TEFLORO

3

Redaktoro: Zhang Xuesong

Reto:tefloro(a)people.com.cn

Retrevuo pri Socikulturo kaj Movado

Dec.'2002

Xinyang Esperanto-Asocio


ENHAVO

Salutas redaktoro
UEA che la Disvojo
Chu la dekalogo ankorau validas?
La Vivo de la Homo
Printempa Vojagho en Chinio
Luoyang kaj Peonia Festivalo

El Popola Chinio Aboneblas en Reto
SAT en Hispanio
La Melburna Pokalo
Kiam vi foriris | Poemoj porinfanaj
Pri Mono
Anekdoto

Salutas Redaktoro

    Decembro plenas je festaj etosoj - la Zamenhofa Festo, la Kristnasko kaj la jarfina tago - okaze de festinda tempo mi elredaktis tiun chi numeron, per kiu mi esperas alporti al vi - karaj legantoj kaj amikoj - miajn plej bonajn bondezirojn: Agrablan Renkontighon en la Zamenhofa Festo, Ghojan Kristnaskon kaj Felichan Novjaron!
    Komence ni ghoje informas, ke El Popola Chinio reaboneblas, kvankam nur en Reto. Ni esperas ke la Esperanto-Fako de
China Radio Internacia ankau kreu sian sendliston en Abonu.Com, por ni shipari pli da tempo kaj mono de la retumo. Tiucele ni petas ke vi skribu al la E-redakcio de CRI por la propono.
    Australio estas tre bela lando en mia iamgo. Kiam ni suferas pro vintro, tie jam estas agrabla printempo. Dank' al la rankonto de nia favora leganto Franciska ni eksciis la chevalkonkurson en Melburno.
    Multaj esperantistoj spertis tre agrablajn Esperanto-vojaghojn, tamen chu vi scias, ke ne-esperantistoj ankau ghuas tian vojaghon en Chinio pere de Esperanto? Chijare s-ro Andrzej Grzebowski, prezidinto de Monda Turismo jam gvidis du grupojn al Chinio en majo kaj novembro, kaj ankau planas tri tiajn vojaghgrupojn tra Chinio en la venonta jaro. En tiu chi numero vi legos pri ilia unua vojagho en majo. La novembra vojagho aperos en la 4a numero. Se vi estus vojaghema, renkontighu kun ni en la
Peonia Festivalo au en la Teo-Festivalo en printempo' 2003.
    "Tefloro" estas novnaskito, kies kreskado bezonas viajn prizorgemon kaj kaj helpemon, tial ni esperas ke vi ofte kontribuu al nia revuo, prezentu nian revuon al viaj amikoj kaj kluboj, kaj diru al ni kion vi volas legi... Ni ankau serchas kunlaborantojn kaj landajn redaktorojn, se tiaj postenoj interesas vin, kontaktighu kun mi. Agrablan legadon!

EL POPOLA CHINIO ABONEBLAS EN RETO

Iam la revuo "El Popola Chinio" estis unu el la plej belaj kaj montrindaj revuoj en Esperanto. En la jaro 2001 oni chesigis ghian paperan aperigon - anstatauiginte ghin per retejo - en kiu regule aperas plej diverstemaj artikoloj kaj bildoj pri la vivo de Chinio, ghia socio, politiko, etnoj, kuirarto, k.t.p.
Ekde la 15a de novembro la novaj artikoloj aperantaj en la retejo de
EL POPOLA CHINIO (http://www.chinareport.com.cn ) estos plusendataj per la retlisto en la retejo http://abonu.com. Oni povos ricevi 8-12 novajn artikolojn semajne per retposhto.

