Tefloro

1

Redaktoro: Zhang Xuesong

XINYANG ESPERATNO-ASOCIO

Sept.2002

Socikultura movada revuo


Enhavo

Movado: La Fortaleza UK: Inspiris la bela songho de l' (h)omaro

Gratulo de Unesko al la 87-a UK

Kongresa Revolucio de UK-87

Noveleto: La Lasta Folio (dulingve)

Poemo: La Grandulo Titano

Skribo-skrapo

Tago de la infanoj

Fablo: Kontraudiro

Sperto: Renkontigho de Esperantistaj Familioj

Humuro: Instruitulo kaj Richulo(dulingve)

Anekdotoj

La Fortaleza UK: Inspiris la bela songho de l' (h)omaro

Anna Margareta Ritamaki

"Mia Brazilo brazila

Ritmado multperkutila

Brazil', por mi, Brazil', por mi "

(Akvarelo de Brazil' de Ary Barroso, tradukis Tarcisio Lima)

sonis en la malfermo kun vigla partopreno de la publiko, en la arta vespero kunkantata kiel triumfo de la chi-jara internacia h'oro kaj ankorau en la fermo de la 87a Universala Kongreso de Esperanto... kaj daure ghi sonas en la memoroj de ni kunghuintoj. Ni sentis la ritmojn, la freshecon kaj la fascinon.

La nord-orienta brazila urbo kun la belegaj plaghoj kaj placha varmego mildigita de la oceana vento kaj akompanata de la chiam agrablaj brazilanoj donis al la j'us pasinta kongreso (3-10 aug) apartan karakteron. Pli ol 800 alighintaj brazilanoj eksterordinare formis kongresanaron kun unulanda majoritato, kongreson kun chie cheestanta gastamo.

Tiu granda grupo alvojaghinta de la tuta vasta lando senteblis de tempo al tempo kiel forta aklamo en la salono. Tiel la brazilanoj salutis siajn lokajn heroojn, la Lokan Kongresan Komitaton, kaj la artistojn je la tonoj de siaj amataj kantoj. Nun tiuj kantoj pli forte apartenas al chiuj ni, pli integrite en nia esperantisma kanta trezoro. Plachajn memorojn vekas la mardvespera koncerto de brazilaj E-muzikistoj: Tarcisio Lima, Flavio Fonseca kaj la bando Merlin, kiu alvokis similan publikreagon kiel la jam pionira Persone en Europo.

La cheestintoj de la nacia vespero rakontis pri mirinda travivaj'o, pri karnavala etoso. Kontentigis ankau la teatraj prezentoj de la junulara Atlaspatoart de la IJK-urbo Pato Branco ("La domo kiu timigis") kaj la duopo Vida Jerman kaj Sasa Filipovic (brazilaj poemoj kaj "Amo per proverboj"). Impona estis la danca spektaklo de la vaste konata ensemblo Edisca. La humanisman edukadon de la Edisca-fondaj'o prezentis portugallingva filmo antau la prezento kun - senantauaverte - anglalingva subteksto. Tamen ne estis multaj tiaj etaj konfuzsurprizoj en la kongreso, kiu estis orde organizita ekde rapida transdono de la dokumentoj ghis komfortaj transportoj, kiuj tamen ne sukcesis plene kompensi la ghenon de la granda distanco inter la chemaraj hoteloj kaj la kongresejo.

Dum la kongreso ni klerighis en prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato, en AIS-kurso kaj alimaniere. La esperantologia konferenco diskutis nian kulturon. La tago de la lernejo estis aparte richa kompense al la neokazigo de ILEI-konferenco. "Diverseco - shanco, ne minaco" estis la kongresa temo. Menciindas du invititaj gastoj: Jose Carlos Morales, iniciatinto de la UN-jardeko de indighenaj popoloj 1995-2004, prezidanto de la Monda konsilio de indighenaj popoloj kaj de Indighenaj Dialogoj, kaj Patrick Gallaud, ghenerala sekretario de la Monda federacio de UNESKO-kluboj, asocioj kaj centroj.

