda chefministro Goran Persson akceptis esti Honora protektanto de la 88-a Universala Kongreso de Esperanto en Gotenburgo. [Franko Luin] 

INVITO AL ESPERANTA FABELKONKURSO

Paatalo-instituto estas kultura-literatura centro en Taivalkoski, Norda Finnlando, nomita lau Kalle Paatalo (1919-2000), eminenta verkisto naskighinta en Taivalkoski. Ghia direktoro estas Osmo Buller. Inter ghiaj agadoj estas fabelkonkurso por finnaj infanoj chiujare ekde 1993, la plej prestigha tia konkurso en Finnlando.

En 2000 la instituto aldonis al la konkurso Esperanton lau iniciato de la Vilagha Asocio de Metsayla, unu el la vilaghoj en la municipo Taivalkoski. Ankau chi-jare la instituto invitas konkursi en Esperanto.

Estas tri kategorioj: infanoj ghis 9-jaraj; 10-11-jaraj kaj 12-13-jaraj.

La konkursajhoj estu verkitaj originale en Esperanto de individuaj infanoj au de grupoj (ekz. lernejaj klasoj). Individuaj kaj grupaj konkursajhoj estos taksitaj aparte.

Longeco ne estas fiksita. En la skribado au tajpado plenkreskulo rajtas helpi lau sia konscienco. En la prijughado oni aprezas antau chio fabelecon kaj originalecon.

La konkursajhoj estu senditaj poshte kaj alvenu plej laste la 15-an de septembro 2003 je la adreso:

Paatalo-Instituto, Fabelkonkurso, PL 39, FI-93401 Taivalkoski, Finnlando.

Oni uzu pseudonimon kaj menciu, chu temas pri grupo au unuopulo. La nomo, adreso, naskighdato kaj (se eble) telefonnumero au retadreso de la konkursanto estu en aparta koverto.

La rezultojn oni publikigos samtempe kun tiuj de la finna konkurso la 18-an de oktobro, kiam oni festas la nomtagon de Satu (finna vorto por fabelo). En chiu brancho oni principe aljughos tri premiojn. Inter la gajnintoj de la unua premio la jhurio elektos la laureaton de la chefpremio, Fabelo Internacia.

Pliaj informoj pri la konkurso petu che s-ino Aini Vaaraniemi <aini.vaaraniemi@pp.inet.fi> .

Fabeloj, premiitaj en antauaj jaroj, estas legeblaj en: http://www.taivalkoski.fi/paatalo-instituutti/esperanto.htm  

UNU TAGON SEMAJNE

[Usono] Arlyn Kerr

Iam mi vidas demandon en la listo Denask-l: kiom ofte devas la bebo audi lingvon por kompreni ghin? Ankau mi scivolis, char ni (mi kaj mia edzo) chiam uzas Esperanton kun nia nepino, sed tio estas nur dum unu tago semajne. Ni komencis tion kiam shi naskighis, kaj nun shi havas preskau 18 monatojn. Ni parolas Esperanton inter ni, kaj al shi, kaj ni auskultas Esperantajn kantojn, rigardas vidbendon de Mazi en Gondolando, kaj legas esperantajn librojn. Ni estas kun shi 10-11 horojn chiumerkrede, sed shi dormas kelkajn horojn dum la tago, do shi spertas Esperanton eble 8 horojn semajne. (Kaj dufoje shi audis aliajn Esperantistojn che lokaj kunsidoj.) Dum la aliaj tagoj shi audas nur la anglan: de siaj gepatroj, de la televido, kaj de aliaj homoj.

Do, ni multege ekscitighis antau tri semajnoj, kiam la bebo unue montris ke shi ja komprenas proksimume dek vortojn. Chiusemajne shi komprenas pliajn vortojn -- eble 40 nun. Plejparte ili estas korpopartoj: nazo, hararo, genuo, kubuto, lango, ktp. Ankau bestoj: hundo, kato, chevalo, muso, ktp.

Hodiau shi montris ke shi komprenas verbojn: dancu, saltu, tusu, ridu, ktp. Ankau "donu al avinjo" au "kisu avchon".

