(Prelego prezentita de Claude Piron en Bazelo dum la Trilanda
Renkontigho la 21-an de marto 1998)
Oni povas aliri la mondan
lingvoproblemon lau tre diversaj vojoj, ekzemple politika, lingvika,
financa-ekonomia, ktp. Mi alighos ghin, vershajne pro profesia misformigho, el
la psikologia vidpunkto, kies gravecon, miaopinie, ne estas ghuste taksata.
Esperantistoj ofte plendas, ke la mondo ne komprenas ilian vidpunkton,
ne interesighas pri ghi, au ke nia afero ne progresas sufiche rapide. Ili
facile kulpigas pri tio unu la aliajn. Miaopinie, tiuj negativaj sentoj tute ne
estas pravigeblaj, se oni konsideras la psikologian aspekton de la situacio.
Alivorte, lau mi, Esperanto tute normale progresas, ech kiam ghi malprogresas
dum jardeko, kaj ankau la konsciigho pri la monda lingvoproblemo antaueniras
je normala ritmo, t.e. je la ritmo de historio.
La disvastigita ideo, en
la esperantistaro, ke la afero ne progresas sufiche rapide fontas el unu el la
plej gravaj eroj de la homa psiko, nome deziro. Ni deziras, ke Esperanto
progresu, kaj ni reagas al tiu deziro kiel eta infano: ni ne volas vidi la
amplekson de la obstakloj, kiuj staras kiel barilo inter nia deziro kaj ghia
plenumigho. Ni do sentas frustron. Kiam ni sentas frustron, anstatau fronti al
la fakto, ke al ni dekomence realismo mankis, kaj sekve ke la fusho kushas en
ni, ni serchas kulpulojn ekstere: tiuj estos la cetera mondo, kiu ne atentas
nin, au la fushuloj en la Esperanto-mondo, kiuj ne agas efike kaj laucele. Tio
estas infaneca, sed dirante tion mi ne kritikas, mi nur esprimas ion pri la
normala funkciado de la homa psiko: kiam aperas forta deziro, ni emas reagi
infanece. Malpacienci pri la progreso de Esperanto, serchi kulpulojn, estas tute
normale kaj nature. Tiel en la plimulto el la kampoj reagas normalaj
plenkreskuloj. Ni ja estas maturaj nur pri kelkaj aspektoj de nia vivo. En
multaj sferoj, kiel la politika, la metafizika, kaj la homrilata, ni daure
reagas kiel etaj infanoj.
Nekompreno fare de la socio
Ankau kiam mi diris, ke la mondo ne komprenas nin, mi tushis
psikologian aspekton de la situacio.
Kial la mondo ne komprenas nin? Char
la socio ne komprenas la lingvan situacion ghenerale. Kial? Pro multaj kauzoj.
Ekzemple, char lingva rilatado estas io tre kompleksa, kaj ne estas facile
kompreni ion kompleksan. Kiam io estas tre kompleksa, la natura maniero aliri la
aferon estas simpligi ghin. Sekve, la socio ghenerale havas tre simpligitan
bildon pri la lingva situacio en la mondo. Bildon nur skeman.
Alia
psikologia kauzo, pro kiu la socio ne komprenas la lingvan problemon, estas
timo. Tio eble mirigas vin. Kaj efektive, se vi diros al politikisto, au al
lingvisto, au fakte al iu ajn surstrate renkontita, ke unu el la kauzoj, pro
kiuj la mondo ne solvas la lingvoproblemon, estas timo, li au shi rigardos vin,
kvazau vi estus freneza. Unue, char por la alparolato lingvoproblemo simple ne
ekzistas. "La angla solvas ghin, au la tradukistoj". Kaj due, se entute estus
problemo, estas klare, ke ghi neniel rilatas al timo. "Neniu sentas timon pri
lingvo. Kio estas tiu frenezajho?" shi au li diros al vi.
Sed multaj
timoj estas nekonsciaj. Ni ne sentas ilin, kio estas bona afero, char sen tio
estus neeble vivi agrable. Sed fakto restas, ke tiuj timoj kauzas multajn
fushtordojn, misgvidojn en nia maniero kompreni la realon.
Kial lingvo
elvokas timon? Refoje, pro multaj kauzoj. Ekzemple, lingvo estas ligita al nia
identeco. Iun tagon en la infanagho ni ekkonscias, ke nia medio parolas tiun au
tiun alian lingvon, kaj ke tio difinas nin, rilate al la cetera mondo. Mi
apartenas al homa grupo difinita per la lingvo, kiun ghi parolas. Do, en la
profundo de la psiko, mia lingvo estas mi. La vasta uzo de la svisgermanaj
dialektoj estas maniero diri: jen kiuj ni estas, ni ne estas germanoj. Au
rigardu, kiel reagas la flandroj au la katalunoj: "se oni persekutas au
kritikas mian lingvon, oni persekutas au kritikas min."