Por UEA la kongreso estis ankau signo de nova struktura etapo. Nova ghenerala direktoro Trevor Steele organizis la landajn salutantojn che la podio, apudis en la komitatkunsidoj kaj estris la kunsidon "CO respondas", kie li malkashe rakontis pri la konsideroj por kaj kontrau eventuala translokigho de la sidejo. Nova revuoredaktoro Stano Marcek sekvis fervore la okazaj'ojn, kaj nova libroservisto Ionel Onet laboris apud la pensiighonta Simo Milojevic. La antaua redaktoro de la Jarlibro, Francisco Veuthey, partoprenis chi-foje ne kiel stabano sed kiel simpla ghuanto de Brazilo de kleraj, respektemaj homoj - kaj kiel redaktoro de Folioj de Kat-amikaro.

La Komitato de UEA ricevis de la Estraro promeson pri enrevua apero de korektoj kaj kompletigoj al la Estrara Raporto 2001 - kaj konklude la Komitato akceptis la raporton preskau unuanime (tri sindetenoj). Aliflanke, per 17 vochoj por kaj 13 kontrau, la Komitato akceptis la proponon de Mireille Grosjean, A-komitatanino por Svislando, tuj sendiskute vochdoni pri la bugheto 2003, tiel interrompante la demandojn kiujn mi, komitatanino A por Finnlando, jam komencis prezenti. Sekve la bugheto, kiu interalie malaltigas la sumon por salajroj en la CO de 262045,85 euroj (rezulto en 2001) al 211000 por 2003 kun la klarigo ke "en 2003 estos malpli da oficistoj ol en 2001", rapide estis akceptita de la Komitato.

Tamen la estraranino pri financoj Ans Bakker-ten Hagen bonvole strebis klarigi la bughetajn aferojn en la antaua subkomitata kunsido dum kiu, bedaurinde, mankis tempo. Shi ankau faris resuman klarigon sub la tagorda punkto "ceteraj'oj". Interalie ni eksciis, ke la redaktora laboro ne plu estas bughetita sub salajroj.

Elektighis nova Elekta Komisiono. Ghi planas instigi al la elektigho de C-komitatanoj kaj al preparo de la estrarelektoj en Pekino 2004. Vochdonis 41 komitatanoj kun la jena rezulto: elektighis Edwige Tantin Ackermann (30 vochoj), Povilas Jegorovas (29) kaj Takeuti Yosikazu (35); ne elektighis Symilde Schenk Ledon (17) kaj Anna Ritamaki (11). Por mi la EK-elektado estis aparte interesa, char mi penis esti kandidatigita lau la proceduroj de la elekta regularo. Marde mi transdonis al la EK-prezidanto mian prezentighon kaj kandidatigon subskribitan de du komitatanoj. Tamen dum la vendreda komitatkunsido, pro diversaj miskomprenoj, mia kandidatigho estis aldonita lastminute. (Nek mi mem nek la EK-prezidanto cheestis kiam la tagorda punkto estis ektraktita.)

Kio do rezultis de la UK krom memore sonoranta brazila muziko kaj stako da kongresaj kurieroj titolitaj La Bela Songho de l'Omaro (honore al la kongres-simbola besto)?

Restis iu baza sento de samtempe nove fresha kaj plene tradicia kongreso, inspire fidela al nia historio. Teme tra la tuta kongreso ritmis ankau La Espero de Zamenhof. Ferme kaj malferme ghi estis kantita en sia kutima marsha takto. Intertempe ghi ankau sonis, ech trifoje, kun noveca muzikstila fresho de Lima, kaj, krome, kiel la cheftemo de la literaturanaliza prelego de Humphrey Tonkin. Iel, kvazau mirakle, ne plu shajnis eksmoda la konvinko pri la efektivigho de la bela songho de l'homaro. [La Ondo de Esperanto. 8-9/2002]

Gratulo de Unesko al la 87-a UK

Mi havas la honoron direkti miajn salutvortojn al la partoprenantoj de la 87-a Universala Kongreso de Esperanto en Fortalezo, Brazilo.

Unesko donas apartan gravecon al la antauenigo de kulturo de paco inter la popoloj. Ni estas konvinkitaj, ke nur pli bona interkomprenigho inter la popoloj kaj pri la diversaj aspektoj de ilia kulturo povos kontribui al tiu celo. Unesko dankas Universalan Esperanto-Asocion pro ghia fideleco esprimi la idealojn de nia organizajho en siaj diversaj aranghoj tra la mondo.Fakte, neregistara organizajho, kiel la via, laboras en la sama spirito de niaj celoj kaj partoprenas de multaj jaroj en la klopodo antauenigi kulturon de paco.