UEA CHE LA DISVOJO

Anatolo Goncharov

   En la organo de UEA aperis artikolo de Valentin Melnikov "Raumisma vojo al la fina venko" [1]. La artikolo estas sufiche interesa kaj alvokas (kiun?) eble UEA-n pli da atento doni al E-kulturo kaj plikvalita, do plilonga, priokupigho kun e-komencantoj kaj daurigantoj. Necesas diri, ke la revuo ne unuan, sed memorige bezonatan fojon, publikigas simile novismajn artikolojn. Sed chu tiom granda organizajho, kia UEA, facile povas utiligi la proponojn, kiuj cetere nepre iĝos rezultaj ene de E-Civito?
      La respondo trovighas en la brila scienc-populara artikolo "Kunagadaj sistemoj kaj novaj perspektivoj de la evoluo"[2]. Ghi surbaze de la moderna sistem-teorio senkompate verdiktas: "La tro grandaj sistemoj do ne estas kalkuleblaj, kaj, sekve, nek direkteblaj". Ne necesas pruvi, ke UEA estas nome tiu tro granda sistemo. La sistem-teorio pruvas, ke nun la tuta mondo devas transiri de la hierarkia sistemo de la funkciado (de io ajn) al la kunagada sistemo. Kaj el tio sekvas kelkaj interesaj leghoj, aparte uzeblaj en la kadroj de chu E-movado, chu E-komunumo, chu Esperanta Civito. Ni ne volas prirakonti la menciatan teorion, oni povas mem chion legi.
      La E-movado sen tio jam po iom komencis restrukturighi lau la sistem-teorio, kiam tro grandaj organizajhoj restrukturighas je multaj negrandaj memstaraj establoj. Tiuj, kunlaborante, formas principe novan strukturon de la e-movado. La malkresko de UEA-membraro (au de landaj asocioj), do, ne signifas la regreson de la tuta e-movado, sed foriron de e-istoj al iaj e-establoj. Nome al similaj au formighontaj establoj necesus direkti la proponojn de V. Melnikov, ni ripetas, ne la unuaj, ne principe novaj, vice de la lastaj jaroj.
      Sed UEA staras che la disvojo: au re-kaj-re-provi teni ene de si laueble chiujn esperantistojn pere de la alighintaj asocioj au fakaj organizajhoj (la UEA-prezidanto ja diris: "Mi volas esti la prezidanto de chiuj esperantistoj"[3]), au lasi por si nur du-tri taskojn (ekz. okazigo de UK-oj kaj libroservo...) kaj (ech!) helpi al la restrukturigo de sia establego. Ni ja esperas je prudento de UEA-estraro kaj ke ili tre atente legos la subemenciitan (kaj aliajn pritemajn) artikolon.
    1. Esperanto, 2002, okt.
    2. Sciencaj komunikajhoj (Budapesto), 1985,jul. p.5.
    3. Esperanto, 2002, p.187.        [Heroldo Komunikas]

SAT en Hispanio

   Sub la nomo SAT-en-Hispanio, kelkajn semajnojn post la kongreso de SAT okazinta en Alicante, fondighis organizita grupo celanta kunordigi la agadon de personoj loghantaj en Hispanio, kiuj membras en Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) au sin sentas proksimaj al tiu chi organizo.
      Tiu decido okazis pro tio ke membroj de SAT aktivaj ankau en la Hispana Asocio de Laboristoj Esperantistaj (HALE) opinias ke tiu chi organizo ne plenumas la celon de la Laboristaj Esperanto-Asocioj (LEA-oj) ligitaj al SAT per la Konvencio adoptita en Gotenburgo en 1928. Tiu konvencio difinas la respektivajn rolojn de SAT (peresperanta aktivado, do praktika uzado de Esperanto) kaj de la LEA-oj (poresperanta aktivado, t. e. informado pri Esperanto, instruado, ktp) inter kiuj trovighas SAT-Amikaro. Ghi preskribas i.a. "ke la interrilatoj estu plej intimaj inter ambau organizoj". Nu, lau la fondintoj de SAT-en-Hispanio, tiel ne estas pri HALE : "male ghi sin okupas chefe pri bataloj kontrau SAT mem au kontrau aliaj kamaradoj".
      SAT-en-Hispanio celas informadon pri Esperanto en laboristaj medioj, kunordigadon de agadoj en medioj proksimaj al la ideoj de SAT, apogon al tiu chi organizo inter la hispana esperantistaro.
      En SAT-en-Hispanio povas membrighi personoj kiuj sentas sin proksimaj al la ideoj de SAT, ech ne estante membroj de tiu organizo. Kompreneble, povas ankau okazi ke hispana SATano ne estu ano de SAT-en-Hispanio, se li/shi ne deziras.
      Pliaj informoj estas riceveblaj de <satenhispanio@eresmas.com>au de Marteno Bustin kaj Pedro A. Hernandez (respektivaj retadresoj: <marteno@ctv.es> kaj <esperanto@mi.madritel.es>) au de la provizora kunordiganto : Tono del Barrio, <tonyodelbarrio@teleline.es>. Prezidanto de la sukcesa kongreso de Alicante kiu okazis en tre bonaj kondichoj, Marteno Butin estis ties chefa motoro. [GAZETARA SERVO DE SAT-AMIKARO]   

Chu la dekalogo ankorau validas?