Ghis nun shi ne parolas Esperanton, kvankam shi diras 30-40 anglajn vortojn. Kiam shi fingromontras al hundo kaj diras "do-i" (beba provo por la angla vorto "doggy"), mi respondas, "Jes, tio estas hundo, granda bruna hundo" au simile. Kiam shi tenas pilkon kaj diras "bo" (provo al la angla vorto), ni respondas, "Ho, jes, vi havas pilkon, rughan pilkon." Nun ni scivolas, kiam shi komencos paroli esperante. Sed ni ne estas senpaciencaj, char ni estas tiel feliche vidi ke shi pli kaj pli komprenas nin (ni iam dubis, ke la mallonga sperto sufichos).              

10 gravaj scienc-teknikaj atingoj de Chinio en 2002

Antau kelkaj tagoj 568 membroj de la China Akademio de Sciencoj kaj la China Inghenieria Akademio kune elektis 10 gravajn scienc-teknikajn atingojn de Chinio. Ili estas jenaj:

1. Chinaj sciencistoj la unuaj desegnis la precizan bildon de riz-genaro kaj plenumis precizan mezuradon de la riz-kromosomo n-ro 4 kaj per tio faris gravan kontribuon por malkovri la misteron de genetiko de rizo.

2. La kosmoshipoj Shenzhou-3 kaj 4 estis sukcese lanchitaj.La 25-an de marto la kosmoshipo Shenzhou-3 sukcese lanchighis kaj la 30-an de decembro ankau Shenzhou-4. Tio provis la plenan sistemon de la homoporta spaconavigacio de Chinio.

3. Chinio trovis mondnivelan gaskampon. La 22-an de majo la Scienc-teknika Ministerio de Chinio kaj la China Limigita Akci-kompanio de Petrolo kaj Natura Gaso deklaris, ke post 2-jara prospektorado oni trovis grandan gaskampon en Yin Ju Meng de Interna Mongolio, norda Chinio.La rezervokvanto de ghia natura gaso estas 602.527 miliardoj da kubmetroj.

4. Yangzi-rivero estis sukcese digita che siaj Tri Gorghoj la 6-an de novembro kaj la barita akvo ekfluis tra la defluiga truo.

5. La triageneracia sistemo de telekomunikado estis sukcese farita. La 7-an de februaro tiu grava scienc-teknika projekto trapasis ekzamenon de fakuloj.

6. Estis sukcese farita CPU-Lonxin-1, kiu havas 4 milionojn da transistoroj. Tio markis, ke Chinio jam posedas la teknologion de moderna CPU.

7. La Agronomia Akademio de Zhejiang-provinco elkulturis novan varion de kolzo. Per nova geno-tekniko la akademio kreis teknologion reguligi kaj levi la oleokvanton de la kolzo.

8. Estis sukcese farita giganta laser-aparato Shenguang-2. En la dauro de miliardono da sekundo ghi povas doni elektropovon kelkoble pli grandan ol la totala kvanto de la tutmonda elektra reto kaj kauzi nukleran fuzion.

9. Sciencistoj de la medicina sekcio de la Pekina Universitato unuapashe malkovris la enigmon de kadukigho de la homaj cheloj kaj trovis, ke la chefa kauzo regi kakdukighon de la homaj cheloj estas geno P-16.

10. La Grupo Legend faris komputeron, kiu povas kalkuli 1027 miliardojn da fojoj en sekundo. Ghi estas supera komputero kun kerna teknologio de china proprieto de intelekto.[EL POPLA CHINIO

LA KONKURSO

Li Shijun

La mildaj matenaj sunradioj agrable karesas la nigran hararon de Kamelo, kiu meditas kun duone fermitaj okuloj che sia pupitro. Rideto ludas che liaj bushanguloj, char li estas felicha, ke li trovis taugan objekton por sia parolado, prezentota en la oatora konkurso. Li volas ankorau pli bone pripensi la vortojn de la oratorajho, por certe gajni premion.