Pli bona interkomprenigho inter la popoloj ne koncepteblas sen kultura intershangho realigata pere de lingvo. Lingvo samtempe estas la garantio de kultura historio kaj la komunikilo, kiu ebligas, ke kulturoj iru unu al la alia, ke kreighu pontoj inter malsamaj pensmanieroj kaj per tio, ke estu atingita reciproka plirichigho, kaj lingva, kaj spirita, por iri la direkton de kulturo de paco. Danke al la komenca konsciigho pri lingvaj malsimilajhoj fine oni konsciighas pri la kulturaj diversecoj kaj okazas ilia akcepto.

La laboro de Unesko pri edukado, interkomunikado kaj kulturo strebas subteni multlingvecon kaj shirmi lingvan diversecon en la nuna tutmondigho; valorigado de diverseco, tamen, ne estu preteksto al perforto; tute male tion konceptas nia organizajho nur kiel toleremon kaj spiritan plirichighon, por lukti kontrau konfliktoj. Tio konsistigas kunligon de niaj du lingvaj sintenoj, kiuj evidente trafas saman fincelon tra la mondo, tio estas pli bona interkomunikigho kaj interkono inter civilizoj.

Mi esprimas bondezirojn por plena sukceso de via nuna kongreso.

John Daniel

Asista Ghenerala Direktoro pri Edukado

KONGRESA REZOLUCIO DE UK-87

La 87-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Fortalezo (Brazilo) de la 3a ghis la 10a de auhgusto 2002 kun 1484 partoprenantoj el 58 landoj kun la temo "Diverseco - shanco ne minaco",

Konstatas, ke la dauhranta integrigho tutmonda kondukis al pozitivaj rezultoj, ekzemple internaciaj instrumentoj pri homaj rajtoj, sed ankauh al malegalecoj kaj al la chiam pli rapida perdigho de malgrandaj lingvoj kaj kulturoj,

Gratulas UNESKOn pro ties agado sur la kampo de lingva kaj kultura diverseco, ekzemple per la Tago de la Patrina Lingvo je la 21a de februaro chiujare, kaj aparte bonvenigas, ke la Ghenerala Konferenco alprenis je la 2a de novembro 2001 Universalan Deklaracion pri Kultura Diverseco,

Konstatas, ke la principoj kaj celoj de UNESKO en tiu kampo kongruas kun la idealoj de la movado por Esperanto, kiu celas per neuhtrala komunikilo transponti la kulturojn, tiel kreante forumon por egaleca intershangho de kulturaj valoroj,

Atentigas en tiu kunteksto pri la graveco de la lingva dimensio de kultura diverseco, kaj substrekas la pretecon de la Esperanto-movado kunlabori kun chiuj organizajhoj, kiuj okupighas pri la kultura dimensio en internaciaj aferoj.

La Lasta Folio

Jonjo kushis senmove en la lito. Su, shia amikino kaj kunloghantino, sidis apud shia lito kaj zorgeme rigardis shian febran vizaghon. Ili ambau estis junaj pentristinoj kaj havis sian atelieron en malnova domo, kie ili ankau loghis. Jonjo estis el la suna Kalifornio kaj chiam sopiris pentri foje la golfon de Neapolo.

"Pulmonito," diris la maljuna kuracisto, kiun Su venigis. "Se shi volos vivi, shia shanco estas...unu el dek. Sed via amikino, shajnas, ne volas resanighi kaj pensas kaj parolas nur pri la morto. Se shi demandus vin, ni diru, pri la plej nova vintra modo de virinaj manteloj, shia shanco estus...unu al kvin."

Dume la malsanulino rigardis el la fenestro kaj kalkulis: "Dekdu," post kelka tempo "dekunu" kaj poste "dek ... nau"; kaj poste preskau samtempe "ok, sep." Su rigardis el la fenestro kaj vidis malghojan korteton kaj muron kun maljuna hedero. "Kion vi kalkulas, Jonjo?" "La foliojn de la hedero. Antau tri tagoj estis da ili ankorau preskau cent ... kaj preskau chiuj jam defalis; kiam defalos la lasta, ankau mi devos foriri." "Karulino mia, kion komunan havas folioj de hedero kun via resanigho?" demandis Su malespere. "Kvin, restas nur kvar," apatie diris Jonjo.