HRADIL Jozefo

    La plejparto de la homoj en la mondo havas sian kredon, au almenau respektas la moralajn principojn de sia religio, kiuj feliche similas en la tuta mondo, kaj donas esperon, ke ja estas vojo por internacia interkomprenigho. En nia kristana mondo temas pri la dekalogo1, aro da diaj ordonoj, kiuj devus direkti nian vivon. Sed chu ni respektas ilin?
       1. Vi kredos pri unu Dio. Estas interese, ke oni ne diras chu pri juda, kristana au islama au alia dio. Ho, se estus nur unusola Dio, certe ne estus tiom da militoj.
       2. Ne misuzu malserioze la nomon de Dio. Tio ligighas al la unua ordono kaj temas ankau pri la problemo de bonkonduto kaj toleremo.
       3. Gardu respekte la festotagojn. Bedaurinde en la mondo estas amaso da laborfanatikuloj kaj monshatantoj, kiuj la sepan tagon ne respektas, domaghe al ili mem kaj al iliaj proksimuloj.
       4. Estimu viajn patron kaj patrinon, por ke vi longe vivu kaj prosperu en la mondo. Tio estas diversloke plenumata, tamen plej respektata ghi estas en la postkomunismaj landoj, kie dum la komunismo Dio estis en la nigra indekso kaj la estimo al la gepatroj malaperis, kaj ankorau foje malkreskas en -- almenau kelkaj -- senreligiaj familioj, ekzemple, pro la simpla manko de loghejoj.
       5. Ne mortigu! Shajnas, ke oni chiam pli mortigadas. Antau nelonge ni travivis du mondmilitojn, en la aero flugas diversaj mementoj2 (rakedoj, spion-aviadiloj, artefaritaj satelitoj), tamen la homoj chi-rilate estas needukeblaj. Oni daure mortigas! Pro mono, envio, malfelicha amo, ofte nur pro plezuro, nur tiel, por ke la homoj povu por amuzo spekti televidon, kie ili ricevadas precizajn informojn.
       6. Ne perforte amoru! Nuntempe la pura amo estas amuza por la junularo kaj amorado havas amason da venenaj aspektoj, ghis inkluzive la pornografio kun infanoj. La demokration multaj komprenas tiel, ke oni povu fari chion ajn, tute senlime, kaj ju pli abomenan, des pli bonan ...
       7. Ne shtelu. Tio jam de longe ne plu validas. Dum la socialismo oni diradis: kiu ne shtelas, tiu prishtelas la propran familion. La sistemo nun shanghighis, tamen oni shteladas ech pli ofte, pli rafinite, ruze. Vidu la t.n. tuneladon: la malaperigon de publika mono en poshojn de financ-ruzuloj. La allogon de la mono nur unuopuloj respektas.
       8. Ne elparolu falsan ateston kontrau via proksimulo. Oni mensogas jam ekde la plej frua agho, la amas-komunikiloj montras bonegan instruadon tiurilate, oni ne sukcesas eduki siajn infanojn al baza honesteco. Korupto floras.
       9. Vi ne postulu la edzinon de via proksimulo. Tamen, se vi estas potenculo kaj shi plachas al vi, trankvile vi shin postulu, kaj vi ne estos malakceptata.
       10. Ech ne postulu havajhon lian. Tio interrilatas kun la antaue dirita punkto. La pripostulita edzino, konsente kun la amoranto, ne nur postulas la havajhon, shi ech minacas danghere per mortigo, pere de luita murdisto.
       Kion diri pri nia mondo? Pri nia moralo? Chu vere la dekalogo ne estas necesa?

