Luko

de Maodun  tradukis Xin Linping

     Sur la fasado de vilaĝa domo estas nur vico da fenestroj el latoj. En varmaj kaj serenaj tagoj, la fenestroklapoj sin apertas ĉiuj en la plena larĝo kaj ekestas sunradioj kaj aerfluo.

    En la tagoj ventegaj, pluvegaj aŭ vintraj kun forta hurlado de la norda vento, la lignofenestroj estas fermitaj kaj tiam en la domo regas  malhelo kiel en kelo.

    Pro tio vilaĝanoj faras tra la tegmento kvadratan apertureton vitritan kaj nomatan lukon.

    Somere, kiam ekpluvego verŝiĝas, knaboj plej preferas kuri kaj sin amuzi en la pluvo, kun la kapo levita rigardante al fulmoj. Sed iliaj gepatroj obstine malpermesas. "Endomiĝu!" Kun la fermiĝo de la fenestroj la knboj estas enfermitaj en la obskure keleca domo. Tiam la luketo fariĝas al ili ununura konsolo.

    Tra la vitreto vi povas vidi, ke tie dancetas pluvogutoj plaŭdantaj kaj ekbrilas fulmoj rubandosimilaj; kaj el tio vi povas imagi al vi, kiel forte forbalaas la mondon la pluvo, vento, tondro kaj fulmoj, kaj ke eĉ pli multoble granda estas ilia potenco ol tiu, kiun vi efektive sentas sub la libera ĉielo. Tiu ĉi malgranda luko povas inspiri vian imagon!

    Nokte, kiam vi estas devigata "ripozi" en la lito, supozeble, vi ankoraŭ memoras la herbejon kaj riverbordon sub la lunlumo, kaj vi ŝovas vian kapon el le kulvualo por suprenrigardi. En tiu ĉi momento la luketo denove farigxas al vi ununura konsolo!

    Via imago povas vagadi de unu stelo, unu nubo super la vitrita luketo al miriado da flagretantaj steloj amindaj, fascinaj nuboj similaj al montoj, ĉevaloj kaj gigantoj; kaj de silueta strio preterŝoviĝinta super la vitrita luketo al griza vesperto, kantscipovanta  najtingalo aŭ tirana strigo --- Unuvorte, tuj eksterniĝos en via imago ĉio de la mirinde ĉarma mondo nokta.

    Ajojojo! Kiom mirinda estas tiu ĉi malgranda malplenaĵo! Ĝi vidigas al vi kosman sekreton, pri kiu vi neniel revus, se ĝi ne ekzistus, ĝi imagigas al vi diversajn okazaĵojn, kiujn vi neniam imagos al vi, se ĝi ne ekzistus!

    Grandan dankon meritas la plenkreskuloj, kiuj eltrovis tian "luko". Ĉar la viglamensaj knaboj kapablas bone scii, kiel trovi "havecon", "plenecon" el "malpleneco", eĉ pli vaste, pli komplike kaj pli aŭtentike ol propraokule ili vidas.