Multaj homoj
havas forjhetan sintenon al Esperanto, char ili sentas ghin lingvo sen difinita
gento, do lingvo sen homa identeco, do au ne lingvo, au lingvo, kiu estas pli
ajha ol homa, lingvo, kiu estas, rilate al veraj lingvoj, tio, kio roboto estas,
rilate al veraj homoj. Kaj tio timigas. Estas timo, ke tiu roboto, pri kiu oni
diras, ke ghi havas ambicion al universaleco, prempashos sur chiu alia lingvo,
sur chiu popolo, sur chio individua kaj vivanta, detruante chion pasante. Tio
eble shajnas al vi fantazia. Sed estas la vero. La psikologia metodo nomata
klinika interparolo, en kiu oni esploras, kiuj ideoj au bildoj asociighas unu
al la alia, se oni petas personon diri, kio pasas tra la menso deirante de unu
difinita vorto, chi-kaze "Esperanto", rivelas la ekziston de tiu nekonscia timo
che multegaj personoj.
Identigho al la lingvo internacia
Unu el la problemoj de la esperantistoj devenas de tio, ke Esperanto
havas trajton, kiu distingas ghin de chiuj aliaj fremdaj lingvoj, nome, ke ghi
favoras identighon al ghi. Svedo kiu rilatas angle kun koreo kaj brazilano
sentas sin nur svedo kiu uzas la anglan, li ne sentas sin anglalingvano.
Kontraste, svedo kiu rilatas per Esperanto kun koreo kaj brazilano sentas sin
esperantisto kaj sentas, ke ankau la du aliaj estas esperantistoj, kaj ke la
tri apartenas al iu speciala kultursfero. Ech se oni ege bone regas la anglan,
neanglalingvano ne sentas, ke tio havigas al li anglosaksan identecon. Kun
Esperanto okazas la malo. Kial?
Kiel kutime en la kampo, kiun ni hodiau
vizitas, la rolantaj faktoroj estas pluraj kaj kompleksaj, sed eble la plej
grava estas, ke Esperanto integrighas en la homa psiko je nivelo pli profunda ol
chiu ajn alia fremda lingvo. Ne tuj, ne che komencanto, sed che tiu, kiun Janton
nomas "matura esperantisto", homo kun suficha sperto pri la lingvo por senti sin
hejme en ghi. Kial ghi situas pli profunde en la psiko? Char ghi, pli ol iu ajn
alia homa lingvo, sekvas la naturan movon de la cerbo che homo, kiu volas
esprimi sin.
Nia plej baza tendenco, kiam ni lernas lingvon, estas
gheneraligi la lingvajn trajtojn, kiujn ni lernis. Tial chiuj franclingvaj
infanoj diras "des cheval", "chevaloj", anstatau "des chevau", au "vous
faisez", "vi faras", anstatau "vous faites". Tial chiuj anglalingvaj infanoj
esprimas la koncepton "piedoj" per "foots" antau ol akiri la ghustan formon
"feet", au la koncepton "li venis" per "he comed" antau ol akiri la ghustan
formon "he came". En Esperanto tiaj eraroj ne eblas, do oni rapide sentas sin
sekura en la uzo de la lingvo. Krome en e o oni estas multe pli libera ol en
aliaj lingvoj. Tio validas pri la maniero rilatigi la vortojn unu al la alia. En
la angla vi devas diri, lauvorte: "li helpas min", en la franca "li min
helpas", en la germana "li helpas al mi". En la tri lingvoj ekzistas unu deviga
strukturo, nur unu. En Esperanto vi povas libere elekti iun ajn el la tri. Same
estas pri la elekto de la funkcio de vortoj en frazo. Vi ofte povas elekti iun
ajn el la adjektiva, adverba, verba kaj substantiva funkcioj, ekzemple diri: "mi
venis trajne, mi venis per trajno, mi trajnis". Ne estas devigo tiurilate.
Malmultaj lingvoj disponas la rimedojn, kiuj ebligas tian liberecon, kaj se ili
havas ghin, tre ofte oni ne rajtas ilin uzi. Krome, la Esperanto-medio estas tre
tolerema pri gramatikaj kaj vortaraj fushoj, en mezuro neniam renkontata
alilingve. Forgeso de akuzativo au fusha uzo de ghi estas, praktike, rigardata
normala, probable char tio preskau neniam ghenas la interkomprenighon. Nur
kelkaj pedantoj faras el tiaj eraroj dramon, sed ili situas ekster la normala
medio Esperantista. (Atentu! Ne miskomprenu chi tiun rimarkon pri lingvaj eraroj
kiel rekomendon! Mi situas sur tereno pure observa.) Alivorte, ne estas rilato
inter perfekta uzo de la lingvo kaj la sento de identigho al ghi. Oni povas
senti sin esperantisto ech se oni chiufoje preterlasas akuzativon.