1. La dekalogo, au la dek ordonoj, trovighas en du iom malsamaj versioj en Eliro 20:2-17 kaj en Readmono 5:6-21. (red.)
2. Memento - la latina vorto _memento_ signifas "memoru". (red.) [MONATO 11/2002]        

La Melburna Pokalo

Franciska, Australio

   Chiun jaron la Melburnanoj ferias je la unua mardo de la monato novembro. Kial? Char okazas grava chevalkonkurso , en kiu partoprenas la plej rapidaj chevaloj.

      Pro tio ke tiam estas la mezo de printempo, multaj homoj cheestas la eventon en la konkursejo. La virinoj ne forgesas surmeti sian novan chapelon , celante esti originalaj. Veti ne estas konsiderata kiel etika konduto, tamen tiun tagon chiu vetas je malgranda sumo. La afero ne estas traktita tre serioze , sed nur kiel ludo. La parencoj kaj geamikoj kunighas por kune rigardi la diversajn konkursojn dum la tuta tago. Sed kiam meze de la posttagmezo venas tiu aparta konkurso, nomita " Melbourne Cup" (melburna pokalo ) chiu chesas labori. Estu kvazau krimo ne rigardi la televidon au auskulti radion. La sekvan tagon la temo de multaj konversacioj estas la shanco au malbonshanco de la antaua tago.

      Mi ne certas de kie venas tiu kutimo pli ol centjara. Chu pro la valoro de chevaloj tiam, kiam la homoj ne disponis ion alian por vojaghi? Chu pro religia premo, kiu malpermesis regule veti, oni lasis la homojn sekvi sian deziron unu fojon en la jaro?

      Chiukaze estas bona maniero profiti de bela printempa vetero, kvankam melburna vetero estas neantauvidebla ?                   

La Vivo de l' Homo

Tao Kai

    Dio kreis azenon kaj diris al ghi: Vi senchese laboros kun shargho de mateno ghi vespero, kaj vi manghos nur herbojn, kaj vi ne havos intelekton. Kaj vi havos 50 jarojn da vivdauro, kaj via nomo estas azeno! Kaj la azeno diris: Mi estas azeno, sed 50 jaroj da vivdauro estas tro longa, kaj sufichas por mi 20 jaroj! Kaj Dio donis al ghi 20 jarojn da vivdauro.
      Kaj Dio kreis hundon kaj diris al ghi: Vi devas gardi hejmon por homo, kaj vi estas la plej fidela amiko de la homo, kaj vi nur povas manghi chion kion donis al vi la homo. Kaj vi havos 25 jarojn da vivdauro, kaj via nomo estas hundo! Kaj la hundo diris: 25 jaroj estas tro longa, kaj sufichas por mi 10 jaroj! Kaj Dio donis al ghi 10 jarojn da vivdauro.
      Kaj Dio kreis simion kaj diris al ghi: Vi devas salti tien kaj reen sur arboj, kaj faros malsaghajhojn por amuzigi homojn. Kaj vi havos 20 jarojn da vivdauro, kaj via nomo estas simio! Kaj la simio diris: Dio, 20 jaroj estas tro longa, kaj sufichas por mi 10 jaroj! Kaj tion ankau konsentis Dio.
      Kaj fine Dio kreis homon kaj diris al li: Vi estas homo, la nura prudenta estajho sur la tero, kaj vi regos la mondon. Kaj vi havos 20 jarojn da vivdauro. Kaj la homo diris: Dio, mi estas homo, sed ne sufichas por mi 20 jaroj da vivdauro, kial vi ne donas al mi la 30 jarojn forlasitan de' l azeno, kaj 15 jarojn forlastitan de' l hundo, kaj 10 jarojn forlasitan de' l simio? Kaj tion konsentis Dio.
      Kaj de tiam, la homo travivis 20 jarojn kiel homo. kaj post la edzigho travivis 30 jarojn kiel azeno kun shargho. Kaj kiam liaj idoj vivis for de la hejmo, dum 15 jaroj li gardis la hejmon kaj manghis chion, kion donis al li iu ajn, kaj poste, iom post iom li maljunighis kaj emeritis. Kaj en la lastaj 10 jaroj li iradis inter la idoj kaj la hejmo, kaj faris malsaghajhojn por plezurigi siajn idojn.  

