|
L. DE BEAUFRONT
LA VIRO EL MIAMIO
Viro tre stranga venis viziti min dum mi sidadis che mia skribotablo. Malgrasa, palvizagha, kun pinta bruna barbo, lip- kaj vangharoj zorge flegitaj, nazumo kaj blanka vaska chapo, kiun li lasis sur la kapo kvazau krono.
Apenau salutinte min, li sidighis neinvitite, kvazau li konus min jam de tre longe, kaj diris tute senceremonie:
"Ne ghenu vin, mi petas; finu vian laboron; mi havas tempon kaj sekve mi povas atendi pacience".
Mi volis daurigi la reviziadon de mia Komentario pri la Esperanto-Gramatiko, kiam mi ekpensis, ke estus konduto malghentila tiel agi kontrau homo, kiu shajnis esti grandmerita kaj altranga. Mi returnis min al li, kaj longe serchadis, kian aghon li havas, kaj ankorau nun mi ne povus diri, sed mi jughis, ke li estas almenau kvindek-jara.
Tiam li komencis paroladon, en kiu mi distingis, ke li venis de Miamio por prezenti en Parizo sian adoptitan infanon, kiu kostis al li multe da klopodoj, tial ke ghi estis malsana tuj de ghia naskigho. Mi demandis min, chu tiu adoptito estas knabo au knabino, char nenian precizan informon li donis pri tio chi.
"Chu la gepatroj de la infano ankorau vivas?" mi demandis.
"Jes, sed ili disighis post malfelicha amo. Ili estis Esperseno kaj Kultura, kiun Emilo, la blinda svatisto, malavare dotis".
En tiu momento mi demandis min, chu mia vizitanto ne estus ia frenezulo. Sed el la cetero de nia interparolado, mi konkludis, ke li estas ne idiota, sed idista.
"Senkulpigu min", daurigis li "kaj ne miru pri mia senceremonieco kontrau vi, char mi havas karakteron konfideman: via Esperanto havas multajn difektojn, sed oni facile povus ghin reformi kaj la sagheco estas penadi konstante pri tiu perfektigado ..."
Komprenante, ke la babilulo ne haltos, se mi ne haltigos lin, mi kolere frapis la skribotablon per mia Komentario kaj ekkriis:
"Sinjoro! Tuj chesu au mi chesigos vin. Esperanto tute ne bezonas reformon: KIA ghi estas, TIA ghi restos, ghis mia morto!"
"Chu vi do ne havas ambicion?"
"Judaso!" mi murmuris.
"Mi tre ghojas. Kaj mi" aldonis li kun rideto grimaca, "mi estas Ido, nomo pseuda, kiel la titolo de markizo, kiun mi alprenis, char mi estas Ruzujano. Mi estas tre ofendita homo, kiun oni provis elpeli. Mia unua naskito malaperis mistere, eble sufokita en shranko. Sed, pardonu, mi devas iri en la jughejon".
"Por kion fari?"
"Por defendi vian Esperanton teorie, sed praktike por ghin subfosi, char mi preferas pli mian adoptitan idon ..."
"Fripono!" mi ekkriis. Chu vi scias nur trompi kaj perfidi?"
"Trompi kaj perfidi! Nur tiujn chi du vortojn vi scias, sed la saman ideon mi povus esprimi per trompar, perfidar, subreptar, eskrokar, frustrar, prevarikar, trahizar ..."
"Se ne paroli pri adjuvar t.e. trompi iun shajnigante lin helpi".
"Kiu adjuvas estas adjuvanto".
"Absar t.e. mallojale forlasi iun en amara horo".
"Kiu absis estas absinto".
"Bofrar t.e. perfidi fraton".
"Kiu bofros estas bofronto!"
"Kanajlo!" mi tondris jhetante mian inkujon rekte en lian vizaghon.
Kaj tiel mi frakasis mian mirindan venecian spegulegon.
El: Baupierre, Henri. Specimene - parodioj kaj pastichoj. La Laguna, 1962.
|