En malproksima nekonata por vi lando
Ljapiklando loghis malgrandaj violkoloraj ljapikoj. Interalie, ili scipovis
paroli Esperante.
Kaj apud la lando situis alta, densa kaj malluma arbaro, en kiu loghis nigraj
malicljapikoj. Ili chiam faris malbonon al ljapikoj.
Malicljapikoj antaue estis ljapikoj, sed iun tagon en Ljapiklandon venis malica
sorchistino, kiu volis, ke chiuj ljapikoj ighu malbonaj, nigraj kaj malicaj, kia
shi mem estas. Tiun malbonan kaj malican sorchistinon oni nomis Reghino de
Obskuro.
Tamen shi ne sukcesis fari chiujn malicljapikoj, char shiaj sorchoj efikis nur
tiujn, kiujn shi vidis. Inter ljapikoj, kiujn shi vidis kaj sekve sukcesis
konverti, estis princino, kiu momente estis promenanta. Cheestis ankau ljapiko
Ivano, kiu staris che la sojlo de sia domo kaj estis elironta, kiam Reghino de
Obskuro ekvidis lin.
Kiam ljapikoj ekvidis sin nigraj, ili forkuris en arbaron. Sed Ivano ne kuris en
arbaron, li restis hejme, char li restis bonkora kaj sagha. Li nur ekstere ighis
nigra kaj aspektis kiel malicljapiko.
Malicljapikoj permesis al neniu eniri la arbaron krom iliaj samgentanoj. Tiam
ljapikoj iel allogis malicljapikojn en banejon kaj komencis lavi ilin, froti per
brosoj kaj shvitigi. Sed ne okazis iu ajn rezulto, char malicljapikoj
elshirighis kaj chiel kontrauagis la lavadon. Kaj fine ili forkuris en arbaron.
Tiam Ivano diris al la Regho, ke li iros en la arbaron por rigardi kiel
malicljapikoj vivas tie. Kiam Ivano venis en la arbaron, la malicljapikoj
akceptis lin kiel sian samgentanon. Li ja ekstere distingighis de ili per nenio.
Ivano rimarkis, ke che malicljapikoj apud okuloj aperis violkoloraj makuloj.
Tiam li decidis observi. Kaj post kelkaj tagoj frumatene tuj post vekigho li
ekvidis malicljapikon, kiu ploris, kaj sur vangoj, lau kiuj fluis larmoj, aperis
violkoloraj postsignoj. Tiam Ivano revenis en sian landon kaj diris al la Regho,
ke nigra farbo forlavighas per larmoj. La Regho do ordonis al chiuj ljapikoj
sensheligi cepojn kaj la larmojn, kiuj fluas el iliaj okuloj dum la procedo,
vershi en vazojn.
Vespere Ivan havis kelkajn barelojn kun larmoj. Nokte li prenis la barelojn kaj
alrulis ilin en la arbaron al dormantaj malicljapikoj kaj aspergis ilin per
larmoj. Kiam ili vekighis, ili ekvidis, ke ili denove ighis violkoloraj. Tagmeze
ljapikoj atingis sian landon kaj ekvivis bone kiel antaue.
La Regho edzinigis la princinon al Ivano, char li kredis, ke se io okazos al la
princino, Ivano prizorgos shin kaj gardos kontrau malfelicho.
De tiam Reghino de Obskuro ne plu venis al Ljapiklando, char shi sciis, ke en
tiu lando loghas ljapiko, kies nomo estas Ivano.
Kategorio A (ghis 9-jaraj): 1-a premio:
Alina Calibe-Bruegger, Germanio
Estis iam malgranda floro, tre malgranda, sed
tre speciala: ghi povis vidi kaj paroli.
Venis knabino kaj plukis la floron. La floro ridetis kaj diris: "Mi amas
vin." Ghi sentis amon, char la knabino surhavis tre belan robon. La knabino
metis la floreton al siaj aliaj floroj en korbon. Tiam la malgranda floro
ridetis denove, char estis tiel multaj floroj, kiuj aspektis tiel belaj.
Ankau la knabino ridetis, char shi havis nun ideon kiel surprizi sian avinon.
Shi iris pluki pli da floroj, kaj poste vizitis sian avinon kaj donis al tiu la
korbon, sen mencii la parolantan floron. La avino tre ghojis, metis la korbon
sur la televidilon kaj diris: "Dankon!" La knabino respondis:
"Bonvolu!" Poste shi iris hejmen al sia panjo, char venis jam la tempo
por dormi. Tiam ankau la malgranda floro dormis jam.
La sekvan matenon la avino shaltis la televidilon, kaj rigardis la korbon por
ghoji pro la aspekto de la multaj floroj. Subite shi rimarkis che unu floro
bushon kaj okulojn! Shi demandis sin, kiun koloron havas tiuj okuloj, char ili
estis fermitaj, do shi vokis: "Vekighu, floro! Estas la sekva tago!"
La floreto malfermis la okulojn. Ili estis rozkoloraj. Ghi diris: "Bonan
matenon!" La avino tre surprizighis, kaj la malgranda floro ridetis, kiam
ghi vidis shian vizaghon. La floro glitis el la korbo antau la televidilon. Nun
ghi mem tre surprizighis pro la bildoj sur la ekrano.
En tiu momento sonoris che la pordo. Estis la knabino, kiu volis scii, chu shia
avino jam malkovris la surprizon. Kiam la avino revenis de la pordo, shi
klarigis al la floro, kio estas televido. Vidante la knabinon, la floreto
ridegis pro ghojo, char ghi ja tre amis shin.
La avino rapide prenis vazon, plenigis ghin per akvo, kaj enmetis ankorau ion,
kion la floro povu manghi. La vazon shi metis sur la tablon, kaj la floro diris:
"Dankon!", eniris kaj manghis, ankau multe trinkis.
La avino havis multajn ludojn, kaj unu el ili shi donacis nun al la knabino. En
tiu ludo temis ghuste pri akvo, kiun floroj povas trinki, pri la tero, kiun ili
manghas, kaj pri la sunlumo, kiun floroj bezonas por vivi. La avino, la knabino
kaj la floro ofte ludis triope tiun ludon, kaj tiel ambau neniam forgesis bone
zorgi pri la floro, kaj ili longe vivis kune en granda felicho.
Kategorio B (10-11-jaraj), 1-a premio:
Hajnal MacGill, Hungario
SURIKATO EN USONO
Ie en Afriko loghas grupo de surikatoj.
Junaj, maljunaj, knaboj, knabinoj, chiuj estas gajaj. Sed unu juna surikato,
nomita Fred, jam trovis enua Afrikon. Li volis iri al alia lando, ekzemple al
Usono. Sed li ne povis iri piede, estas tro for Usono. Do, li forgesis tiun
ideon. Sed unu tagon venis esploristino. Shi filmis la surikatojn. Fred tiam
pensis ke li foriros kun la esploristino al Usono. Sed Fred ne volis foriri sen
diri al la aliaj, sed li sciis ke se li diros al ili, ili ne lasos lin foriri.
Tial li skribis leteron. Kaj kiam la esploristino volis foriri, Fred ekkashis
sin en la auto de la esploristino. Kaj li foriris. Fred estis tre laca, do li
endormighis en la auto. Kiam li vekighis, li trovis sin en granda urbo, kun
multe da homoj, autoj kaj altaj konstruajhoj.
Hejme, kiam ili vekighis, ili trovis la leteron:
Kara Pachjo kaj Panjo,
Mi iris al Usono kun la esploristino, ne
estu malghojaj. Mi revenos.