Kiam vi foriris

V.A.Koskenniemi [Finnlando]

Kara, kiam vi foriris nun,
tro silenta restis chio tera,
frue falis la krepusk vespera,
malfruighis la matena sun.
Chu vi tamen tiel lasos min
Kiel chio bela sin formovis?
Kia vian belon mi ektrovis
por en nokto sen reveno perdi ghin?
Foje, certe, en la nokto for
koro tro batinta estingighos -
sed chu tiel frue mokto ighos,
tiel frue vi silentos, kor?

-- [Fortoj de l' vivo](Vilho Setala, Finnlando)

Jon Rommesmo [Norvegio]

                 La Jaro
Printempe florojn ni semadas,
Somere florojn ni ghuadas,
Autune fruktojn ni plukadas,
kaj en Vintro fruktojn ni manghadas.

              Pando
En Chinio loghas pando,
ghi ja iras sur la plando.
Hundo mia multe miras,
mem ghi piedfingre iras.

    Hundo en Tagnokto
Matene nia hund' manghadas
kaj tage longe ghi kuradas.
Vespere vigle ghi ludadas
kaj nokte profunde dormadas ghi.

Pri Mono

          Per mono oni povas acheti domon, sed ne hejmon,
        Per mono oni povas acheti liton, sed ne dormon,
        Per mono oni povas acheti horloghon, sed ne tempon,
        Per mono oni povas acheti libron, sed ne konon,
        Per mono oni povas acheti manghajhon, sed ne apetiton,
        Per mono oni povas acheti postenon, sed ne respekton,
        Per mono oni povas acheti sangon, sed ne vivon,
        Per mono oni povas acheti kuracilon, sed ne sanon,
        Per mono oni povas acheti amoron, sed ne amon,
        Per mono oni povas (sub)acheti homojn, sed ne amikojn. 

PRINTEMPA VOJAGHO EN CHINIO

Andrzej Grzebowski, Pollando

    Dum 12-27 majo 2002 "Esperantotur" -Turisma Servo de "Monda Turismo" gvidis polan-germanan grupon vojaghi al Chinio lau nova itinero. La vojaghon tra Chinio tre bone preparis kaj gvidis s-ro Liu Jianguo.
      La grupo komence vizitis Beijing sub sperta chicheronado de Nan Youli - landa reprezentanto de "MT" en Chinio kaj chiam helpema cheesto de geesperantistoj de Pekino. Oni daurigis la vojaghon al Hi'an, kie ne nur impresis la Terakota Armeo kaj elstaraj vidindajhoj, sed chefe zorgemo de lokaj esperantistoj s-roj Chielismo, Vicio kaj Zamenhofido.
      Sekvis vojagho al urbo Xinyang, kie la grupo estis honore kaj senpage akceptita dum la 11-a
China Teo-Festivalo, kiun cheestis kelkdek miloj da vizitantoj.
      Poste oni vojaghis al 4,5-miliona urbo Hefei. Oni ne nur vizitis la urbon, sed ankau faman kungfu-lernejon, kie la grupon akceptis 2000 gelernantoj kaj montris siajn atingojn. Sekve en Anhui-universitato, en Fremdlingva fakultato kie studas 5000 gestudentoj, mi havis eblecon prelegi pri Esperanto-turismo kaj pri studad-eblecoj en la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz (Pollando) - klerigejo de AIS. La prelegon aranghis profesorino de la franca lingvo s-ino Chen Min. Ankau en Hefei, kiel chie en Chinio, zorgis pri ni chinaj geesperantistoj, kun kiuj ni partoprenis lokajn festojn de biero kaj de salikoko. Salikokoj tre bongustis al ni, same kiel chiuj manghoj kiujn ni gustumis en Chinio.
      De Hefei ni daurigis al fama urbo Huangshan por viziti belegajn Flavajn Montojn, ghui lokan folklorprezentadon aranghitan speciale por nia grupo kaj riverflosadon. De tie ni daurigis al la plej grandaj kaj moderna china urbo Shanghai, kie nin denove gvidis geesperantistoj kaj gastigis komputila firmao ByFocus.
      El Shanghai ni revenis al Beijing kaj post adiaua vizito en Somera Palaco ni reflugis tra Helsinki al Pollando.
      Dum 16 tagoj ni faris chirkau 20 mil kilometrojn - 15 mil aviadile kaj 5 mil trajne (kun dormlokoj), buse kaj shipe tra Chinio. La sukcesa vojagho montris, ke ankau Chinio - same kiel Japanio, Vjetnamio kaj Irano - apartenas al landoj, kie Vi ghuas plenan Esperanto-prizorgon kaj lingvan komforton dum la tuta restado, kio plene pruvas valoron de Esperanto por internacia turismo.
      Rezulte de la vojagho estis planitaj novaj Esperanto-aranghoj en Chinio: en majo 2003 la 19-a Internacia Simpozio pri Esperanto-Turismo ankau kun krozado lau Yangzi-rivero, kaj en somero 2004 la 14-a Internacia Esperanto-Kongreso lige al la 89-a UK en Beijing.
      En Chinio fondighas ankau konsultejo de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo - klerigejo de AIS, pri kio estas granda interesigho por prepari novajn Esperanto-vojaghgvidantojn por la internacia Esperanto-turismo.
                             