Chio chi, kaj ankau la eblo krei vortojn lauvole, kion oni ne rajtas
fari en multaj lingvoj, kreas etoson de libereco, kiu lokas la lingvon en pli
profunda tavolo de la psiko, pli proksime al ties kerno, al ties instinkta bazo.
Estas pli facile esti spontana en Esperanto ol en la franca, ekzemple, char oni
devas observi malpli da arbitraj malpermesoj. En ghi do oni sentas sin pli
facile si mem. Pro tiaj trajtoj Esperanto fiksighas pli profunde en la psiko ol
la aliaj fremdaj lingvoj, kaj pro tio oni multe pli emas identighi al ghi. Sed
la homoj, kiuj ne apartenas al la Esperanto-mondo, tion ne povas kompreni. Ili
ne komprenas tiun identighon. Tial la sinteno de multaj esperantistoj aperas al
ili freneza au almenau tre stranga. Pro tiu sento de identeco kun la lingvo,
esperantisto facile sentas sin atakata, kiam oni kritikas la lingvon, au ech la
ideon mem de internacia lingvo. Ataki la lingvon estas ataki lin mem, kaj la
natura reago estas kontrauataki, kelkfoje tre akre. Sed tion la neesperantisto
ne komprenas. Li do vidas en la normala reago de esperantisto ion tro intensan,
tro fortan, pruvon de ia fanatikeco, kiu estas la sola ebla klarigo de reago
tiel neproporcia.
Du kategorioj
Miaopinie, Esperantistoj
psikologie apartenas al du kategorioj. Unuflanke, estas homoj, kiuj nebone
adaptighis al la kolektiva vivo, kiuj sentas sin iom ekster la fluoj de la modo,
de la socio, de la regantaj ideoj kaj manieroj agi. Homoj, kiuj kutimighis al la
fakto esti malsamaj ol la plimulto au kiuj sentas sin forjhetitaj au
forjhetataj de la plimulto. Ne estas facile preni sur sin la fundan solecon de
la homa vivo. Tial homoj, kiuj sentas sin malsamaj ol la plimulto, emas kunighi,
krei kun similuloj komunumon, en kiu ili sentos sin bone. Ili tiam kunvenas kaj
rediras unu al la aliaj, kiom pravaj lli estas, kaj kiom malprava la ekstera
mondo. Tio estas tute normala kaj homa. Esperanto prezentis al multaj personoj
ne bone adaptitaj al la socio lokon por trovi similulojn same nebone adaptitajn,
che kiuj eblis trovi la konsolon kaj plifortigojn necesajn por igi la vivon pli
elportebla. Tio estis aparte vera en la periodo, post kiam la unuaj esperoj pri
tuja alpreno de Esperanto montrighis vanaj, kaj antau ol la argumentaro favora
al Esperanto ighis sufiche forta kaj fakta, alivorte inter la unua mondmilito
kaj la jaroj sepdekaj / okdekaj. Granda parto de la Esperantistaro, tiuperiode,
konsistis el neurozuloj, t.e. homoj kun psikaj problemoj pli multaj au pli
gravaj ol oni trovas che iu ordinara.
Al tiuj neurozuloj, al tiuj
homoj, kiujn psikaj problemoj kripligis, ni havas grandegan shuldon, char sen
ili la lingvo simple formortus. Estas naive kaj maljuste rigardi ilin de alte,
kiel emas fari kelkaj advokatoj de la Rauma Manifesto. En la historiaj
cirkonstancoj, en kiuj ili trovighis, tiuj iom sektecaj verdsteluloj necesis,
por ke la lingvo disvolvighu. Normaluloj ne povis interesighi pri Esperanto. uzi
ghin kaj do vivteni ghin. Se Esperanto ne estus konstante uzata, se neniu verkus
en ghi, se ghi ne utilus en korespondado, kunvenoj, kongresoj ech konsistantaj
chefe el stranguloj, ghi ne povus disvolvi sian lingvan kaj literaturan
potencialon, ghi ne povus richighi, ghi ne povus iom post iom konduki al pli
profunda analizo de la monda lingvoproblemo. Mi estas certa, ke post kelkaj
jarcentoj, historiistoj konsideros, ke tiuj homoj faris grandegan servon al la
homaro, vivtenante la lingvon kaj progresigante ghin, ech se iliaj motivoj parte
kushis en iu psika patologio.
