DANKEMA
Dankemon mi sentas al viaj manoj
tiom delikataj kaj varmaj
kiuj karesis miajn kapharojn
kaj al viaj okuloj
enrigardantaj la miajn
per la pasia sento-amo
Dankemon mi sentas al viaj lipoj
vagabundantaj je la miaj
kaj la buŝon tiom dolĉe flustranta la nomon
de amo pasia kaj ĝua
Dankemon, al la amo
ke trovita ne tro malfrue
27.09.2003
VINTRA AMO
Tra fenestro mi rigardas
Vinta pejzaĝo etendiĝas
Frapo de radoj - froste
Mia koro varmas
Sole batas
atendante bonvenon teneran
Mi alvenis...
Trajnon forlasis...
Okulumante preterpasantajn homojn
Vin serĉas mi ĉiame
kumo...
Kiom da ĝuo.
Forpasis vintro kaj denove disiĝo
Trajno - adiaŭa kiso
Frapo de radoj
SOLECO
25.09.2003
|
NOKTO
Nokto falas
Soleca nokto
Vi foriris
- mi amas vin? Vin mi amas?
Timigas min la sentoj al kiuj koro batas
Mi timas...
tamen...
- Mi amas, la amo kreskas, burĝoniĝas
Tage, dum malvarma nokto
Matene brilante kiel rosgutoj sur la florpetaloj
ĝardene
Kaj vespere kiam nebulo rampiĝas surtere
- Mi amas...
- Mi amas senlime
Sed via vizaĝo malsiluetiĝas
- Mi amas...
sen lime
sen fine
eterne
Vin mi amas.
25.09.2003
NE REALO
Enruligita, senforma
mi kuŝas ĉe la piedoj del`nokto
mi perdiĝis en karesaj brakumoj viaj
mi falis je la ĝisfundo de kis-fonto plezura.
Endormigis min
enluligis
varmo de brakoj viaj.
Nur revsonĝo...
kia bedaŭro...
Fore siluetiĝas lazura maro
kaj la ondoj dorlote karesas la piedojn
Mi dormas, pri vi sonĝante
dume aŭtuna nokto regas...
25.09.2003
|