Luoyang kaj Peonia Festivalo

Qi Jiaqin

En la centra parto de Chinio, au precize en la okcidenta regiono de Henan provinco, meza baseno de la Flava Rivero(Huanghe), trovighas urbo antikva kaj moderna, kiu famas ne nur en Chinio, sed ankau en la tuta mondo, shi estas Luoyang, la konata urbo de Peonio, kiu nun regas 9 gubernojn kaj 6 ditriktojn kun areo 15200 kvadrataj kilometroj kaj 5.7 milionoj( logantaro en urbo 1.24 mlionoj) da loghantaro.

La nomo Luoyang devenis pro tio, ke la urbo sidighas en la suda bordo de Luo Rivero kaj vizaghe al la suno(yang signifas sunon en China lingvo).

Luoyang havas pli ol 4000 jarojn de historio, kaj estis unu el la ses antikvaj chefurboj de Chino. Shi estis chefurbo de 13 dinastioj en china historio, t.e. dinastioj Xia, Shang, Oksidenta Zhou, Orienta Han, Vej, Okcidenta Jin, Norda Wei, Sui, Tang, Posta Liang , Posta Tang kaj Posta Jin. Antau 3700 jaroj shi jam farighis chefurbo, kaj estas la plej antikva kaj plej longdaura(super 1500 jaroj) chefurbo en Chinio.

Luoyang havas favoran geografian pozicion kaj mildan klimaton. La jara averagha temperaturo estas 14'C, la averagha plej alta temperaturo en Julio estas 27.5'C, kaj plej malalta temperatoro en januaro estas - 3'C, averagha jara pluvokavanto 600 mm. La sunbrilada tempo kaj senprujna tempo estas pli longa dum la tuta jaro. Tia klimato tre taugas ne nur por vivo de homoj, kaj ankau por kreskado de brutoj, birdoj, plantajhoj, fruktoj, legomoj kaj diversaj agrikulturaj produktoj.

Luoyang posedas abundajn richfontojn, kaj nun eltrovighas 55 specioj da minajhoj. Luoyang estas akvoricha urbo kun 4 riveroj, kaj suma akva volumeno estas 4.2 miliardoj da kuba metro.

Luoyang havas fortan bazon de industrio, kie koncentrighas industrioj de petrolo, traktoro, mina mashino, lagro, metalurgio de kupro, elektroniko, vitro, manghajho kaj altteknika industrio. Luoyang estas progresema en scienco kaj tekniko kun multaj shtataj scienco-esploraj institutoj, ekzemple institutoj de petrolo, traktoro, lagro, reflektora materialo ktp. En oktobro 1991 fondighis Luoyang ekonomia ekspluata distrikto pri alttekniko, kie fremdlandaj investistoj ghuas multajn privilegiojn en imposto kaj aliaj flankoj.

Luoyang havas oportunan komunikadon kaj poshtadon, kaj ankau estas trafika artiko de la transportoj de forvojo, shoseo kaj aviado.