Apud la neurozuloj, la stranguloj, pri
kiuj mi jhus parolis Esperanto allogis homojn kun aparte forta personeco. Homo,
kiu estas psike tute sana, povas alighi al grupo tute eksternorma nur, se li au
shi havas tiel fortan personecon, ke li au shi povas fronti al la amasoj kaj
bazi sian starpunkton sur bazoj klaraj, seriozaj, elprovitaj, tiel ke li
kapablas senti sin prava, tamen sen orgojlo. Feliche, da tiaj homoj trovighis
sufiche multe en la Esperanto-mondo ek de la komenco. Unu el ili, ekzemple,
estis Edmond Privat. Ankau al ili ni havas grandan shuldon, char ili multe
helpis progresigi la aferon, kaj iom post iom montri, en diversaj medioj, ke
Esperantistoj ne estas nur stranguloj fanatikaj.
Kaj, klare, la du
kategorioj havas intersekcion, t.e. homoj kun neurozaj trajtoj pli multaj au
severaj ol che la averagha homo, sed ankau kun pli forta personeco (ofte
fortigita ghuste per la konstanta devo ekzerci sin vivi en medio, al kiu oni ne
sentas sin konforma au plene adaptita).
Paradokso: kie estas mensa
sano?
Ni do staras antau paradokso: la Esperanto-mondo longe
konsistis grandparte el homoj kun psika patologio, sed kiuj havis mense tute
sanan pozicion pri lingva komunikado, dum la ghenerala socio konsistas el homoj
eble relative pli normalaj psike, sed kun tute neuroza, patologia, mi ech dirus
freneza, sinteno rilate al ghi.
Kio ebligas fari tiel drastan aserton?
Nu, la fakto, ke la socio prezentas chiujn simptomojn de psikopatologio en sia
rilato al lingva komunikado. Kiam sentighas bezono, kion faras normalulo? Li
agas por kontentigi la bezonon per la plej efikaj, agrablaj kaj rapidaj rimedoj.
Imagu iun, kiu malsatas. Li havas en sia posho monujon plenan je monbiletoj. Li
trovighas en kvartalo kun multaj manghajhvendejoj kaj restoracioj. Se li estas
normala, li iros en unu el tiuj, por servigi al si manghon au por acheti ion
mangheblan, kiu liberigos lin je la malsato. Kion vi opinios pri homo, kiu,
anstatau tion fari, iras al la stacidomo, achetas bileton por trajnvojagho ghis
loko 300 kilometrojn for, kaj tie marshas longe en la kamparo ghis li atingas
etan restoracion, kiu proponas nur malplachan manghon? Kion vi opinios pri tia
homo, kiu, pro sia stranga aliro al la problemo, malsatis dum horoj kaj fine
ricevas ion ne tre kontentigan, kaj chio kostis centoble pli ol necesis? Chiu
diagnozos tiun konduton kiel neurozan, patologian. Kial agi tiel komplike, sen
profito por iu ajn, dum eblis solvi la malsatproblemon facile kaj rekte? En la
kampo de lingva komunikado, Esperantistoj agas kiel la unua, la cetera mondo
kiel la dua.
La ekzisto de rezisto konfirmas la
diagnozon
Sed eble vi tamen havas dubon pri tio, chu la koncerna
konduto vere estas patologia, kaj vi bezonas konfirmon pri la diagnozo. Nu, ni
scias, ke unu el la karakterizoj de tiaj patologioj estas rezisto. La
persono, kiu havas tiajn patologiajn trajtojn, faras chion ajn eblan por ne
konscii, ke li au shi ne agas sane, ke shi au li povus agi tute alimaniere,
multe pli agrable kaj efike. Kelkfoje la koncernato tamen agnoskas, ke tia
konduto estas nenormala, sed diras: "Jes, mi scias, ke tiel agi estas strange,
nenormale, ech patologie, sed alimaniere mi ne povas fari". Tiun rifuzon
akcepti, ke la konduto estas nenormala, au la neeblon ghin shanghi, oni nomas
rezisto.
Nu, estas interese vidi, ke la maniero, lau kiu lingva
komunikado estas organizita en nia mondo havas chiujn karakterizojn de patologia
konduto. Esperanto ekzistas. Ghi ebligas komuniki multe malpli multekoste ol
samtempa interpretado, multe pli juste ol la angla, multe pli komforte ol iu ajn
alia lingvo, kaj tio eblas post multe pli eta investo en tempon, monon kaj
energion fare de la komunikontoj kaj fare de la shtato. Alivorte, ghi estas la
rekta vojo por kontentigi la bezonon. Sed anstatau uzi ghin, la socio elektas
tre komplikan kaj multekostan vojon. Ghi devigas milionojn da infanoj studi dum
jaroj kaj jaroj fremdajn lingvojn tiel malfacilajn, ke nur unu el cent,
meznombre, en Europo, unu el mil en Azio, kapablas efike uzi la lingvon fine de
la studoj. Post kiam estis investitaj tiom da penoj, da nerva energio, da tempo
kaj da mono en tiun lingvoinstruadon, montrighas, ke oni ne solvis la problemon
de malegaleco, kaj ke oni tiel fushe atakis la lingvobarilojn, ke necesas
investi ree milionojn kaj milionojn da dolaroj por pretigi tradukojn en dekojn
da lingvoj kaj por prizorgi la samtempan interpretadon, sen kiu la komunikontoj
ne povus interkomprenighi. Tio estas freneza. Estas freneze uzi sian tempon,
sian monon, sian penon en tiel fusha, tiel neefika maniero, kiam eblas tion
eviti. Jam per tio la socio montras sin patologia.