Kore,
Fred.
La gepatroj de Fred tre timighis. Ili timis pro tio, ke Fred ne povos vivi en
Usono kaj ne povos reveni! Ili timis, ke li havos problemon dum la vojagho. Al
la amikoj de Fred tre mankis Fred.
Fred chirkau-rigardis kaj diris:
- Tion mi bezonis, la urbon!
Kaj tiam unu dalmato alproksimighis al Fred kaj alparolis al li:
- Saluton! Mi estas Ghul, kaj mi estas hundo. Kiu besto vi estas, de kie vi
venas, kaj kiel vi nomighas?
- Saluton! Mi estas surikato el Afriko, kaj mia nomo estas Fred. Kaj mi volus
vidi la interesajhojn de la urbo.
- Mi povas gvidi vin, venu!
Ili iris al butikoj. Ludil-butikoj, vestajh-butikoj, libro-butikoj,
manghajh-butikoj... Poste ili iris al McDonalds. Ili bone manghis kaj achetadis,
al Fred tre plachis Usono. Ili renkontis Disneylandon. Ili Iris sur rapidegaj
Ondotrajnoj, gigantaj radoj, doghemoj... Ankau Disneylandon ghuis Fred. Al Fred
tre plachis Usono; li volis resti tie, sed li sciis ke li devas reiri.
- Do, Ghul, - diris Fred - dankon pro la gvidado, estis tre bone, sed mi devas
hejmeniri.
- Bone, do se vi devas, vi iru, sed chu ni rajtas akompani vin ghis via
forirejo?
- Jes, kaj mi ghojus se vi farus tion.
- Do, kiel vi volas iri reen?
- Kiel estas plej facile?
- Per aviadilo.
- Bone, ni iru al la flughaveno!
Sed kiam ili volis ekiri, Fred diris:
- Ghul...
- Jes.
- Mi havas brilan shtonon kaj mi pensis ke mi donos ghin al mia plej bona amiko,
do lau mi vi devus havi ghin.
Fred volis doni la brilan shtonon al Ghul kiam du grandaj hundegoj pashis antau
ili.
- Donu la brilan shtonon - diris unu el la hundoj.
- Neniam - diris Fred.
- Se vi ne donos ghin, ni forprenos.
- Prenu, se vi povos!
Kaj tiam la hundoj komencis chasi ilin. Fred saltis sur Ghul kaj shi kuris. Ili
kuris antau la domoj, malantau la domoj, inter la domoj, en la domoj, chirkau la
domoj. Sed tiam ili iris en sakstraton! Ili kashighis inter rubujoj, la hundoj
venis, ili rigardis chie! Nur tie ne kie ili estis. Dum la hundoj serchis ilin,
ili eskapis.
- Hu! Tio estis riska!
- Jes, tre riska.
- Do, al la flughaveno.
- Jes.
Ili saltis en taksion kaj post dek minutoj ili jam estis tie.
Poste Fred kashe eniris inter multe da piedoj, evitante la kontrolistojn. Neniu
vidis lin, feliche. Iu homo havis grandan tekon. Ghi malfermighis subite kaj
chio elfalis. Fred tiam kashighis en la teko. La homo remetis la elfalintajn
vestajhojn, sur kaj chirkau Fred. Fred audis paroli la homon:
- Oh. Kiel bone estos en Afriko!
Fred jam sciis, ke li iros kun li. Li nur ne sciis kiel.
Oni metis la pakajhon kun Fred en aviadilon kaj ili ekiris.
En la posta mateno la aviadilo alterighis. La homo elprenis la valizon. Fred
pensis kiel li povos elveni. Li pensis kaj pensis.
Post minutoj li jam estis elfosinta sin. Li jam vidis de tie sian grupon. Fred
ghojis ke li revenis.
Fred rakontis siajn aventurojn, kaj rakontis ankau pri Ghul.
Kaj chio denove iris same kiel antaue...
Kategorio: Grupoj, 1-a premio:
Marionetoj, infangrupo de la lernejo "Ecole de la Grande Ourse",
Svislando
AMO SEN LIMO
La regho kaj la reghino matenmanghas en la
palaco. Alvenas la princino:
- Bonan tagon patro, bonan tagon patrino!
- Mia filino - diras la regho - mi estas fiera pri vi, char kiam vi estos pli
granda, vi estos pli bela ol nun kaj vi edzinighos kun unu granda princo kaj vi
estos granda reghino. Vi havos multe da mono, kaj vi povos acheti kion vi volos.
- Ne! Mi ne volas esti reghino, mi ne shatas vivi en la palaco kaj mi ne shatas
monon! Mi decidis. Mi foriras! krias la princino.
- Ne, kara mia! Ne foriru! Revenu! Mi ne povas vivi sen vi! Revenu! Revenu!
ploras la reghino.
Sed la princino jam foriris.
- Kion vi faris al shi? Kial shi volas foriri? - demandas la reghino la reghon.
- Mi ne scias, kial shi volas foriri - diras la regho. - Shi havas chion, kion
shi volas. Che ni neniam mankis mono. Mi ne scias, kion shi prenis en la kapon.
La princino, fughante, sur la pado vidas anoncon "Cirko de la 20a" kaj
shi decidas iri tien. Shi renkontas klaunon. La klauno tute ne vidas la
princinon, char li estas tre okupita por kapti mushon. Li ne sukcesas, kaj ofte
falas.
- Bonan tagon! - diras la princino. - Ho, estas bele! Chu vi havos baldau
spektaklon?
La klauno komencas balbuti:
- Sed... sed... Vi estas la princino! Jes, la spektaklo estos chi-vespere je la
20a kaj duono, sed kion vi faras chi tie sola, sen via servisto???
- Mi forfughis - diras la princino - mi ne plu eltenas la lukson. Mia patro
volas, ke mi edzinighu kun princo por vivi en la palaco, sed mi tute ne volas
tion! Mi ne volas tian vivon!! Mi volas esti libera kaj felicha.
La klauno konsolas shin:
- Jes, kompreneble estas pli bone esti malricha kaj felicha ol esti richa kaj
malfelicha. Sed chu vi certas, ke viaj gepatroj ne maltrankvilas kaj ne serchas
vin?
- Povas esti, sed mi ne plu volas reiri al ili!
La princino kaj la klauno ankorau longe diskutas, kaj dum tiu chi tempo, ie en
la arbaro...
- Neniu amas min - ploras Bob - mi chiam estas sola. Ech la bestoj ne shatas
min! Chiuj diras, ke mi estas stulta! Mi estas tiom sola!
Subite li ekvidas iun ujon.
- Kio estas tio? Chu kontenero? Chi tie? Sed neniam estas io ajn interesa en
ili.
Li provas kaj provas malfermi ghin, kaj subite:
- Miau, miau!
- Ho, kato! Kiom charma ghi estas! Chu vi volas esti mia amiko? Sed vi sciu, ke
neniu volas esti mia amiko, char mi estas stulta!
- Miau, miau, tio ne veras! Mi volas esti via amiko!
- Do, tiam venu, sekvu min, ni iru al mia hejmo!
Ili foriras kune. Dum tiu tempo en la palaco la regho vokas la serviston.
- Ho, kiom triste! Ni devas retrovi shin! Servisto! Venu rapide!
- Jes via regha moshto!
- Bonvolu preni la telefonon!
La servisto foriras, kaj post longa serchado trovas kaj portas la telefonon.
