Poemoj de Mao Zifu (3)

bildo sur la frunto

bildon pentris mi propramane

sur mia frunto.

formaj vortoj,

senformaj ideografiaĵoj--

enigmoj por la specialistoj.

 

ĉiu sezono estas aŭtuna,

kvankam mankas frukto.

kurbiĝema la trunko,

fortika tamen multe pli ol

fragmito sur muro.

 

krabroj nestas tie,

mi ne sentas tikladon.

 

pa,muŝo...  

pupo

laŭvole regu

miajn membrojn,trunkon;

vi fabrikis min.

miaj buŝo kaj okuloj

estas je via dispono,

eĉ kranio en via mano;

vi ne permesas al mi konvertiĝi.

la cerbo kaj koro tamen

ĉiam apartenas al mi mem;

ili ne ekzistas materie.

monadon vi ne povas rabi.

 

el mia buŝo nur viaj parolaĉoj

kaj la konduta fuŝo

pro via stulto.

 

nu,plendos posteuloj:

fi,kia malbeninda ludisto!

 

tiam oni bruligos nur mian

somaton sed ne spiriton.

karmo

narciso mi en botelo

sur tablo rigardas

viajn tagon kaj nokton.

 

opaloj kaj akvo--

nuraj nutraĵoj.

 

dum printempo

vintro

la modesta florado

estu kompenso al vi.

 

vi iam kaj iam

min tranĉadas,

kio por mi estas meritaĵo.

kial via mano trepidas

tenante l' tranĉilon?

 

mia iama ŝtona koro

preferas redempti ĉe vi

ol efloreski en rubejo.

กก

somera sento

prigapas steloj vanon

kaj remaĉas sunan ardon.

rivero sin disŝiras.

monto perdas junan prancon.

obtuzaj ranoj kantilenas.

kun beb' soifa veas virino nuda.

glacisonĝas vir' kun strebo.

 

tepida akvo lirlas

en la tero,ekster ĉiu sezono.

planto suĉas lakton

for de l' sino de sia patrino.

birdino olda elkovis

siajn idojn,kaj la edzinon

flegas birdo vira

spite al fajro.

 

post orgasmo fantazio.

 

post oestro vartestro.

 

homo ne estas besto.

se

se ĉi mondo evoluus

laŭ la nova realismo,

ĉifonistoj mortus

de nenifaro.

 

se ĉiu homo agus

laŭ la nova realismo,

aristokratoj mortus

de ĉiofaro.

 

dinosaŭroj ekstermiĝis

de plago elnatura.

homo la plejaltaĵo

ekstermigas ekstermiĝos

de si mem,

kontraŭ la nova realismo.

 

nu,besta rajto

super tiu de homoj--

nova realismo!

aspiro

neniam revas

fridsomat' per via korpovarmo

sin degeligas el rigido,

kvankam kuŝas vi en mia koro.

flagro de alumeto

estas sufiĉa ja sentigi

al etiola okulparo sunon.

 

neniam sonĝas

marto antaŭtempe morta

per viaj lipoj

trovi fekundan aŭtunon.

guto da roso

povas vigligi velkan koron.

 

ol morte obteni de vi larmon

mi preferas vive ĝui suferadon,

kondiĉe ke vi lasu min sableri

sur viaj pupiloj.

กก

1  2  3