Venis la maljuna Behrman, kiu loghis en la sama domo, por sidi al Su kiel modelo. Li mem estis pentristo kaj kvardek jarojn li vane esperis, ke li foje sukcesos pentri majstroverkon. La maljuna fraulo Behrman amis ambau knabinojn kiel proprajn filinojn. Li estis malespera, vidante la kompatindan Jonjo. "Tri ... du ... restas nur unu ... kiam defalos la lasta, mi mortos." Ekstere hurlis malvarma novembra ventego miksitan kun pluvo. "Hodiau nokte la ventego forshiros la lastan la lastan folion ... kaj mi mortos," lace diris Jonjo kaj ekdormis. Behrman reiris en sian chambron.

Matene. Su flanken shovis la kurtenon. Jen! La lasta folio pendis sur la hedero! Ghi sukcesis spiti la noktan ventegon! Jonjo rigardis ghin kun miro ... shi longe kaj ghoje rigardis ghin. Fine shi diris: "Su, mi esperas, ke mi foje pentros la golfon de Neapolo ..." Jonjo malrapide resanighis.

Pasis du tagoj. Su chirkauprenis sian amikinon kaj diris: "Mi devas ion diri al vi, blanka kolombeto mia ... Hodiau mortis nia bona Behrman je pulmonito. Li ne malsanis longe. En lia ?ambro oni trovis liajn veston kaj shuojn kaj ili estis tute malsekaj kaj galcie malvarmaj ... Kaj nun rigardu el la fenestro kaj bone rigardu la lastan folion! Chu vi ne miris, ke ghi neniam movighas? Ke ech la plej furioza ventego ne sukcesis skui ghin? Mia karulino, nia kompantinda Behrman pentris ghin en la ventega, pluva nokto, kiam defalis la lasta folio ... li tamen sukcesis pentri sian majstroverkon ...

[]·亨利

琼一动不动地躺在床上。苏,她的朋友和同室,坐在她床边,关心地看着她发烧的脸庞。她俩都是年轻的画家,在居住的这幢老房子里,拥有一间属于自已的画室。琼来自阳光明媚的加利福尼亚,她一直渴望有机会去画一画意大利那波里湾。

"肺炎,"苏请来的老医生说,"如果她想活下去, 康复的机会是……十分之一,但你朋友看来不想康复,她的所思所讲都只有死。可以说,如果她问你今年冬天女式外套流行什么款式的话,那么,康复的希望是……五分之一。"

与此同时,琼看着窗外数道:"十二,"一会儿:"十一,"之后"……九,"随后几乎同时数道:"八、七。"透过窗户,苏看到死寂的小院,一堵墙,和一 棵衰老的常春藤。"你数什么呀,琼?""常春藤上的叶子。三天前还有将近百片……几乎都落了;当最后一片叶子落下时,我也该离你们而去了。""亲爱的,常春藤的叶子和你的康复有什么联系?"苏失望地问。"五,只剩下四片了。"琼无动于衷地说。

老贝尔曼来了。他也住在这幢房子里,坐着给苏当模特。他自已也是画家,四十年来一直枉然地希望着有一天会画出一幅杰作。一直独身的老贝尔曼爱两个姑娘如同自已的女儿一样。看着可怜的琼,他很失望。"…………只有一片了,当最后一片落下时,我就会死了。"外面,凛冽的北风夹着雨在呼啸。"今夜,寒风会拽下最后一片叶子……我也要死了,"琼疲倦地说着,入睡了。贝尔曼也回到自已的房间去了。

早晨,苏拉开窗帘。常春藤上最后那片叶子还在!它经受住了夜里的狂风!琼惊奇地注视着它……她久久地、兴奋地注视着它。终于,她说话了:"苏,我希望有一天能去画画那波里湾……"琼慢慢地康复了。

又过了两天。苏拥抱着琼说:"我得告诉你一件事,宝贝儿……今天,善良的贝尔曼患肺炎死了。他没有病多长时间。在他的房间里,大家发现他的衣服和鞋子全都湿透了,冷冰冰的……你看窗外,仔细看看最后那片叶子!它动都不动,即使是最猛烈的狂风也不能摇动它,你不觉得奇怪吗?亲爱的,当最后一片叶子落下时,可怜的贝尔曼在凛冽的风雨之夜画出了它……他还是成功地画出了自已的杰作……"

La Grandulo Titano

V. Distel'

Sst auskultu min, infano!

Iam vivis grandulo Titano.

Dum nokta dorm' tra lia kolo

museto falis pro petolo.

Tuj kuris li al la doktoro

kaj laute ghemis pro doloro:

Ho ve! Dum dormo muso saltis

tra mia kol', enventre haltis!