- Jen ghi, via regha moshto!
- Telefonu, por ke oni retrovu mian filinon!!
- Al kiu vi volas, ke mi telefonu???
- Al Ningha!!! - krias samtempe la regho kaj la reghino.
- Al Ningha??? - surprizighas la servisto, sed provas voki la numeron.
Li eraras, rekomencas, kaj finfine:
- Halo, mi estas la servisto de la regho. Chu mi parolas kun Ningha?
- Jes, mi estas je via dispono.
- Ni bezonas vin! La princino forfughis. Chu vi povas helpi nin por retrovi
shin?
- Jes, tuj.
- Kion ni faras nun? - demandas la hundo, amiko de Ningha.
- Ni devas voki nian amikon, Amau. Amau! Aaaamaaau!!!
Kaj alvenas Amau, kiu kontentas kaj kantas:
- Mi estas Amau,
la regho de chio.
Mi estas Amau,
kiu inventis chion.
- Jen mi estas chi tie. Kion ni faru?
- Lau la ordono de la regho, ni devas savi la princinon. Chu vi venos kun ni?
- Chu savi la princinon? Certege!
Ili ekiras, kaj en la arbaro ili renkontighas kun Bob kaj la kato.
- Saluton Ningha! - diras Bob. - Mi audis, ke la princino malaperis.
- Ni ne bezonas vin! - diras Ningha. - Vi scias fari nenion!
La kato komencas laute miaui:
- Miau, miau, tio ne veras! Mi promesas, ke ni retrovos shin!
Lau Amau la kato povas senti gravajn spurojn, povas helpi ilin. Finfine ili
prenas kun si ankau la katon, ankau Bob, kaj ili kune serchas la princinon. Post
longa marshado la kato rekomencas miaui.
- Venu rapide! - diras Bob. - Mia kato-amiko scias, kie estas la princino!
- La princino! - krias Amau. - Bravo, Bob! Vi multe helpis nin kun via kato!
Ekde nun neniu diros, ke vi valoras nenion!
Intertempe audighas la voco de la klauno:
- La spektaklo komencighas! Venu chiuj kaj sidighu!
- Lau la ordono de la regho - diras Ningha - vi, princino, devas reveni al la
palaco!
- Bone, bone - diras la klauno - sed venu iomete vidi la spektaklon!
- Tio estas regha ordono. Ni ne povas akcepti vian proponon.
- Sed mi ne iros kun vi, se mi ne povos rigardi unue la spektaklon de la 20a -
diras la princino.
- Kiun 20-an??? - miras Amau.
- Kompreneble la 20an jaron de la lernejo "La Granda Ursino" - diras
la klauno.
- Ah, bone! En tiu kazo ni restas, sed poste la princino devas sekvi nin!
Chiuj sidighas kaj la spektaklo komencighas. Sur la scenejo oni povas vidi la
klaunon kun sia blua birdo, kiu salutas chiujn:
- Bonan tagon, gesinjoroj! Ni, mia amiko, la klauno kaj mi, nun prezentas al vi
malgrandan, sed amuzan spektaklon.
- Bonan tagon al chiuj che ni! Jen la plej granda birdo de la mondo, Ora Plumo -
prezentas ghin la klauno - la birdo, kiu jam de du jaroj ne flugis! Chu ghi
kapablas ankorau flugi??? Kuraghon, Ora Plumo! Flugu sur mian brakon!
Kompreneble la unua provo fiaskas, sed poste la birdo tamen sukcesas. La
spektaklo havas grandan sukceson, sed poste, lau la promeso, la princino devas
sekvi la grupon al la palaco.
La klauno adiauas shin:
- Ghis revido kara mia! Chu ni ankorau vidas iam unu la alian?
- Ne diru tion! Vi venos kun mi! Mi volas prezenti vin al miaj gepatroj.
- Chu la klaunoj estas akceptitaj en la palaco???
- Certege! Vi estas mia amiko, kaj mi amas vin! Patro! Patrino!
La gepatroj ghojegas revidi la filinon:
- Ho, kara nia! Pardonu nin, ke ni estis tiom kruelaj al vi! Sed restu kun ni,
kaj vi vidas, ke vi estos felicha en la palaco!
Sed la surprizoj ankorau ne finighis:
- Jen mia amiko, la klauno. Mi decidis resti kun li kaj vivi en la cirko!
- En cirko??? Kun klauno??? - balbutas la reghino. - Sed ne!!! Mia kara, restu
kun ni! Ni povas acheti por vi chion kion vi volas!
- Mia Dio! - diras la klauno. - Miaj Reghaj Moshtoj, mi tute ne volas
kontraudiri vin, sed estas multe pli bone fari ion, kion oni shatas, ol havi
chiun monon de la mondo. Chu eble mi povus prezenti al vi peceton de mia
spektaklo?
- Hmmm - hezitas la regho.
- Bonvolu, pachjo!
- Do, bone, mi permesas tion por vi, kara mia filino.
La spektaklo havas veran sukceson ankau en la palaco. La regho kaj la reghino
ghuas la prezentadon. Kaj kio okazas poste?
- Estis vere mirinda via spektaklo - diras la regho. - Pardonu min, ke mi havis
negativan opinion pri vi.
- Mi shatus demandi ion de vi, via Regha Moshto - komencas la klauno. - Chu mi
povas havi la manon de via filino???
La regho kaj la reghino estas en malfacila situacio. Kion diri al la klauno?
Finfine la regho decidas:
- Vi pravas, mia filino. Vi estas multe pli felicha en la cirko, ol en la
palaco.
La reghino ploretas:
- Vi tre mankos al mi!!!
Post la malfacilaj momentoj chio iras glate, kaj post kelkaj semajnoj oni estas
jam en la geedzighfesto.
- Klauno, chu vi volas la princinon kiel vian edzinon?
- Jes, mi volas shin.
- Princino, chu vi volas la klaunon kiel vian edzon?
- Jes, mi volas lin.
- Vi povas kisi unu la alian.
Chiuj felichas kaj ghojkrias:
- Vivu longe la novaj geedzoj!!!!!
Fabelo Internacia 2002
KIEL FORMIKBEBO SAVIS LA FORMIKEJON KAJ KONATIGXIS KUN AVO FROSTO
En la mondo ekzistas multaj landoj, en kiuj
vivas diversaj homoj, sed krom tiuj homlandoj ekzistas ankau diversaj
bestolandoj, en kiuj vivas diversaj bestoj. Ili havas siajn urbojn, vilaghojn,
stratojn, vendejojn, malsanulejojn, lernejojn... Tie vivas bestoj, kiuj same
kiel homoj okupighas pri diversaj profesioj.
Iutage en unu por ni malgranda formikejo sed por formikoj granda formikshtato,
ekestis grandega kaoso. Nome, formikoj-meteorologoj pere de siaj tre precizaj
instrumentoj eksciis, ke al ilia lando alproksimighas terura tempesto, la plej
terura kiun ili iam havis. Ili kalkulis kaj kalkulis kaj komprenis, ke la
tempesto komencighos post nur 12 horoj. Post longa studado ili kun granda timo
raportis al sia reghino: "La suno malaperos, kvazau ghi forirus por ferii,
kaj ghin anstatauos malbonaj nigraj nuboj, kiuj jam delonge atendas okazon por
elvershi sian pluvon ien. Dum la unuaj tri tagoj pluvegos kaj pluvegos. Akvo
levighos chie kaj al nia formikejo minacos granda inundo. Sed tio ne estos chio.