Luoyang estas grava turisma urbo de Chinio, kie la plej vizitindaj estas la Longmen Budismaj Grotoj, la Templo Blanka Chevalo, la Guanlin Mauzoleon, la Shaolin Templon ktp.

La Longmen Grotoj situas en 12 km sude de urba centro. Tie alte staras du montoj kun belaj pejzajhoj, inter kiuj fluas Yi Rivero, lau kies ambau bordoj vi povas ghui pli ol 1000 grotojn kun cent mil da budismaj figuroj skulptitaj sur la rokoj. La konstruado de Longmen Grotoj komencighis de 494 jaro p.K en Norda Wei dinastio, kaj dauris cirkau 500 jaroj. La unua estas Binyang Groto, sed la plej granda kaj artchama skulpturo estas Fenĝian Templo, konstruita en Tang dinastio de Wu Zetian - la unusola imperiestrino en china historio (cirkau antau 1300 jaroj) . La chefa figuro estas alta 17.14m, kun kapo alta 4m, orelo 2m. La Longmen Grotoj estas unu el la mondaj kulturaj heredajhoj agnoskitaj de Unuighintaj Nacioj(UN).

La Templo Blanka Chevalo trovighas en 13km oriente de la urbo, ghi konstruighis en 68 jaro p.K en Orienta Han dinastio. Ghi estas fondejo de china budismo - la unua templo en Chinio, kaj nomighis pro Blanka Chvalo, kiu alportis al Chinio budismajn sutrojn(tripitako) de Hindio.

La Shaolin Templo famas en la tuta mondo, char kie estas orginalo de China Gongfu (akrobatiko). La templo situas en la ekologia protektata zono de Songshan monto, unu el la plej belaj budismaj montoj en Chinio.

Krom supere menciitaj, vi povus viziti ankau la ekspozicion de popolaj kutimoj kaj moroj, la muzeon de antikvaj mauzoleoj, la muzeon de historiaj relikvoj, shtatan arbaran parkon kaj aliajn pejzaghojn.

Kiel ni jam diris, Luoyang estas urbo de peonio. Luoyang-a arbopeonio - la plej bela floro en la mondo - havas pli ol 300 speciojn, kun floroj roza, violeta, orangha, flava, blanka nigra, verda ktp, ech du koloroj en unu floro. Chiujare de 15 ghis 25 aprilo Luoyang Popola Registaro organizas Peonian Festivalon. En la Festivalo estas ne nur peonia ekspozicio, teatra kaj opera prezentado, kaj ankau internacia komerca traktado. Chiujare pli ol 20 milionoj da turistoj kaj komercistoj Chinaj kaj alilandaj patroprenas en la festivalo. Se vi vizitus Luoyang en tiu tempo, krom viziti vendindajhojn, vi povas ankau interkonatighi kun multaj diverslandaj geamikoj, kaj fari negocojn ech subskribi kontraktojn kun internaciaj komercistoj.

Luoyang Esperanto-Asocio ankau aktivas en la festivalo, ili kore deziras renkontighi kun vi en la Peonia Festivalo, kaj povas aranghi vian tutan vojaghon en Chinio.  Kontaktadreso: p/a s-ro Ji Feng, Guangchuanjie 3-hao Yuan, Laocheng Qu, CN-471002 Luoyang, Henan, Chinio. Retposhto: zxue(a)uea.org

Pliaj klaku: http://www.esperantoland.org/renkontighoj/mapo.php?mapo=4              

Anekdoto

Josef SHEMER, Israelo]

    En UN oni decidis okazigi tutmondan opini-enketadon, kaj prezenti al multaj personoj la jenan demandon:
    Bonvolu esprimi vian sinceran opinion pri la ebla solvo por la manko de nutrajhoj en la cetera mondo".
    La esploro komplete malsukcesis char:
    En Afriko oni ne sciis kio estas NUTRAJHOJ.
    En okcidenta Europo oni ne sciis kio estas MANKO.
    En oruienta Europo oni ne sciis kio estas OPINIO.
    En centra Ameriko oni ne sciis kio estas BONVOLU.
    En orienta Azio oni ne sciis kio estas SINCERA.
    En Usono oni ne sciis kio estas la CETERA MONDO.
    Kaj...
    en la Mezoriento oni ne sciis kio estas SOLVO...