"Kamelo!" la dolcha vocho de Kamelia vekas Kamelon el lia meditado. Li levas sian rigrdon kaj rimarkas, ke la brilaj okuloj de la knabino mokridas lin.

"Vi surprizis min!" diras Kamelo.

"Kion vi meditas?" demandas Kamelia. "Chu vi ankorau kaprompas por la konkurso? Mi kredas, ke certe vi gajnos la premion. Neniu alia estas tiel inteligenta kaj diligenta!"

"Ba! Mi ankorau ne pretigis la tekston por mia parolado," diras Kamelo. "Mi devas verki la tekston."

"Do, vi verku senghene," diras Kamelia. "Mi iros al sinjoino instruistino por informighi pri la arangho de la konkurso. Oni diras, ke shi ricevis de la Esperanto-rondo Harmonio valorajn librojn kaj insignojn por premii la venkontojn. Certe vi gajnos la plej bonan."

"Dankon por via bondeziro!" diras Kamelo. "Mi devas fari kion mi povas."

Kamelia senbrue pashas el la chambro. Kamelo tuj iras al la komputilo por verki la tekston de sia parolo. Tra la duone malfermita pordo audeblas bruoj de la pilkludantoj sur la sporta placo. Li iras al la pordo kaj fermas ghin.

Lia laboro iras glate, char chio por la teksto estas preskau preta en lia kapo. Fininte sian laboron, li printas la paroladon por 3 minutoj kaj relegas ghin. Pli certa pri sia venko en la konkurso, li faldas la tekston kaj shovas ghin en sian poshon. Ankau li nun volas iom sporti sur la placo kune kun la lernantoj, tial li malfermas la pordon kaj eliras.

"He, Kamelo!" krias al li Maro en chemizo kaj kuloto. "Alighu al nia teamo! Mankas al ni unu ano."

"Mi tuj venos," respondas Kamelo. Li demetas sian jakon kaj kuras en la korbopilkan ludejon.

La matcho iras streche, char chiuj volas farighi stelo en tiu sporto de la lernejo. Galopoj per fulmrapidaj pashoj, ruzaj evitoj al rivalaj baroj, lertaj jhetoj de la pilko en la korbon, aplaudoj de tempo al tempo pro lertaj enjhetoj en la korbon. Kamelo estas ne tiel rapidmova kiel Tigro, kiu saltadas jen dekstren jen maldekstren kiel simio. Tigro rikoltas pli multajn aplaudojn de la spektantoj.

Jen eksonoras la signalo por komenci la oratoran konkurson post 10 minutoj. Chesas la ludo. Chiuj rapide surmetas siajn vestojn kaj iras al la kunvenejo..

"Kamelo, venu, mi bezonas vian helpon!" audighas vocho post lia dorso.

Kamelo returnas sian kapon kaj vidas, ke Mira en verda uniformo svingas al li paperon. Subkonscie li ekmemoras la pretigitan tekston de sia parolado kaj etendas manon en la poshon. Tuj shanghighas la koloro de lia vizagho: la printita teksto ne estas en ghi. Chu li erare memoras? Li etendas manon en alian poshon kaj konstatas, ke ankau tie ghi ne estas. Ho, ve! Kio okazis al ghi? Kiel ghi povas malaperi? Chu iu forprenis ghin? Ne eble. Li jhetas rigardon al la papero en la mano de Mira. Ne, ghi ne estas lia teksto. Lia printajho estas sur blanka pepero, sed tiu de Mira estas rozkolora. Mira rapide pashas al li kaj diras:

"Chu vi memoras la nomon de la fama greka oratoro Demo--..? Mi devas mencii lin en mia paroladeto, sed mi ne bone memoras lian nomon."

"Demosteno, chu ne?"

"Jes, jes! Dankon!" diris Mira. "Kial vi aspektas tiel maltrankvila? Kio okazis al vi?"

"Mi perdis la tekston de mia parolado!" diris Kamelo kun amara mieno. "Mi ne scias, kiel tio povas okazi. Tuj komencighos la konkurso. Kion fari?!"