Post tritaga pluvego komencos hajli. La hajleroj estos grandaj kiel kokinaj ovoj
kaj al nia formikejo minacos ruinigho. Kiam chesos hajli, komencighos terura neghtempesto,
kiu kovros nian tutan formikejon, se ghi entute ghis tiam ekzistos."
La formikreghino kun granda pacienco auskultis siajn meteorologojn kaj terure
timighis kaj tristighis: "Kion ni faru, kion ni faru... Ne temas nur pri
nia formikejo sed ankau pri la Formika Avo Frosto. Li jam estas survoje al ni.
Li tute ne scias, kio okazos; granda malfelicho minacas ankau lin..."
La reghino tuj vokis siajn formik-generalojn kaj informis ilin pri la problemo.
Chiuj generaloj tuj alvenis en siaj brilaj uniformoj kaj pacience auskultis la
reghinon, sed ankau ili ne sciis, kion fari. Ili nur zorgoplene movis la kapojn.
Ekestis profunda silento, char chiuj zorgoplene pensis pri la problemo.
Tiam subite el iu malhela koridoro audighis vocho: "Mi scias, mi
scias!"
La reghino kaj la generaloj levis la kapojn kaj rigardis tiudirekte. Chiuj
atendis alvenon de iu sagha maljuna formiko-sciencisto. Sed anstatau li che la
enirpordo prezentighis tute malgranda formiketo. Li estis tiom malgranda, ke
inter liaj kurbaj kruretoj ankorau videblis vindoj. Li fakte estis ankorau
formika vindbebo.
"Jes, mi scias", daurigis la formika bebo, "mi scipovas konstrui
la plej bonajn kaj la plej fortajn sablokastelojn en la tuta formika infanghardeno.
Mi scias, kie trovighas ege bonaj arbofolioj, shtonoj kaj aliaj materialoj por
konstrui shirmejon. Sed por bona shirmejo oni bezonas ankau harojn de feinoj.
Per tiaj haroj ni povos chion kunigi tiom bone, ke neniu tempesto povos detrui
nian formikejon."
Chiuj generaloj surprizite auskultis la malgrandan formikon, char ili neniam
vidis feinojn en sia arbaro. La malgranda formiko tiam klarigis al ili, ke
plenkreskaj formikoj kaj generaloj neniam povas vidi feinojn. Tion povas nur
bonaj formikinfanoj.
La reghino dankis al la malgranda formiko kaj nomis lin chefgeneralo, por ke li
povu rapide ordoni al chiuj formiksoldatoj, kion fari. La formiketo tuj sendis chiujn
formikojn kuri al la arbaro kaj kolekti chion, kion li postulis. La plej fortaj
formikoj kunportadis shtonojn, iom pli malfortaj lignon kaj la plej malfortaj
portis nur arbofoliojn. La formikaj virinoj kunportadis multe da nutrajho kaj chion
ordigis en profundaj tuneloj. La formiketo mem kun aliaj formikbeboj iris al
sekreta loko en la arbaro, kie feinoj kutimis kombi siajn longajn belegajn
harojn. Kiam ili kunportis chion, kion ili bezonis, la formikbebo komencis
konstrui la shirmejon. Chiuj helpis lin, ech la reghino mem forprenis sian
kronon kaj laboris kun li. Ili laboris longe kaj jam estis lacegaj. Tiam iu el
la meteorologoj pere de radio kaj televido informis la formikan popolon, ke la
tempesto baldau komencighos. Per siaj lastaj fortoj ili plirapidigis sian
laboron. Ili laboregis, kaj laboregis... kaj finfine ilia shirmejo estis preta.
Felichaj ili foriris al siaj chambretoj. Tie ili
sidis timeme atendante, kio okazos. Post kelkaj minutoj komencighis terura
tempesto. Kiam audighis la unua fulmotondro, la tuta formikejo ekskuighis. Chiuj
ektimis, sed nenio danghera okazis al ilia formikejo. La generaloj per lautparoliloj
informis chiujn, ke ili ne zorgu, char chio estas en ordo kaj neniu guto da
pluvo eniros la formikejon.
La malbona vetero dauris nau tagojn, dum kiuj ekstere pluvis kaj fulmis, sed en
la formikejo chio estis en ordo. Oni ankau havis sufiche da manghajho kaj
trinkajho. Char oni nenion alian povis fari, oni okupighis pri preparlaboroj por
la kristnaska kaj novjara festoj. Chiuj bele ornamis unue siajn chambrojn, poste
siajn domojn, kaj poste stratojn, lernejojn, vendejojn. Chio brilis. Kaj kiam
ankau tiu laboro estis finita, chiuj formikoj ornamis la kastelon de sia reghino.
La reghino tiam invitis ilin chiujn al sia plej granda kaj luksa salono, la
Granda Salono. Tie estis ankau bele ornamita scenejo. Sur ghin alvenis la reghino
kun siaj generaloj. Kiam shi invitis la malgrandan formiketon, chiuj aplaudis.
Kiam li venis antau la reghinon, li surgenuighis. La reghino tiam prenis belegan
brilan ordenon. Shi volis meti ghin al la brusto de la formiketo, sed lia brusto
estis tro malgranda por tio. Tial shi devis meti ghin sur liajn vindojn.
"Tiun chi ordenon vi ricevas pro sagho kaj kuragho, sed tio ne estas chio.
Vi ekde nun regos en nia regholando kun mi. Mi havas ankau filinon, kiu ekestos
via edzino, kiam vi plenkreskos..."
Tiam sur la scenejon alvenis belega formik-princino. Shi kisis la formiketon. Chiuj
aplaudis. Post tiu romantika momento la reghino diris, ke oni povas komenci la
kristnaskan balon. Chiuj estis felichaj kaj gajaj. La orkestro belege ludis kaj
chiuj dancis kaj kantis. La noktomezo rapide alvenis kaj tiam la formikoj iris
dormi chiu en sian chambron. Ili estis lacaj kaj de la granda laboro kaj de la
bela vespero, kaj ili rapide endormighis. Nur la malgranda formiketo kaj la
princino ne povis ekdormi. Ili estis tro ekscititaj kaj felichaj. Krom tio ili
sentis, ke ili enamighis, kaj tio estis por ili tute nova sento. Kune ili du
iris al iu loko, kie la formiketo faris truon en la tegmento, por ke ili povu
rigardi la chielon. La chielo estis tute sennuba, klara kaj plenplena de steloj.
Ili rigardis la brilantajn stelojn kaj tiam ili vidis, ke unu el la steloj
komencis alproksimighi al ili. La stelo farighis chiam pli kaj pli granda kaj
brila. Tiam ili audis ankau belan muzikon, kiu farighis chiam pli lauta.
Kiam la stelo tute proksimighis, ili vidis, ke ghi tute ne estas stelo sed aro
da lampiroj kaj fulgoroj, kiuj kvazau chevaloj au boacoj tiris la charojn de la
Formika Avo Frosto.
Avo Frosto saltis el sia charo. "Infanoj, kial vi ne dormas?" li tuj
demandis. "Ni ne povas, ni estas tro ekscititaj kaj felichaj..." Avo
Frosto rigardis ilin iom tra la okulvitroj kaj diris: "Nu, bone, ne
gravas... jen donacoj por vi!" -- "Dankon, dankon", ekkriis la
princino kaj la formiketo. Dum ili elpakadis siajn donacojn, Avo Frosto metis chiujn
aliajn donacojn sub kristnaskajn arbojn por la aliaj formikoj.