Sed kio konfirmas, ke
temas pri autenta psikopatologio, tio estas la fakto, ke, se vi atentigas pri
la afero la jhurnalistojn, la decidantojn, la gravulojn, la respondeculojn pri
la organizado de la socia vivo, kaj provas vidigi al ili, ke la sistemo estas
freneza, kaj ke ekzistas mense sana maniero komuniki, multe pli facile
atingebla, tiam vi estigas reziston. La homoj rifuzas konsideri vian atentigon,
ili rifuzas esplori la aferon, ili forbalaas la atestojn kaj la pruvojn,
antau ol konatighi kun ili. Tiu vorto "antau" estas grava, char ghi
estas la pruvo, ke la diagnozo estas ghusta, ghi atestas pri la rezisto. La
respondeculoj de la socio preferas ne scii, ke ekzistas alia maniero komuniki
interpopole, ol tiu, kiun ili trudas al la miliardoj da teranoj. Ili timas
alfronti la veron. Kaj char ili ne volas vidi, ke ili timas, kio estas plia
pruvo pri la neuroza, patologia karaktero de ilia konduto, ili uzas chiajn
pretekstojn por ne malfermi la dosieron. La gravuloj do rifuzas ion ne sciante,
ke ili rifuzas; ili timas nesciante, ke ili timas; ili kauzas embarason,
maljustecon, frustron, kaj nenecesajn penadon, elspezadon, impostojn,
komplikajhojn chiaspecajn, kaj konsiderindan kvanton da suferoj (mi aludas i.a.
al rifughintoj, por kiuj la manko de lingva komunikado ofte estas kauzo de tre
konkretaj suferoj), ili kauzas chion chi ne sciante, ke ili tion kauzas. Temas
pri vere serioza, severa psikopatologio socia. Sed tre malmultaj personoj tion
rimarkas kaj komprenas.
Tabuo
Fakte, tabuo tushas la tutan
kampon de interpopola kaj intershtata lingva komunikado. Se vi studas la
dokumentojn, kiuj estas produktataj tiukampe, vi konstatas, ke multe pli ol 99
elcentoj prezentighas, kvazau Esperanto ne ekzistus, kvazau la homaro havus
neniun sperton pri alia maniero internacie komuniki ol la kutimaj per tradukado,
interpretado au la uzo de prestigha nacia lingvo kiel la angla. Esperanto estas
tabua. Oni ree tion vidis antau nelonge en Bruselo, en la Europa Parlamento,
dum kunsido de la t.n. Institucia komisiono, kiu pritraktis la demandon pri
(ne)komunikado en Europa Unio. Kio pruvas, ke temas pri io tabua, estas la
rifuzo kompari.
En scienco, kiam oni volas scii pri la valoro de io, oni
chiam komparas al referenco. Antau ol decidi pri nova medikamento, oni komparas
ghian efikecon al jam konataj substancoj. Kaj kiam oni decidis fari tiun au
alian grandan laboron, ekzemple konstrui novan stadion, kion oni faras? Oni
lanchas ofert-alvokon. Oni proponas al la diversaj firmaoj submeti projekton,
kaj oni komparas la diversajn ofertojn por akcepti la plej racian rilate
al ghiaj kostoj kaj al la aliaj kriterioj, kiujn necesas konsideri. Tio estas la
normala proceduro. Fakte ekzistas tuta scienca metodo pri la arto decidi
elektante la plej bonan manieron atingi difinitan celon. Tiun sciencan metodon
oni nomas "operacia esplorado" ("operations research", "recherche
op閞ationnelle"). Ghi naskighis dum la dua mondmilito kiel maniero elekti la
plej bonan vojon por transporti varojn au homojn plej rapide kaj kun malplej da
risko. Nu, se oni aplikas la regulojn de operacia esplorado al la
lingvoproblemo, oni konstatas, ke, el chiuj rimedoj nuntempe observeblaj en la
praktiko, la optimuma, por atingi la celon estas Esperanto. Sed por tion trovi,
necesas kompari la diversajn sistemojn unu al la aliaj, do vidi objektive, en la
praktiko, (surterene, kiel oni nun diras), kiel Esperanto prezentighas kompare
al gestoj, al balbutado en lingvo malbone regata, al la uzo de la angla, al
tradukado de dokumentoj kaj interpretado de paroladoj, chu samtempa, chu posta,
al uzo de la latina, ktp. Nur tia komparo ebligas konkludi, kiu estas la plej
bona sistemo.