"Ne maltrankvilighu!" diras Mira. "Ne gravas la papero kun la teksto. Vi mem verkis la tekston, certe ghi restas en via memoro. Plenumu la paroladon sen teksto."

"Jes, ne eblas aliel! Sed kiel ghi povas malaperi?!"

Dum la interparolo, ili venas en la aulon de la lernejo, kie okazos la konkurso. Predskau chiuj benkoj en ghi jam estas okupitaj. Kamelo kaj Mira iras al la fronta vico por la oratoroj kaj sidighas.

Sinjoro instruisto Regulo pashas sur la podion kaj deklaras la malfermon de la konkurso. Tuj sekve la partoprenantoj prezentas siajn parolojn unu post alia ghis fine venas la vico por Kamelo.

Li iras sur la podion trankvile, kaj post chirkaurigardo al la cheestantoj li ekparolas:

"Estimataj gesinjoroj, karaj geamikoj. Mi preparis tekston por la konkurso, sed post mia pilkludo sur la sporta placo, mi rimarkis, ke ghi perdighis. Do mi devas paroli sen la printita teksto. Bonvole registru mian parolon per kaseto por faciligi la jughadon de la jhurio."

Sonas aplaudoj che la cheestantoj; chiuj admiras lian aplombon.

Kamelo parolas pri la graveco de diligenteco. Li mencas Edison, Marian Kuri kaj aliajn kiel ekzemplojn de sukcesintoj dank' al sia diligenteco. Li esprimas sian grandan admiron pri ili kaj konkludas, ke diligenteco estas plej grava faktoro por sukceso.

"Ni studu diligente, por atingi pli grandajn sukcesojn kaj tiel garantii al ni brilan estontecon kaj tiel danki niajn estimatajn geinstruistojn!" Per tiuj vortoj li finas sian paroladeton, riverencas al la cheestantaj geinstruistoj kaj descendas de la podio. Varmega aplaudo skuras la aeron en la aulo.

Kiam li pashas al sia sidloko, alkuras Sindona, servistino de la lernejo, kun blanka paperpeco en sia mano. Shi donas ghin al Kamelo kaj diras:

"Jen la teksto de via parolado! Mi trovis ghin flanke de la sporta placo. Kredeble vento ghin portis tien."

Mira, Kamelia kaj multaj aliaj ekfajfas pro emociigho. Chiuj scias, ke Kamelo povas tiel bone plenumi sian paroladon sen la printita teksto ghuste pro lia diligenteco.
La 2-an de aprilo, 2003 Pekino 

γ€€

AL LA AUTORO DE ESPERANTO

[Islando] A.Bragi Sveinsson
Tra. Baldur Ragnarsson

En via brust' v nutris altan revon
pri paco interhoma sur la Ter'.
Vi sentis tion kiel sanktan devon
eltrovis vojon malgrau kor-sufer'.

Sed kiel krei pacon en la mondo,
komprenon interligan por homar'?
Vi trovis vojon trafan al respondo:
komunan lingvon, klaran sen kompar'.

Vi kreis ghin, kaj lumis via menso,
vi nomis ghin Esper', char via fid'
profunda estis al racia penso,
ke pretas iri hom' lau ghia gvid'.

Chu iam chiuj vere elkomprenos
la gravon de la lingvo de l' Poet'.
Atendas mi, ke tamen iam venos
printempo luma kun akcepta pret'.

Al via lingvo de Esper' aurora
mi levas mian vidon kun fidel'.
Poeto granda, jam la suno fora
la montojn oras en matena hel'.
-- el La Tradukisto Nr 42

Panjo

Attila Jozsef

Jam de semajnoj pri patrino
mi pensas chiam kun kapklino.
Shi iris, nura diligento,
kun knara korb' al subtegmento.

Kaj mi, ankorau hom' sincera,
kriegis kun stamfad' kolera:
shi lasu la shvelajn vestojn, venu,
al subtegmento min kunprenu!

