Poemoj de Mao Zifu (1)

Skizo de la Aŭtoro

Naskiĝo je 14jan1963,en fora vilaĝo.Sorto.

Ludiloj grunda kaj ŝtona.Nutraĵoj hordea,napa kaj batata.

 

Studento en normala universitato de la provinco,i.t. flugpilka teamano de la fakultato pri matematiko,dum sept1980-jul1984.Fortuno.

Sen groŝo en la poŝo,ofta promenanto kun samĉambranoj de la monto al la strando ĉirkaŭ la universitato.

 

Instruistiĝo ĉe mezgradfaka lernejo por duonjaro. Destino.

Permesita perspektivo antaŭ la mano.

 

Paraliziĝo je 23mar1985 danke al traktoro-stiristo samaĝa kiel mi. Fatalo.

Juneco kaj revo kreviĝis ĉe momento.

 

Pensiulo ekde okt1985.Rezignacio.

Mortanto vivanta.

 

Esperantisto en la ĉelo depost 1986.Providenco.

Celibulo por ĉiam ne pro religio;liberkredanto pri la religioj orienta kaj okcidenta.Scivolemo.

 

Verkisto/versisto.Tempopasigo.

Sola jam ne izolita.

Membriĝo al Esperantlingva Verkista Asocio ekde okt1997.

ĉielo kaj kaĝo  

bela birdo altfluga

bombardas per ŝrikoj:

ĉielo plivastiĝu!

 

en kaĝo aglo kaŭras

meditante--

tro granda ĉi ĉiel'...

 

fera barilo

moligas al tigro l' feran koron,

kvankam li ankoraŭ manĝas

viandon bestan.ĉasi kaj murdi

estas homa devo.

for de sango kaj skeleto

en la bariloj sen larmo

ĝi ĝuas ĉielan eton.

 

sur aero blua

kolombo trafas kuglon.

incidento.

tro eta la ĉielo.

filozofu

sidas ventren mi

scivolema por serĉi aŭtentan

min mem,kiu en sonĝ'

perdis spiriton en mar',

kie ondegas,nigr'

sublima densdensa,ho,pezas.

glitas,glitas for

tempo.ekvidas mi nun

brilan punkton.ĝi

grandiĝas kaj homoformiĝas.

aha,ĉi nudaj la kor'

kaj la somat' de natur'!

kial mokas min

oni kaj infanaĝa kaj olda?

fingroj makabras; mi,

korpo-turnante kun mir',

kapon malsupren,ho

ve,ekfalas obee laŭ moro.

supren elsalti aŭ

sob sinki ne eblas por mi.

oj,filozofu do,

ni ĉiuj,vive samkiel bubalo.

eble la nigron sok'

povus disŝiri al pec'.

esperoj

lumpunkto sur montpinto.

grimpinte mi ektrovas,

ĝi iom super manlevo,

nur piedsalte atingeblas.

salti senhezite.

fu-u-u,

abismo,pum!

 

negrave,staru serĉu plu.

 

la punkton trans roko

paseginte mi eksentas.

ĝi iom antaŭ man-etendo,

postulas nur somatoĵeton.

ĵeti senprokraste.

aĥ,

lampiro,oj!

premita ĝis miksaĵo

de sango kaj karno.

 

negrave...

 

negrave?!!

2  3