"Jen, infanoj, mi devas urghi. Felichan Kristnaskon al chiuj!" diris
Avo Frosto kaj saltis en la kaleshon kaj per folia tigo tiklis la lampirojn, por
ke ili ekflugu. "Jen, iru ni..." ghoje ekkriis Avo Frosto kaj
malaperis. La formiketo kaj la formikprincino ankorau longe rigardis al la chielo.
Kiam ili lacighis de tio, ankau ili metis siajn donacojn sub kristnaskan arbon
kvazau nenio okazis kaj foriris al siaj chambretoj kaj litetoj.
Matene, kiam la formikoj vekighis, ili trovis la donacojn. Ili miris, kiel Avo
Frosto povis eniri la formikejon. Multaj ankau scivolemis, kiel li aspektas. La
malgranda formiko kaj la formikprincino nenion diris. Ili nur sekrete rigardis
unu la alian kaj ridetis.
Stefani Strunjak, Kroatio
Serio A, 1-a premio
Francesco Bentivogli, Italio
Koro de mevo
Mevo vivis sur rifo, meze de la maro: ghi estis felicha, kontenta la tutan tagon
kaj rapide plonghis en la ondojn kiam ghi vidis arghentan koloron de fisho,
avida gluteto por ghia tagmangho. Dumnokte tamen eksplodis perforta shtormo, kaj
inter tondroj, fulmobrilo kaj fulmoj ventokirlo jhetis ghin kontrau rokon kaj
frakasis flugilon. La mevo ne plu flugis. La suno ne plu varmigis ghin, la luno
ne plu lumigis ghin, char ghi kun fermitaj okuloj rezignis vivi. Vane ondoj
banis la rifon, vane kraboj tiklis ghin: la birdo, nekapabla flugi kaj fishkapti
restis senmova.
Iam fishkaptisto venis apud la rifon, vidis la grandan maran birdon
duonmortintan, rikoltis ghin, portis ghin hejmen, donis al ghi fishetojn kiuj
restis en la fundo de lia reto. Poste li metis ghin en sia korto, kie vivis ankau
lama kato kaj duonblinda hundo. Inter tiuj bestoj malfelichaj kiel ghi, sed
trankvilaj, la mevo iom post iom resanighis, sed ghi estis tro malgaja, char
mankis al ghi ghia chielo, ghia maro, kaj tial ghi neniam audigis sian vochon.
La fishkaptisto komprenis la nostalgion de la besto kaj komencis kunpreni ghin
sur sia fishboato, kiam li eliris fishkapti. Iam li venis al la rifo kaj tiam li
vidis la okulojn de la mevo refarighi vivaj kaj helaj, kaj la birdo, tre
ekscitita, iris supren-suben tra la fishboato, lanchante akutajn blekojn, kvazau
por saluti konatan lokon. Al ghia bleko aliaj mevoj respondis ekflugante de la
rifo kaj farante larghajn ringojn chirkau la malgranda boato.
Je la sunsubiro la fishkaptisto revenis al la bordo, malsharghis la fishchasajhon
kaj ekmarshis al sia hejmo. La mevo lin sekvis pashetante kaj eniris sekura la
korton, kie la aliaj bestoj atendis ghin. Post vespermangho la homo sidighis
ekster la pordo kun sia pipo kaj, subite, vidis la mevon venantan apuden. La
mevo metis antau liajn piedojn rondan shtonon, rozan, glatan, kiun ghi per la
beko rikoltis sur la bordo de la maro. La fishkaptisto, surprizita, ne komprenis
la signifon tiuvespere, sed kiam li rimarkis, ke post chiu vojagho ghis la rifo
la mevo je la reveno metis apud liajn piedojn plumon, brancheton, mortintan
krabon, perlamotan konkon, li komprenis, ke tio estis ghia maniero montri sian
dankemon, char li portis ghin revidi ghian chielon kaj ghian maron. La maljunulo
sentis la koron plenghojan kaj vivis kontenta. La luno, kiam ghi levighis en la
chielo, lumigis la dometon, kie la maljuna fishkaptisto kaj liaj bestoj ripozis
en paco.
Ofte, dum profunda nokto, la mevo vekighis, levis palpebron kaj palpebrumis al la luno.
Serio B, 1-a premio
Paulina Christiansen, Svedio
Che la marbordo
Mi sidis che la marbordo kaj rigardis la maron. Estis krepusko. Mi vidis unu delfenon. Saltanta en bela mara koloro. Mi vidis unu konkon, brilanta kiel la suno. Estis preskau kiel arghento-blua. Arbaro estis apude. Mi prenis la konkon, rigardante la arbaron. Dek du blankaj unukornuloj kuris al mi. Subite ili haltis antau mi. Ili rigardis min per siaj belaj brunaj okuloj. "Kial vi kuris al mi tiel rapide?" mi diris malrapide. Unu el ili skuis siajn manojn, kaj la aliaj faris same. Tiam ili subite farighis kolomboj kaj flugis horizonten en la krepusko.
Kategorio A (ghis
9 jaraghaj)
Unua premio
Grupo Pinokjo, elementa lernejo La Castellina, Prato, Italio
LA SORCHISTINO KAJ LA ARANEOJ
Estis iam knabino, kiu loghis kun gepatroj kaj frateto en dometo apud arbaro. Shia
nomo estas Kiara kaj Andrea estas la nomo de shia frateto. Iun tagon pachjo kaj
panjo sendis la gefilojn preni brullignojn en la arbaro. Sed ili tro
malproksimighis de la dometo kaj baldau perdighis. Ili trovis vojeton kaj ekpashis
lau ghi. Marshinte marshinte, ili alvenis riveron kaj sur bordo estis pomarbo.
Apud ghi estis malnova forlasita domo kaj en ghi estis malnova hejtilo. La
rivero estis multe malpura, plena de boteloj, plastaj saketoj kaj ladskatoloj.
Kiara purigis la riveran bordon de chiuj malpurajhoj kaj la rivero volis danki shin.
Ghi diris: "Dankon, knabineto. Mi ne kapablis purigi min de malpurajhoj,
kiujn la loghantoj de apuda vilagho kutime jhetas en miajn akvojn. Intershanghe
kontrau via servo, mi donos al vi bonan konsilon: pluku pomon de la pomarbo,
kuiru ghin en la malnova hejtilo kaj poste elpremu la kuiritan pomon en miajn
akvojn; fine, metu akvon kun pomsuko en vian botelon: ghi utilos al vi!"
Kiara faris tion, kion diris la rivero kaj la du fratetoj foriris. Ekmallumighis
kaj ili estis malsataj. Ili flaris bonan kukan odoron, tial ili sekvis la
parfumon kaj alvenis al charma dometo. Ilin vidis du anseroj, kiuj kashe
forflugis al roko, kie estis kastelo nevidebla, char arbegoj kaj rubusoj kashis
ghin. La anseroj alvenis al turo de la kastelo, kie loghis maljuna sorchistino
kaj ili krichis al shi: "Sorchistino sorchistino apud via domo estas infano
kaj knabino, ili baldau enfalos en vian kaptilon kuru kuru per via
balailo!"
Shi rajdis sur sia fluganta balailo kaj baldau alvenis al la dometo. Shi
transformighis en bonan maljunulinon, enirigis la geknabojn en la dometon kaj
donis al ili manghadon kaj tranoktadon.