Shi iris, mute la vestojn metis,
ne skoldis, nek rigardon jhetis.
La vestoj, brile sur la shnuro,
al alto flirtis kun susuro.

Nun mi ne blekus - pento vanta.
Mi vidas, kiel shi, giganta,
per nub' la grizajn harojn volvas,
bluigilon chielakve solvas.
(Tradukis: K.Kalocsay)

 -- el Heroldo Komunikas

La domo de mia patrino

Diru, demandis mia filino foje, kiam shi estis laca pro la ludo, kiel estis, kiam vi estis malgranda. Per kio vi ludis?

-Ho, per tiel multaj iloj. Mi havis grandan, grandan lulchevalon.

-Kiel grandan? kiel vera, vivanta chevalo?

-Preskau kiel vera chevalo. Kaj mi havis krome stansoldatojn.

-Kiom?

-Mi kredas, ili estis plurcentaj. Kaj ili aspektis kvazau ili chiuj estus el arghento, tiel elegantaj ili estis. Kaj mi havis grandan rughan pilkon.

-Piedpilkon?

-Ne, pli belan. Ghi povis salti tiel alte, jen tiel alte. Kaj krome mi estis vestita kiel indiano kaj ludis en la arbaro. Mi estis Buffalo Bill.

-En kiu arbaro?

-En la arbaro de mia patrino - au tio ne estis arbaro, estis parko, granda, granda parko kun grandaj arboj kaj multe, multe da floroj, kiuj estis tiel belaj, ja tiel belaj.

-Chu vi rajtis kolekti tiom, kiom vi volis?

-Jes, kiom mi volis! Kaj tie estis fruktarboj kun pomoj kaj piroj.

-Grandaj pomoj?

-Jes, tiel grandaj kaj bongustaj. Kaj tie estis lageto kaj tie mi ludis per etaj boatoj kaj fishis verajn etajn fishojn kaj oni povis remi en malgranda boato, vera boato.

-Kie vi loghis?

Mi loghis en la domo de mia patrino. Kaj tiu domo estis tiel bela.

Same bela kiel la kastelo?

Same bela. Tie estis marmorshtuparoj kaj apogreloj, kiuj aspektis kiel oro kaj grandaj fenestroj kun vitro en chiuj koloroj. Estis tie grandaj haloj kun belaj mebloj kaj lumo, kiu radiis el grandaj belaj lampoj. Kaj estis tie dikaj delikataj tapishoj sur la planko, tiel dikaj, ke oni ne audis, kiam iu iris sur ili. Kaj mi rajtis ludi kaj fari, kion mi volis. Ghi estis kiel vera kastelo, tiel bela kaj delikata. Kaj super ghi lumis chiam la suno.

Mia filino rigardis min per grandaj mirantaj okuloj.

Ni sidis silentaj ?kaj mi vidis la domon de mia patrino.Tie supre surmonte, kie urtikoj kreskis che la vojo, kie ebriaj viroj kaj virinoj kantachis dum la noktoj, kie buchisthundoj blekis kaj bojis, kie la blasfemo estis la pregho kaj la bastono estis la parolo, kie la larmoj sekighis kaj kie la koroj frostighis. Tie estis la domo de mia patrino, sur la monto de la malamo, en la valo de la malico.
-- El JAKOBO K.C. 

La Vireto en Nura Chemizo

[Finnlando] Olli Vaino Nuorteva

En songho la homoj ofte aperas en publikaj lokoj kun nura chemizo. Chu eble chi tio do ankau estus songho?

Jughisto: Kion la akuzito diras por sin defendi?

Vireto (kun nura chemizo): Mi ja ne estas akuzito!

Jughisto: Vere! Kio vi do kredas vin?

Vireto: Mi ja estas akuzanto! Min atakis sur strato 10 grandaj viroj. Min malbonntraktis. Chion forrabis. Nura chemizo restis.

Jughisto: Nu, bone. Vi do konfesas vian krimon.

Vireto: Dio helpu! Mi ja estas viktimo de krimo! Ne povas esti krimo farighi viktimo de krimo?

