Poemoj de Mao Zifu
|
Al Sinjoro Jiang Zuyue 80jara
en la cxambreto trovas sin tergloba koro. saŭdado
kvin nomadoj, miriadaj driadoj-- maskerado. ŝarado daŭras dekadojn. plejadoj flagras je menado orientante padon. malsatanto trovas pladan rozan ĉokoladon. kirlon tentas marmelado enlada. pomada fajra rado glitas tra kruto kaj invadas valon limonadan inter montoj jadaj, kie eĥiĝas kaskada aŭbado, cikada rulado. aviada abela brigado allogas ĉason.esplanado sen barikado kavalkado paradas. kia onda grado! serpenta glado... tornado frakasas finan blokadon. Nomadoj vadas renkonte ĝis antaŭ fasado de iriza arkado. ne necesas persvado, enpikiĝas spado. atendanta en vako najado spasmas. sanga serenado. ekas balado en eldorado. kamaradoj-- monado... pluvo sporada ekster fera balustrado. dankemo
la suno dankas fruktojn, trovas sian rezulton. emanaĵoj ne ĉiam trafas akceptulon. vento dankas ondojn, montras la forton. ne ĉiu elspiro lasas spurojn. la ĉielo dankas birdojn; amplekso riĉas. vakuo estas vako. piedoj dankas vojojn; kalo ne mortas. grasaĵo venas el ĉaso. kaj nokto dankas sonĝon, havas koloron. en vizio nokto pli helas ol tago. |
eterna distanco
iam en proksima malproksimo vi antaŭtenis vian manon al mi,sed mi rigardis la ĉielon,starante. spuroj kaj spuroj paralelis. mi ne aŭdis vian vokon. aŭtuno inter ni. kaj nun en malproksima proksimo vi etendas viajn manojn al mi kaj mi gapas al via rigardo,kuŝante. la ombro de vi tanĝas la rondon de mia tombo. vi aŭskultas mian penton. mondo inter ni. revenu
foriris vi sen adiaŭo, al dio scias kia loko. min tedis iam la miaŭo. foriris vi sen adiaŭo; ektrovas mi en hodiaŭo valoron vian ĉe ratvoko. foriris vi sen adiaŭo, al dio scias kia loko. sur lago
nebula ĉielo nebulaj koroj en nebulo boato en nebulo paroloj. io pulsas tra distanco, pluv' aŭ larmo? ekster nebulo nepre steloj ekster nebulo papilioj. papiloj ŝteloj fragoj pomoj kolomboj ĉe rojo. sur la laga fundo herbojn kiu plantus? sur via kap' abelojn kiu flegus? la distanco centjaron netranspasebla--se tiel! karmo
narciso mi en botelo sur tablo rigardas viajn tagon kaj nokton. opaloj kaj akvo-- nuraj nutraĵoj. dum printempo vintro la modesta florado estu kompenso al vi. vi iam kaj iam min tranĉadas, kio por mi estas meritaĵo. kial via mano trepidas tenante l' tranĉilon? mia iama ŝtona koro preferas redempti ĉe vi ol efloreski en rubejo. kosmopolito
la piedoj nekomandeblaj kreas rapsodion. de viva kovejo al morta kocito korkaresa,vojo kolo-rompa estas vagiga en korono. la ĉielo ne konspiras kontraŭ li; la tero pruviĝas komedia. birdaj konfidencoj, bestaj kortezoj lin klientigas; nekompreneblaj la homoj ofte alkondukas lin al gapo. korna viro bone konstruita konsumitas ne pro akvoj sed de salivo kaj sango. konfuzita la kapo ne trafas la ĝustan klavon? kial krucoj kuras ĉie! ------ kocito: rivero en infero |