Vi devas scii, ke la maljuna sorchistino estis tre ambicia kaj shi volis ighi
pli kaj pli forta, malbela, malbona kaj potenca, char shi deziris ekposedi la
regholandon. Sed por tio shi bezonis multegajn araneajhojn, per kiuj shi povis
fari magian pocion. Araneoj malabundis, tial shi pensis transformi en araneojn chiujn
geknabojn, kiuj alproksiighis al shia dometo. Do, dum Andrea kaj Kiara dormis,
la sorchistino transformis la knabeton en araneon. Shi volis transformi ankau
Kiaran, sed la knabino vekighis. Shi memoris kion diris la rivero (en la
originalo "pomarbo"), prenis rapide sian botelon kaj trinkis la akvon
de la rivero. Shi tuj fortighis tiom ke la sorchajho ne estis efika sur shi.
Kiara sukcesis forkuri ghis la bordo de la rivero kaj shi pensis kiel savi sian
frateton. Shi alvenis che la piedoj de la pomarbo, sed ghi estas malsana kaj ghemas:
"Mi soifas...de longe ne pluvas. Se mi ne trinkas, mi mortos!" Kiara
metis en sian botelon la akvon de la rivero kaj shi akvumis la arbon. Kiel
rekompenco, ghi donis al shi bonan konsilon: "Prenu pomon kaj kuiru ghin en
la malnova hejtilo; poste, plenigu vian botelon per rivera akvo kaj reiru al la
dometo. Dispecetigu la kuiritan pomon sur la planko, chiuj araneoj alkuros pro
la dolcha saporo. Vershu akvogutojn sur la araneojn kaj diru la magian formulon
GUTOJ GUTEGOJ GUTETOJ
BIRIBO BIRIBEGOJ BIRIBETOJ
MI VERSXAS ALIAN GUTETON
KAJ APEROS MIA FRATETO".
Kiara reiris al la dometo kaj trovis la du anserojn gardantaj. Kashe, shi surshprucigis
ilin kaj la anseroj endormighis. Poste, shi eniris en la dometon kaj faris kion
diris la pomarbo. Sed, kia surprizo lau Kiara, kiam shi vidis ke chiuj araneoj
estis infanoj.
UNUA FINALO
Chiuj kune, fine liberaj, la infanoj fughis lau la vojeto. La sorchistino
postkuris ilin, sed, kiam shi venis che la rivera bordo, la akvoj shvelis kaj shvelis
kaj shvelis. Fine, ili rompis la digojn, kaptis la sorchistinon kaj dronigis shin.
Andrea kaj Kiara reiris al shia domo, kie la gepatroj atendis ilin kun
malfermitaj brakoj. Ankau la aliaj geknaboj reiris al la vilagho kaj la
vilaghanoj promesis al la rivero malpurigi ghin neniam plu.
DUA FINALO
La sorchistino jhuris ke shi bonighos kaj shi savis sian vion. En la dometo kaj
sur la apuda herbaro, shi konstruis amuzparkon kaj la du anseroj gardis la
infanojn kontrau malbonuloj. La vilaghanoj promesis malpurigi la riveron neniam
plu kaj chiuj vivis felichaj kaj kontentaj.
Kategorio B
(10-11jaraghaj)
Unua premio
Grupo La Herberoj, La Castellina, Prato, Italio
LA PERDITA HARMONIO
En vilagho Smeraldo chiuj estas malgajaj, char iu shtelis magian kvinpintan
stelsmeraldon, kiu donis ghojon, paciencon kaj malavarecon al la loghantoj. Eble
la shtelistoj estas monstroj, kiuj loghas en apuda arbaro. Nun chiuj Smeraldanoj
ploras kaj kverelas. La Princo volas trovi la stelon. Matene, antau la sunlevigho,
li skribas mesaghon por la gepatroj kaj foriras el la kastelo kun sia fidela
azeno. Jen la mesagho:
"Kara panjo, kara pachjo,
mi volas trovi nian magian smeraldon.
Eble mi ne reiros, pardonu min.
Via amema filo"
La suno levighas. La regho kaj la reghino vekighas kaj malkovras la mesaghon sur
la granda tablo de la kastelo. "Kia malfelicho!" ekkrias la regho.
"Nia filo foriris por alfronti mil dangherojn!" "Ne estu tiom
malkvieta!" diras al li la reghino. "Nia filo revenos: li estas
inteligenta, forta kaj kuragha. Li kapablas rekuperi la stelon kaj kunporti ghin
al la vilagho."
"Sed li estas sola!" replikas la regho. "Estas vere! Ni delegu
iun por helpi lin." Kaj ili surmetas en la vilagho afishon, kiu indikas:
"Kiu havos kuraghon
retrovi kaj helpi
nian princan filon,
kiu foriris malkovri
nian magian smeraldon?
La regho La reghino."
Du geamikoj legas la afishon kaj decidas retrovi kaj helpi la Princon. Ili estas
turistoj: la knabino venas el Prato, la knabo venas el Limeyrat. Ili iras al la
arbaro kaj renkontas monstron. Ghi estas terura sed bona kaj diras al ili:
"La princo estas trans labirinto! Trovu lian azenon kaj ghi helpos vin
eliri."
Maria kaj Danjel eniras la labirinton. Dum pluraj horoj ili serchas la azenon,
irante tien kaj reen en la sama loko. Subite ili audas: IA! IA!" Ili kuras
ghis la azeno. "Kie estas la Princo?" demandas Maria al la besto.
Anstatau respondi la azeno antaueniras: la infanoj sekvas ghin. Ve! Che la
elirejo de la labirinto estas profunda fendego, kiu haltigas la geknabojn. Sed
kiamaniere solvi la problemon?
"Rajdu sur mia gropo!" diras la azeno. La geamikoj grimpas kaj la
azeno saltegas super* la profunda fendego. "Dankon!" ili diras
al la azeno. "Ne dankinde!" ghi respondas. "Nun ni serchu la
Princon!"
Ili vidas verdan lumon, kiu venas el apuda groto. "Eble estas magia lumo de
la stelo! diras Maria. "Ni iru do al la groto!" diras Danjel. Kiam ili
alvenas che la enirejo de la groto ili miregas. En la groto la Princo kaj
teruraj monstroj kune rondodancas chirkau la magia smeraldo kaj kantas:
"SUR LA TERO, BELA TERO
LOGXAS KANTAS NI-I
CXIUJ KUNE SUR LA TERO
BUNTA MONDA FAMILIO
UNU DU TRI KVAR KVIN
BUNTA MONDA FAMILI'."
Vidante la infanojn la monstroj kaj la Princo chesas danci. "Kiuj vi
estas?" demandas la Princo. "Ni estas Maria kaj Danjel, du geamikoj.
Ni venis por helpi vin!" respondas la infanoj. Kaj ili aldiras: "Kiu shtelis
la magian smeraldon?" "Estis ni!" konfesas la monstroj. "Sed
ekde kiam ni tushis ghin, ni ighis afablaj, grandanimaj kaj gajaj.!"
"En la vilagho, male, chiuj estas malgajaj!" krias Maria. "Nu, ni
tuj kunportos ghin al la vilagho!" hhore diras la Princo kaj la monstroj.
Kaj, de post la reveno de la stelo sur sia loko, chiuj harmonie vivas en la
vilagho: la Smeraldanoj, la animaloj, la monstroj, la turistoj el Prato,
Limeyrat au aliaj lokoj.
*Rimarkigo de la tajpisto Saliko: eble pli ghuste "trans la fendegon"?