Jughisto: Vi malsaghulo! Kompreneble krimo! La nova mondordo dekretas, ke la pli granda kaj pli forta chiam estas justa, la etulo maljusta. Chu vi eble pretendas, ke vi estas pli granda kaj forta ol 10 grandaj, fortaj viroj? Chu?

Vireto: Ne, sed?

Jughisto: Fermu do vian bushon! La procedo estas klara. Vi mem konfesis. Vi estas viktimo de kruda malbontrakto kaj rabo. Tio sekvigas al vi rigoran punon.

Vireto: Sed mi ja ne propravole falis en tian malbonsorton?

Jughisto: A, eble vi volas kontraudiri! Tio malbonigas vian aferon. Tre malbonigas. Kaj speciale graviga estas la cirkonstanco, ke viaj atakantoj estis tial multnombraj. Kaj fortaj. Tre grava afero. Mi kondamnas vin al vivdaura punlaboro.

Vireto: Helpon!

Jughisto: Kion mi audas! Eble vi, kiam vi estis prirabata, ech kriis pri helpo?

Vireto: Kompreneble.

Jughisto: Tio ankorau mankis. Kvankam estas tiel malgranda kaj malforta! Kulmino de aroganteco! Vi havos krom la vivdauro ankorau kvin jarojn!

Vireto: Tio estas neebla! Mi postulas justecon! Justecon!

Jughisto: Justeconé*hahahahahaé*nu nu, hahaé*kaj vi kuraghas ankorau nekonvene ridigi la jughistaron! Vi havos ankorau kvin jarojn! Dek jarojn super la vivdaura puno.
- el "Fortoj de l' Vivo" de Vilho Setala 

Humuroj

1

- Kiom da esperantistoj necesas por enshraubi lumbulbon?

- Tridek unu: unu por instrui pri La Espero, unu por trakti la pianon, sep por kanti la himnon, dudek por verki raportojn kaj gazetartikolojn pri la bona koloro kaj rondeco de ghuste tiu lumbulbo, kaj fine unu por fari la praktikan laboron. Tio estas tridek. Mankas la shaltilisto kiu ekuzu la lumbulbon cele de lumado. [Jardar, Norvegio]

2

En la sama strato loghis tri tajloroj, La unua, por atentigi pri sia firmo, elpendigis super sia vendejo surskribajhon: La plej bona tajloro en la tuta urbo, La dua, vidante, ke la nombro de klientojh che sia najbaro chiam pli kaj pli kreskas, elpendigis surskribajhon: La plej bona tajloro en la tuta mondo. Kion povis fari la tria tajloro? ...Li metis super sia pordo elpendajhon: la plej bona tajloro en chi tiu strato.

Kunlaboru kun Ni

 En majo nia gazeto Tefloro farighas "arghenta listo" de Abonu.Com, tio signifas, ke Tefloro jam estas la plej shatata retgazeto en la retejo. Por pli bone servi al esperantistoj kun pli richa enhavo ni planas organizi teamon de kunlaborantoj. Se vi shatas verki au traduki, vi povas alighi al nia teamo. La kondicho estas ke vi minimume kontribuas al Tefloro 4~6 artikolojn jare. La nomoj de chiuj kunlaborantoj aperos en chiunumera gazeto. Interesitoj bonvolu sendi al ni 2 artikolojn por la kandidatigho.

Alie, Tefloro bonvenigas viajn propagandon inter viaj s-anoj kaj hiperligon en via retejo (uzu http://www.abonu.com/catalog/kulturo.123456789), por pli da esperantistoj ghui la senpagan gazeton.

Bonvolu kontribui al TEFLORO ! Alighu al la kunlabora teamo !


E-versio | δΈ­ζ–‡η‰ˆ | E-Novaĵo | Forumo | Ligilo | Nia Teamo | Gastlibro | Kontaktu Nin

Redakcio: p/a Zhang Xuesong, Gan'An Gongdiansuo, Pingqiao Qu,CN-464195 Xinyang, Henan, Ĉinio

Fondo en Sept. 2003    ekde 2004-12-08