Sed kvankam miloj kaj miloj da paghoj trovighas en
dokumentoj pri la lingva situacio, jen en UN, jen en Europa Unio, jen en
lingvikaj fakoj de universitatoj ktp, la dokumentoj, kiuj aliras la problemon
surbaze de komparo inkluzivanta Esperanton estas malpli nombraj ol la fingroj de
unu homo. Char komparo de la diversaj eblaj solvoj al problemo estas io tiel
ofta alikampe, ghia foresto en la kampo de internacia lingva komunikado pruvas,
ke agas tabuo.
En kio radikas la tabuo?
Kial tiu patologia
aliro al la lingvoproblemo? Denove la kauzoj estas multaj. Estas politikaj
kauzoj. La ideo, ke la intelekte plej netalentaj individuoj povu senbare
komuniki de popolo al popolo malplachas al multaj shtatoj. Estas sociaj kauzoj.
Tiu sama eblo malplachas al la privilegiitaj sociaj tavoloj. Homoj, kiuj scias
sufiche bone la anglan au alian gravan lingvon, havas multajn avantaghojn super
homoj, kiuj scipovas nur kelkajn lokajn lingvojn, ili tute ne deziras perdi
tiujn avantaghojn. Tio estas aparte videbla en la t.n. Tria Mondo.
Sed
mi opinias, ke la chefaj kauzoj de la tabuo estas psikaj. La kerno de la
problemo kushas en la emocia pezo, shargo, etoso de la koncepto "lingvo", en
ghia povo vibrigi tre profundajn fibrojn de nia animo. Ni pensas per konceptoj
au vortoj. Kaj la vortoj au konceptoj ne estas nur intelektaj aferoj, ili
havas ian emocian, ian sentan etoson. Ne chiuj, sed multaj. Se mi diras "milito"
au "mono" au "patrino" au "sekso" au "atomenergio", io vibras profunde en
vi, kvankam vi tion ghenerale ne konscias. Alivorte, ni ne estas indiferentaj
fronte al granda parto de niaj konceptoj, chefe al tiuj, kiuj estas iel ligitaj
al niaj deziroj, bezonoj, aspiroj, plezuroj, suferoj, potenco, ktp.
Inter
tiuj konceptoj kun forta emocia etoso trovighas la koncepto "lingvo". Kial? Char
la lingvo elvokas la fakton kapabli komprenigi sin, kaj la eblo esti komprenata
estas unu el la plej bazaj deziroj de chiu homo. Kiam mi havas ian turmentan
zorgon, au suferon, se mi povas paroli pri ghi al iu, kiu auskultos min kaj
reagos komprene, mi sentos min helpata, okazos ia kundivido de la zorgo au de
la sufero, tiel ke mi ne plu sentos min sola, mi fartos pli bone kun ghi. Kiam
bebo suferas kaj krias, tre ofte, pro nekompreno, la reago de la apuda
plenkreskulo mistrafas, au tute ne venas reago, krom, survizaghe, esprimo de
senhelpeco. Sed kiam la infaneto akiris lingvon, kaj povas diri: "Doloras al mi
en la orelo", la reago de la plenkreskulo estas tute alia. Okazas vera
komunikado, kiu shanghas la vivon. Tial ke tiu komunikado plej ofte kaj plej
save disvolvighas kun la patrino, la emocia etoso de la koncepto "lingvo"
inkluzivas la sentojn pri shi. Pro tio la plimulto el la lingvoj diras "patrina
lingvo", kiam fakte temas pri la gepatra au la media lingvo.
Fakte,
akiri lingvon, estas io tute banala. Tio okazas lau la normalaj vojoj de chia
lernado. Estas nenio pli mistika en lingvoakirado ol en la asimilado de la
kapablo regi automobilon. Tamen estas grandega diferenco inter la du. Pro la
agho. Kiam ni lernas uzi automobilon, ni scias, ke ni lernas, kaj ni jam scias
multegon pri la arto lerni, char ni vizitadis lernejon multjare kaj lernis
multon pri lernado. Sed kiam ni akiras la gepatran lingvon, ni absolute ne
scias, ke ni lernas. Ni do vivas la aferon kiel miraklan. Antaue ni ne povis
klare komuniki. Nun ni povas esprimi nin. Jen miraklo, kiu shanghas la tutan
vivon. Pro tiuj cirkonstancoj, en kiuj ni akiras lingvon, lernante sen scii, ke
ni lernas, ke disvolvighas tute banala lernprocezo, la lingvo farighas io
sankta, io fea, io fabela, io mita. Io, kio situas ekster la kampo de racio. Io,
pri kies deveno ni scias nenion. Por la plejprofundo de nia animo, lingvo estas
donaco de la dioj, donaco supernatura. Neniu homo rajtas shanghi ghin. Neniu
rajtas libervole kaj racie enmiksi sin en ion lingvan.