Kategorio C
(12-14 jaraghaj)
Unua premio
Zlatko Dordevic, Serbio
RICHA REGHO
Vivis iam richega regho. Li tre ghuis en sia richeco. La Regho, kies nomo
estas Aleksandrro, ofte vojaghis tra la mondo. Li tiel chirkauiris preskau la
tutan mondon. Nun, li deziris vojaghi inkognito kaj alproksimighis al la mondo
de malrichuloj. Regho Aleksandro deziris vidi kiel vivas senhejmuloj. Chiuj
esperis de li retiri sian decidon, sed li estis neeltebla kaj pli forte, sentime
atendis tiun grandan tagon de sia tiom dezirata vojagho. Finfine, li sukcesis
konvinki sian edzinon-reghinon kaj la plej karan filineton princinon Ana. Kaj
venis tiu tago. Chiuj estis mirinde silentema malgrau multaj homoj kiuj senchese
movighadis ekstere kaj interne de la Reghkastelo. La Regho decidis vojaghi kun
siaj tri fidelaj servistoj. Ili vojaghis per tri chevaloj. Tage ili iradis
iomete perpiede, plej parte rajdante chevalojn, ghuante naturon, kaj nokte chiuj
ripozis. Regho Aleksandro tre shatis chevalojn, tial li ne emis lacigi ilin
rajdante tuttage. Ili tranoktis ekstere, en la naturo. Noktoj estis malvarmaj,
kaj la Regho, kiu alkutimighis dormi enlite, devis nun dormi malkomforte, sub
arboj. Lia tegmento estis la chielo sushutita per helaj steloj. Dum la vojagho
ili bone nutris sin, char ili kunportigis multajn nutrajhojn. Sed venis tiu tago
kiam iliaj sakoj, plenigitaj per diversaj manghajhoj, duonighis kaj poste tute
malplenighis. La chevaloj estis tre lacaj, ankau malsataj. La Regho ankau. Liaj
servistoj silentis. Ili aspektis malkontente. Tiam la Regho ordonis ke ili faru
tagmanghon. La servistoj ekrigardis unu la alian. "Ni havas nenion por manghi,
por acheti. Estas mirinde, char ni malhavas ne nur monon sed ankau iun ajn ilon
por chasi iun beston." La regho ekploris, sed li ne deziris ke ili vidu lin
ploranta, tial li kriachis: "Fughu! For de mi, mallertuloj!" La
servistoj silente klinighinte al li ekfughis. Nun li vere estis sola. La Regho
ekpensis: "Mi estas la plej richa el chiuj en mia lando, sed neniu proponis
al mi vojaghi inkognite. Mia kulpo. Chi tie, en la fremda lando neniu homo
kredas je miaj vortoj, neniu deziras auskulti mian rakonton, neniu povos
kompreni mian deziron farighi malrichulo. Kion mi povas fari? Mi konas neniun
profesion, kaj mi estas sola en fremda lando. Mi nepre trovos laboron, sed kiun,
kaj kie?"La Regho estis tro laca kaj baldau ekdormis sub arbo. Matene li
serchos laboron.
Kiam li vekighis, la suno jam subiris. Li estis malsata. Vesperighis kaj la
unuaj lampoj eklumetis ie fore antau liaj okuloj. La Regho rigardis ilin
senspire. "Chu tie for trovighas vilagho au urbeto? Se mi rajdus chevalon
dum la tuta nokto, morgau mi estos inter homoj, kaj kie estas homoj, tie estas
laboro, kaj kiu laboras, tiu manghas." La tutan n okton fidela chevalo
portis lin tra la arbaro. Kiam matenighis, li vidis ke li alproksimighis al ia
stranga tendaro. Li tie trovis laboron kiel vendanto. Vendante legomojn la regho
preskaudormis surstrate.
Li songhis sian familion, sian reghlandon, li estas richa, sata, estimata kaj
havas komfortan liton. Vekighinte li diris: "Chio estis nur bela songho."
La chefo de tiu stranga merkato estis pli zorgema pri legomoj ol pri lia
salajro. Li penege laboris kaj shparis chiun moneron, char li decidis reveni
hejmen kiom eble plej baldau. Li shparis la monon por la revojagho. Li estis
devonta acheti alian, fortan chevalon, char lia estis jam chevalacho.
Pasis kelkaj longaj jaroj. En la Regha lando oni parolis ke la regho vershajne
antau longe mortis. Tion rakontis la servistoj kiuj forfughis kaj tiel forlasis
sian Reghon sola. La tuta lando ploris. Liaj reghino kaj bela filineto estis
nekonsoleblaj. Ili vestis sin nigrakolore, montrante sian funebron, sian
suferon. Unu tagon, kiam la suno brilis varmege, kvankam estis printempo, post
ses jaroj Regho Aleksandro revenis al sia lando. Brakumante sian filinon,
kisante shiajn nigrajn okulojn kaj levinte kapon al sia edzino li diris:
"Nun mi devas helpi miajn eksterlandajn geamikojn, kiuj volonte helpadis
min dum mia vizito, shparante monerojn por ebligi min reveni hejmen al vi chiuj.
Mi promesas ke mi ordonos ke estonte chiu loghanto havu tegmenton super sia kapo
kaj chiuj estu sataj! Ankau nia tuta lando
farighos richa, kaj mi promesas doni monon al malrichuloj kaj ankau bonan
laboron al chiuj."
La Regho kaj lia familio vivis feliche multe da jaroj, kaj la bela princino
edzinighis kun princo el la lando en kiu la regho Aleksandro travivis sian
aventuron. Ili chiuj vivis feliche kaj longe.
(La originala fabelo ne estis dividita en alineojn. La verkinto uzis
"stranga" anstatau "fremda", "eksterlanda" ;
"kompatemo" anstatau "funebr(ad)o", "malgajo" kaj
" (sakoj) duonighis" anstatau "malplenighis". La tajpisto
Saliko tiujn lokojn iom shanghis por igi la rakonton pli klara.)
Napero-Esperanto
Napero-Internacia annetaan
Iitu Leinoselle sadusta Kissa ja orava
Iitu Leinonen, Finnlando:
La kato kaj la sciuro
En iu fora regno vivis kato, kiu estis la hejmbesto de la regho. Ghi estis tre bela. Ghi havis blankan, longan peltajhon, graciajn piedojn kaj belajn, verdajn okulojn. Kvankam ghi estis bela, ghia karaktero estis fiera kaj memshatema. Ghi malestimis aliajn katojn kaj prizorgis, ke ili ekvidis, kiel bela kaj nobela ghi estis. Chiunokte ghi ekiris kaj neniu alia kato sciis kien ghi iris. Ilia plej kutima temo estis divenadi la celon de la noktaj ekskursoj de la kato. Sed en unu posttagmezo chiu eksciis la veron. La kato de la regho promenadis en la korto de la kastelo, kiam ghi vidis sciuron, kiu kuris tra la korto. La kato ne toleris entrudighantojn en sia korto, do ghi jhetis sin al la sciuro. La sciuro grimpis en arbon.
-Kial vi ektimigis min? la kolera sciuro kriis.
-Neinvititaj gastoj ne plachas al mi, la kato diris kaj rigardis la sciuron, kun perfida rigardo en siaj verdaj okuloj.
-Alie mi kaptus vin, sed miaj ungoj malbonighis, ghi daurigis.
-Kaj mi estas tiel bonkonduta, ke mi volas fari nenion al vi.
-Bonkonduta! la sciuro diris.
-Se vi estus bonkonduta, vi ne irus nokte en la havenon por interbatighi kun aliaj katoj.
