de Xia Yan trad. Xiong Linping
Estas tia rakonto:
Iu demandis, kio estas la plej forta en la mondo. La respondoj suficĉe variis. Iuj respondis per ¡°elefanto¡±, aliaj per ¡°leono¡± kaj triaj ŝerceme per ¡°diamanto¡± ¡ª tamen, kiel forta estas la diamanto, kompreneble neniu scias entute.
Sed fakte, ĉi ĉiuj respondoj tute eraras. Tio, kio estas la plej forta en la mondo, estas nenio alia ol la plantaĵa semo! La forto, kiun unu semo povas elmontri, simple superas ĉion. Ĉisube legiĝas alia rakonto:
La homa kranio estas tiel kompakte kaj fortike kunigita, ke fiziologoj kaj anatomoj neniel povis ĝin perforte dividi popece, kvankam ili jam eluzis ĉiom da siaj rimedoj por fari tion. Poste, oni elcerbumis alian rimedon: enmeti semojn en la sekcotan kranion, kaj provizi ilin per konvena varmeco kaj humideco por ilin burĝonigi. Je burĝonado, la semoj kapablas, per teruriga forto, popece dividi la kranion, kion ĉiuj mekanikaj fortoj ne povas plenumi. Kiel granda estas la forto de semoj!
Tio, kredeble, estas iom speciala, tiel ke ordinaruloj ne povas facile kompreni. Sed do, ĉu vi vidis kiel kreskas bambuŝosoj? Ĉu vi vidis kiel vegetas herbeto subpremata de ruboj aŭ ŝtonoj? Por sin bani en sunradioj, por realigi sian volon de vivekzisto, ŝi certe pli aŭ malpli rekte kaj obstineme elpuŝiĝas supren de sub tero el inter la mallarĝa spaco de ŝtonoj, spite al pezego de ŝtonoj sur si. Ŝiaj radikoj suben etendiĝas en tero kaj ŝiaj ŝosoj sin puŝas supren. Tio estas ne rezistebla forto kaj la ŝtonoj, kiuj malhelpas ŝin, definitive estas renversitaj de ŝi. Kiel granda estas la forto de semoj!
Neniu konsideras herbeton ¡°giganta¡±, sed ties forto estas senkompara en la mondo. Tia forto estas vivipovo, nevidebla al ordinaruloj. Se nur ekzistas vivo, tia forto nepre sin montras. La ŝtonoj sur ĝi neniel povas bari al ĝi la vojon, ĉar ĝi estas la forto de ¡° longdaŭra rezistado¡±, la forto elasta, fleksebla, obstinema kaj neĉesigebla sen atingi la celon.
Kiam semoj falas inter rubon anstataŭ en fekundan grundon, tiuj vivfortohavaj semoj nepre ne fariĝas pesimismaj, suspirante, ĉar ili povas sperti hardadon el malhelpado. Nur tiuj herboj, kiuj ekluktadis je la komenciĝo de sia vivo, estas ja tenacaj; kaj ankaŭ nur tiuj herboj rajtas fiere priridi vazflorojn kulturatajn en vitrodomo.
*Xia Yan, pseŭdonimo de Shen Duanxian (1900-1995), ĉina fama moderna verkisto