Skype: revolucia ilo por la E-movado

Eble, vi scias ke pluraj esperantistoj jam uzas novan ilon por komuniki kun amikoj tra la mondo, voche, efike kaj tute senpage!

La softvaro Skype [Skajp'] ebligas uzi vian personan komputilon kiel telefononon, kondiche  ke ghi havu mikrofonon.

La softvaro trovighas che: http://www.skype.com. Ghi estas plurlingva. La E-versio estas nune farata kaj normale ghi estos  oficiale inkluzivita en la softvaro.

Ekzistas helppagho en Esperanto far samideano E. Cid el Brazilio:

 http://www.esperantointernacia.hpg.ig.com.br/skype.htm

Kaj la skajp-uzantoj havas sian retliston: http://groups.yahoo.com/groups/skajpanoj.

Oni povas diri ke ghi funkcias mirinde bone.

Estas ne tro da malfruo en la parolo, kaj la vocho sonas ech pli bonkvalita  kelkfoje ol normala telefono, tiel ke oni povas havi strangan impreson de proksimeco, ech parolante kun iu sur alia kontinento.

La softvaro estas senpaga, tute laulegha, funkcias ech per modemoj (56K),  tute ne ghenatas de la kontraufajrigiloj, kaj entenas nek reklamon nek spjonvaron.

Sola malavantagho estas ke momente, ghi funkcias nur per Vindozo (minimume  98), sed ili promesas ontan version por Macintosxo kaj Linukso.

Ekde nun, UEA kaj TEJO teorie povus komuniki voche kun pluraj landaj asocioj, tiel shparante la monon de la asocio!!! Same pri chiuj UEA-fakoj kaj E-organizoj, kiuj havas aktivulojn en diversaj punktoj de la mondo.

Memoru kia enorma progreso estis la Interreto por la Esperanto-movado: antau  la Interreto, plejparto el ni povis konkrete praktiki Esperanton nur dum ferioj, do nur dum kelkaj semajnoj jare. Kaj de kelkaj jaroj, dank'al la  Interreto, ni povas komuniki chiutage en Esperanto.

Ghis nun, temis nur pri skriba komunikado, char internacia telefono tro  multekostis, kaj ne vere estis agrablaj interretaj paroliloj. La interreton  alportis tamen tiun grandan progreson de chiutaga komunikebleco.

Sed nun alvenas nova epoko, ekde kiam denove dank'al la Interreto, ni  finfine povos uzi nian lingvon chiutage, ankau parole!

Skajp' funkcias, kaj facile proveblas.

Kompreneble, bezonatas mikrofono, kio ghenerale facile troveblas en  komputilaj butikoj. Ankau, plejparto de ttt-kameraoj nun havas internan mikrofonon.

Se vi ankorau ne konas amikojn de vi, kiuj ghin uzas, vi tute rajtas provi  alvokante min, ekzemple al mia profesia adreso "linguaforce" inter 9H kaj 19H GMT.

 Aliteme, char profesie mi laboras en kampo de tradukado, mi havis ideon uzi  tiun novan ilon, kiu bone funkcias, kun alia pli malnova ilo, sed kiu ankorau mirinde bone funkcias: Esperanton.

Mia celo estas provi starigi servon de telefona interpretado (vocha  tradukado) inter pluraj landoj. Tian servon uzas homoj en entreprenoj, kiam  ili volas komuniki ekzemple kun kliento eksterlande. Intepretisto tradukas  siajn parolojn al la alia homo kaj inversen. Tion teorie eblas fari kun Esperanto kiel pontolingvo, des pli ke jam ekzistas kelkaj tradukkompanioj,  kiuj jam faras tion per la angla lingvo, kvankam ghi estas esence multe pli fusha kaj malklara ol Esperanto.

Se interesas vin, au si vi konas esperantiston kiun tio povas interesi,  skajpu min por havi pliajn klarigojn.

Ni serchas interesatojn en chiuj landoj de la mondo (kaj chefe en Europa  Unio, Nordameriko kaj Azio, kie estas nune la plej eventualaj konkretaj bezonoj) por fari provojn.

Philippe B¨¦rizzi (skajpu min che konton "linguaforce") http://www.linguaforce.com/eo/

Elshutu Esperantajn lingvodosierojn:  

Esperanto.lang(Unikodo)     Esperantox.lang(X-versio)     Esperantoh.lang(H-versio por 0.98)