Intestojn chi tie mistordas

kaj forte min chie dismordas!

La doktoro estis viro sperta

pri malsanoj enaj vere lerta,

per longa lorno ekzamenas...

Nu kio? Kiel? Vin muso chagrenas?

Se glutos vi malsatan katon,

la muso havos tuj kompaton.

Skribo-skrapo

Tradukis: Tibor PAPP

Al mi ighis skribo-skrapo

antauh jaro sur silabo,

mi ekmiris pro la gapo,

jen naskighis maj-skarabo,

kaj formigris Skribo-skrapo.

Venis al mi en la kapo:

ne revenos Skribo-skrapo.

Sed che l'arbo apud rapo

sidis knabo,

Skribo-skrapo,

che li estis mia chapo.

Mi aldiris: "Skribo-skrapo,

kial che vi mia chapo?

En malvarmo, pluvo-frapo

min defendas ghia drapo.

Estu bona, Skribo-skrapo,

ghin ne kaptu for per rabo."

Kaj imagu, sur kanapo,

post monato estis chapo,

ghin redonis Skribo-skrapo.

Tago de la Infanoj

Mo'r DEA'K

Vulpo nun dormas kun kokinoj,

eble ilin kok' ne pikas.

Lupo ripozas kun leporoj,

fero kun rusto amikas.

Fajro jen ronkas kun la akvo,

urson la cervoj kuracas:

la tagoj pasinta kaj sekva

konsentis - la nuna pacas.

KONTRAUDIRO

Elchinigis: Yong Pei

Iam estis homo, kiu vendis kaj lancojn kaj shildojn. Por allogi klientojn li chiam fanfaronis pri la fortikeco de siaj shildoj: "Miaj shildoj estas la plej fortikaj, kaj nenio povas ilin trapiki." Post momento li prenis lancon kaj fanfaronis: "Mia lanco estas la plej akra, kaj ghi povas trapiki kia ajn fortikan objekton."

Tion audinte iu demandis: "kion okazos, se oni pikus vian shildon per via lanco?"

La homo neniel respondis krom embaraso.

Renkontigho de Esperantistaj Familioj

Bart Demeyere

Hierau mi revenis de REF (Renkontigho de Esperantistaj Familioj) en Hungario. Mi ege ghojas ke mi partoprenis ghin, char mia celo, ke mia filo Thomas parolu pli da Esperanto, estis granda sukceso.

Antau REF Thomas (3 jaroj kaj 2 monatoj) parolis preskau nur nederlande kiam li spontanee alparolis al mi. Li uzis jam Esperantajn vortojn, sed chefe kiam mi jhus mem uzis ilin. Sed rare tuta frazo, char li chiam uzis "ik" anstatau "mi". Nur la kelkajn historiojn kiujn mi chiu vespere rakontis, li konis parkere. Kiam mi turnis paghon, li preskau chion povis "legi". Li kompreneble bone komprenis Esperanton, char mi nur alparolis lin Esperante.

Dum REF, en chiu tago mi audis lin uzi pli da Esperanto ol en la antaua tago. Unue li uzis pli da o-vortoj kaj i-vortoj. Poste sekvis la a-vortoj kaj e-vortoj. Dume ankau pli da Esperantaj prepozicioj aperis. La -as sufiche rapide aperis, sed por la -is kaj -os, li longe uzis strangajn verbokontruojn kun respektive la nederlandaj helpverboj "hebben" (havi) kaj "gaan" (iri). Che la fino venis "mi", "mia" kaj "esti". Plej laste venis la uzo de "chu". Che la fino li ankau kelkajn fojojn Esperantigis nedelandan vorton. Ekzemple, li iam diris "lustri" (Nederlande "luisteren") por "auskulti".

Remarkinde estas ke lia lingvouzo klare shanghighis kvankam li en la komenco apenau komunikis kun la aliaj partoprenantoj. Li preskau chiam volis esti che mi, au ludis sole. Nur che la fino li ankau shatis ludi kun la aliaj infanoj. Do, kio la chirkauajho povas fari!

Mi devas ankau aldoni ke mi pli kaj pli ne volis kompreni lin kiam li parolis nederlande. Tion mi ankau faris dum PSI (Paske) kaj IF (Novjare), sed apenau havis rezulton. La problemo pri aliaj aranghoj estas ke oni tro multe krokodilas, kio apenau okazas en REF.