Vidu, kiel emocie
la homoj reagas, kiam aperas propono shanghi la ortografion. Rigardu atente la
argumentojn, kaj vi vidos, ke nenio vere racia intervenas tie. Temas simple pri
emocioj, la emocioj, kiujn chiam vibrigas la koncepto "lingvo".
Kashita autoritata mesagho
Tiu kerna sento pri lingvo
kiel io mita, donita de la dioj, kaj do sankta kaj netushebla estas la plej
kerna ero de la emocia auro de la koncepto "lingvo". Al tiu kerno aldonighas la
fakto, ke la koncepto "lingvo" elvokas la plej unuajn rilatojn en la familio,
chefe tiujn kun la patrino. Sed super tiuj du tavoloj alvenas tria: la rilato
kun autoritato. En la transdono de lingvo al infanoj, estas kashita mesagho,
kiujn oni praktike neniam eksplicitas. Kaj tiu mesagho estas terure diktatora.
Fakte ghi diktas la respektivan situacion de infano kaj plenkreskulo en
la socio. Kiam infano parolas neghuste, oni korektas ghin, almenau ek de kiam
ghi vizitadas lernejon. Se oni ne korektas ghin, oni ridas au mokas, au
ridetas signife. Kia ajn la reago, ghi sentigas al la etulo, ke, kiam ghi uzas
tian formon, diferencan de la gramatike au vortare ghusta, ghi trovighas ekster
la normo. Se eta franclingvano diras "plus bon", oni diras al li: "Ne tiel oni
diras, oni diras "meilleur"". Eble ankau en la germana oni ne rajtas diri "mehr
gut" au "guter" au "gueter" kaj vershajne infanoj uzas tiajn formojn. Tiam oni
ilin korektas per frazo kiel: "Ne tiel. Oni diras "besser"".
Kion tio
signifas por la profundo de la psiko? Tio transdonas kashitan mesaghon, jene:
"Ne fidu vian spontanan, naturan tendencon, kiu igas vin gheneraligi lingvan
trajton, kiun vi rimarkis. Ne fidu vian logikon. Ne fidu la racion. Ne fidu
viajn refleksojn, vian instinkton. Ne fidu vin mem. Obeu nin, ech se nia sistemo
estas absolute neracia, malsagha."
Por la infanoj ja la lingvo estas
esence komunikilo. La unua shtupo en ilia pensado do estas: "Se oni komprenas
min, estas en ordo. Lingvo ja estas farita por ke ni interkomprenighu". Sed la
reagoj de la medio pli kaj pli sendas la mesaghon: "Lingvo ne estas io elpensita
por interkomprenighi. Lingvo estas kampo, en kiu oni lernas konformigi sin al la
arbitraj, neklarigeblaj postuloj de la grandularo." En lingvo estas tabuoj,
kiujn neniu povas pravigi. Se infano, kiu volas esprimi la ideon "li venis"
diras "er kommte", "il a venu", "he comed", oni atentigas ghin, ke ghi devus
diri "er kam, il est venu, he came". Se tiam ghi demandas: kial? Ne eblas doni
al li racian respondon. Oni povas nur diri: char estas tiel. Kaj tio
subkomprenigas, ke la lingvo estas io regata de nekompreneblaj leghoj, neniam
klarigataj, kiuj radikas en la pratempo. Respekto al la praavoj au al la dioj,
kiuj donis la lingvon, estas pli grava ol logiko, ol racio, ol tendencoj
spontanaj, instinktaj, do ol individua homa naturo.
Esperanto fushas
chion chi. Ghi naskighis antau ne tre longe. Tio estas sakrilegio. Lingvo ne
rajtas esti juna. Lingvo estas io sankta transdonita de la praavoj au de la
dioj, ne io, kio povas estighi nuntempe. Kaj oni diras, ke tiu lingvo ne havas
esceptojn, tio estas krimo! Se oni povas sekvi sian naturon, sian logikon por
esprimi sin, kio restos el la autoritato de la prauloj? Tial Esperanto kauzas
terurajn timojn en la profundo de la psiko. Ghi riskas perdigi al nia gepatra
lingvo ghian mitan, sanktan, fean karakteron. Ghi reletivigas ghin, dum viglas
emocia bezono, ke la gepatra lingvo estu io absoluta. Necesas chiarimede haltigi
ghian disvastigon. Kaj necesas chiarimede agi, por ke oni ne esploru pri ghi.