Post REF, nur unu tago, Thomas nun ankau al nederlandparolantoj parolas kaj respondas chefe Esperante. Mi vidos kiel evoluos.

Do, se vi ne sukcesas paroligi vian infanon Esperante, vi nun konas la solvon: REF! Mi esperas ke mi ne faras tro da reklamo, char se venontjare, vershajne en Francio, venas tro da nederlandparolantoj, mi timas ilian krokodiladon. Eble bone, ke mi mencias ke REF ne akceptas homojn kiuj volas lerni Esperanton tie. Oni kontrolas che konatuloj chu oni parolas Esperanton en la familio au chu la infanoj sufiche bone regas Esperanton. Krokodilado tute malhelpus la celon de REF.

Dum tri jaroj mi nur parolis Esperante al mia infano, kaj li apenau parolis tiun lingvon, tio ne estis tre kontentiga. Nun mi estas tre felicha, mia granda peno havas rezulton.

Instruitulo kaj Richulo

N.Kushnir

Unu instruitulo entreprenis gravan sciencan laboron, sed ne havis rimedojn por ghin efektivigi. Li vizitas unu richulon kaj petas lin pri helpo. La richulo rifuzas, kaj inter ili komencighas la sekvanta dialogo:

Richulo: "Mirinde estas, ke nur la Instruituloj chiam venadas al la richuloj kaj ke la lastaj kontraue, neniam venas al la Instruituloj."

Instruitulo: "Char instruituloj komprenas, ke al ili mankas mono, sed neniam la richuloj komprenas, ke al ili mankas scienco."

Richulo: "Kial do la richuloj volonte oferas al blinduloj, lamuloj kaj similaj malrichuloj, sed ne amas helpi al malrichulaj instruituloj?"

Instruitulo: "Char ili timas, ke farighi en la estonteco blindaj, lamaj, ktp ili povas iam mem, sed farighi iam instruitaj ili neniam timas!" [Fundamenta Krestomatio]

科 学 家 与 富 翁

一位科学家从事一项重要科研工作,但因资金匮乏,难以继续,于是,他去拜访一位富翁,希望他能给予帮助。富翁拒绝帮助,他们开始了下面的对话:

富翁:"奇怪!科学家总是去找富翁,而富翁却从来不去找科学家。"

科学家:"因为科学家知道自己缺少钱,而富翁却不知道自己缺少科学。"

富翁:"那么富翁为什么愿意接济瞎子、跛子这些不幸者,而不去帮贫困的科学家呢?"

科学家:"因为他们害怕将来会成为瞎子、跛子,但却从来不害怕会成为有文化的人。" [雪松 ]

Anekdotoj

Antoni Grabowski, la patro de la Esperanto-poezio, estis tre shercema homo. Tre ofte li partoprenis diversajn festajn vespermanghojn, dum kiuj li volonte deklamis poemojn. Iuvespere, dum la kunveno en familio,kiu sciis, ke li okupighas pri Esperanto, la dommastrino petis lin:

- Kara Antoni, bonvolu deklami al ni ian versajhon en via fama lingvo Esperanto!

Grabowski komencis deklami. Kiam li finis, iu mokema viro diris:

- Sed ja chi tiu lingvacho estas terura! Tia acha miksajho!

La dommastrino volante savi la malagrablan situacion proponis:

- Kara Antoni, chu vi eble povus deklami ion en la itala lingvo?

- Mi tute forgesis diri al vi - respondis Grabowski - ke chi tiu versajho,kiun mi deklamis, estis verko de Petrarko...

Char la mienoj de la cheestantoj estis dubaj, li elposhigis malgrandan libreton kun poeziajhoj kaj montris ghin...

*** *** ***

La fama violonisto Jehudi Menuhin iam gastis che richa usonano, al kiu li montris kelkajn artifikojn per ludkartoj.

- Mi denove invitas vin por dimancho - diris la usonano - kaj mi petas vin denove montri la artifikojn.

Kiam Menuhin venis je la fiksita horo tenante violonujon la usonano demandis:

- Do vi, sinjoro, ankau ludas violonon?!

============ 本刊欢迎读者撰写、翻译、推荐稿件 ============

Artikoloj originalaj, tradukitaj kaj rekomenditaj estas chiam bonvenaj!

Antaudankon al via kontribuemo!

"Tefloro" eldonas dumonate en Web-pagho kaj letera teksto.

Senpaga abono kontrau simpla peto che la redaktoro!