Oni eble vidus, ke lingvo ne estas tio, kion ni kredas, kaj tiel oni subfosus la
bazon de la sociaj rilatoj. La afero estas tro emocia, por ke oni akceptu
trankvile, objektive, science studi ghin. Kaj trankvile, objektive studi la
reagojn al ghi.
Monstro
Krome, Esperanto aperas kiel
monstro, char oni diras, ke ghin kreis unu viro. Alivorte, ghi havas patron, sed
ne patrinon. Ghi estas la monstra produktajho de iu soleca perversulo. Al tiu
ideo kontribuas multaj difinoj, troveblaj en vortaroj, enciklopedioj, prilingvaj
libroj au Esperantistaj informiloj, lau kiuj "Esperanto estis kreita de
Zamenhof en 1887. Fakte, Esperanto ne kreighis en 1887. En 1887 aperis semo de
lingvo, kiu dum multaj jaroj antaue kreskis kaj transformighis en la menso de
Zamnhof kaj sur liaj kajeroj. Post tiu longa procezo, kiu estas komparebla al la
procezo per kiu laugrade kreighas semo en planto, la projekto publikighis, tio
signifas, la semo estis jhetita. Sed tiu semo povis ighi io vivanta nur, se
grundo akceptis ghin. Kaj tiu grundo estas la patrino de Esperanto, tio estas la
komunumo de tiuj unuaj vastkoraj idealistoj, kiuj akceptis la semon, kaj
provizis ghin per la medio, en kiu ghi povis kreski, transformighi kaj farighi
io sufiche vivkapabla por vivteni sin sendepende de iu ajn individuo.
Esperanto, kia ni uzas ghin nun, ne estas la verko de Zamenhof, ghi
estas lingvo, kiu disvolvighis surbaze de la projekto de Zamenhof per jarcento
da konstanta uzado inter homoj ege diversaj. Ghi estas lingvo, kiu disvolvighis
tute nature, per uzado, per verkado, per alterno de proponoj kaj
kontrauproponoj, plej ofte nekonsciaj. Ghi ne estas monstro, kiun estigis iu
homo sola, ghi havas patron, jes ja, mirindan patron, patron, kiu sukcesis meti
en ghin nekredeble taugan vivpotencialon, sed ghi havas ankau patrinon, kiu
flegis ghin ame, kaj kiu, multe pli ol la patro sola povis, donis al ghi
vivon.
Faktoj estas pli obstinaj ol paroloj
Vi vidas, ke la
psikologiaj aspektoj de Esperanto, kaj de la monda lingvoproblemo, estas multe
pli kompleksaj ol oni unuavide imagus. En la psiko de la plej multaj individuoj
trovighas terura rezisto al la ideo mem de lingvo internacia. Pro tiu rezisto,
preskau neniu en la politika, socia kaj intelekta elito akceptas serene esplori
la aferon. Kaj tamen ghi progresos. Similaj kazoj de rezisto al io pli bona, pli
oportuna, pli demokratia abundas en la historio. Plej tipa ekzemplo estas la
rezisto en Europo, kontrau la ciferoj, kiujn ni nun uzas, la hindaj / arabaj
ciferoj: ankau ilin la intelekta elito (kaj ne nur ghi) sentis sakrilegio
kontrau la romiaj ciferoj ghis tiam uzataj. Mi estas konvinkita, ke Esperanto
estos ghenerale akceptita iam. La patologio ne eterne estos pli forta ol la
kuracaj fortoj, ankau kiuj agas en la socio. Inter tiuj kuracaj fortoj estas la
pli kaj pli bona kompreno de la fenomeno Esperanto fare de lingvistoj, ekzemple,
kaj de multaj aliaj personoj. Estas ankau la postuloj de la realo. Kiel diris
Lincoln oni povas kashi la veron al parto de la publiko dum parto de la tempo.
Oni ne povas kashi la veron al la tuta publiko dum la tuta tempo. Esperanto, se
oni komparas ghin al chiuj aliaj rimedoj intergente komuniki, estas objektive la
plej bona, per tre granda distanco, por chiuj kriterioj. Faktoj estas pli
obstinaj ol ideoj. La rezisto plu dauros kaj estos akra, jes ja, certe, ech se
nur char oni povas percepti ion nur kiam oni estas tiurilate preta, tiel ke,
nuntempe, multaj homoj simple ne audas, kion vi diras pri Esperanto: ilia menso
ne estas preta, do viaj frazoj preterpasas sen penetri ghin. Jes, la rezisto plu
estos forta. Sed, kredu min, ghi ne povos superi. La faktoj venkos. Vero venkos.
Esperanto venkos.