-Kial vi scias? la kato demandis, surprizita.
-Mi vidis vin. Kaj mi vidis ankau, kiam vi serchis manghorestajhojn kaj shtelis fishojn.
-Chit, la kato ekkriis kaj rigardis chirkaue ektime. Sed malfrue. Du birdoj audis la parolon de la sciuro, kaj ili ekiris disvastigi la novajhojn. Baldau chiuj katoj en la regno sciis pri la hejmbesto de la regho. Unuj ridis, aliaj malaprobis ghian malreghan konduton.
Kiam la kato komprenis, ke la birdoj ekiris disvastigi la novajhojn, ghi rughighis. Ghi aliighis tute rugha. Ghi hontis sian konduton kaj estis neniom fiera. La kato ekvidis, ke ankau ghiaj okuloj estis rughaj kaj ili ne realiighis verdaj. Ghi ne volis resti kun siaj rughaj okuloj en la lando sed foriris al alia regno. La tempo pasis. La regho havigis al si novan hejmbeston kaj la ekshejmbeston forgesis. Sed la ekskato de la regho neniam revenis. Ghia karaktero shanghighis; ghi estis nun afabla, ghentila kaj helpema. Ghi havis idojn, kaj ili havis rughajn okulojn. Se vi iam vidis katon, kiu havas rughajn okulojn, vi scias, ke ghia prapatro estis la hejmbesto de la regho.
Hajnal MacGill, Hungario:
La du azenoj
Iam estis domo en la arbaro. En ghi loghis azenparo. Ili havis du infanojn, Lucifero kaj Bonifaco, kiuj chiam kverelis. Iam diris la azepatrino al la infanoj: "Iru al la butiko kaj achetu bluan farbon. Ni farbu nian domon." Ili iris al la butiko, sed kverelis ili: "Se vi portas la monon, mi rajtos ricevi la shanghmonerojn."
"Ne, vi portos la farbon!"
"Ne, vi portos ghin!"
Kiam Bonifaco enrigardis la bluan farbopoton, la alia azeno pushis lin, kaj lia kapo eniris la farbon. Tuj la poto falis kaj Bonifaco estis tute bua, de kapo ghis la piedoj. La du azenoj tiom ektimis, ke ili tuj forkuris de la butiko. Kiam poste la butikisto vidis ke la blua farbo estas vershita, li diris al si mem: "Ve, kion mi diros al la chefo?"
La azenidoj iris hejmen. La panjo malkontente diris: "Iru al la puto kaj lavu vin." Dum ili faris tion, la du azenoj kverelis, char ili ne povis decidi, chu la blua estas pli bela koloro au la griza. Bonifaco opiniis, ke la bluo estas bela.
"La chielo estas blua!"
Ankau la smurfoj estas bluaj!" mokis Lucifero.
"La maro estas blua!"
"Sed bluaj azenoj ne ekzistas - nun vi estas blua," kriis Lucifero kaj pushis Bonifacon en la puton: SPLASX! Lucifero kuris hejmen kaj Panjo demandis: "Kie estas Bonifaco?"
Lucifero montris al la puto: Li restis tie."
"Kie tie?"
"Tie, ene!"
Panjo kuris al la puto kaj provis eltiri Bonifacon, sed ankau shi enfalis: SPLASX!
Pachjo venis por eltiri Panjon kaj la infanon, sed li enfalis: SPLASX!
Lucifero revenis kaj vidis la teruran rezulton. Li hejmen kuris kaj portis longan shnuron al la puto. Li donis unu finon al Pachjo kaj eltiris lin. Pachjo kaj Lucifero kune eltiris la aliajn. Chiu estis malseka.
Sed la azeneto Bonifaco restis blua, char estis la farbo olea. Ne nur Bonifaco restis blua, sed la tuta akvo ekestis blua, kaj chiu azeno estis blua!
Panjo iris al la butiko kaj trovis ion, kiu forigos chiun farbon. Shi
portis ghin hejmen kaj chiu lavis sin.
Vespere ili demandis al la patrino, kiu koloro estas pli bela, la blua au la griza. La panjo respondis: "La blua estas bela, sed por azeno la griza koloro estas bona. Rigardu vian Pachjon kaj min. Ni chiuj azenoj estas vere grizaj."
Klubo "Enfants d'Ici et d'Ailleurs" (Infanoj de chi-tie kaj de aliloke), Francio:
SIROSIA
Iam vivis knabineto nomita Sirosia. Shi loghis che la marbordo. Shi estis 10 jaragha. Shi amis bestojn, char shi estis malbone traktita de la homoj. Shiaj gepatroj devigis shin labori tre energie sur la kampoj kaj ankau en la hejmo. Kiam ili taksis, ke la laboro estis malbone plenumita, tiam ili batis shin.
Iun tagon, senkuraghighinta, shi decidis forfughi el tiu netolerebla vivo.
Tiam shi forlasis sian hejmon, sed kunportanta sian nuran amikon, la
hamstro Splinter. Shi kuras ghis la plagho kaj tie vidas delasitan shipeton. Sed la remiloj estis fushitaj, sekve la shipeto estas ne uzebla. Shi provas ripari kaj iras serchi ion, kio estus uzebla kiel remiloj. Lignopecoj grundighitaj ebligos al shi ripari. Sur sia vojo, reire al la shipeto, shi ekvidas katinon forlasitan, kiun shi adoptas kaj nomas Minette (Minet'). Shi malkovras, ke la shipo estas invadita de multo da musoj. Minette vere festenas kaj forpelas la aliajn.
Ili enshipighas kaj navigas la tutan tagon. Matene, je la sunlevigho, shi ekvidas flosantan objekton, shi proksimighas scivole al ghi. Shi malkovras, ke ghi estas botelo enhavanta mesaghon. Shi frakasas la botelon kontrau la barko kaj legas la mesaghon: "Mi estas tute sola, mi dezirus geamikojn. Mi loghas sur la insulo Ramana. Vidu la mapon che la dorsa mesagho."
La duan tagon, shi ekvidas insulon kaj albordighas. Migra hundo, kushanta sub baobabo, kure fughas, kaj vidante ke shi ne celas malbonajhojn al ghi, ghi revenas al shi. Shi karesas ghin, kromnomas ghin Nanouk (Nanuk). Sirosia, akompanata de siaj geamikoj, ekiras por viziti la insulon. Splinter kushas sur shia dekstra shultro, Minette estas sur shiaj brakoj, kaj Nanouk marshas che shia maldekstro.
Shi ekiras serchadi la nomon de tiu insulo. Shi malkovras malnovan panelon, sur kiu oni povas legi: BUTNEJUATE. Ghi ne estas la serchata insulo.
Shi eprofundighas en la arbaron proksiman de la marbordo. Shi renkontas elefanton tute solan, kiu disighis de sia brutaro. Ghi kviete manghas la tre grandajn foliojn. Sirosia alproksimighas kaj prezentas al ghi fruktojn el najbara arbo. Ghi taksas chi tiujn fruktojn bonegaj kaj ighas shia amiko. Shi nomas ghin Karlos kaj prezentas al ghi siajn geamikojn Splinter, Minette kaj Nanouk.
Tiam alvenas grupo da shtelchasistoj por kapti la elefanton. Karlos reagas vigle kaj pere de siaj dentegoj ghi levas unu el ili, jhetas lin teren kaj surtretas lin. Ghi daurigas batali kontrau la aliaj shtelchasistoj.
Sed la piratoj, kiuj jhus albordighis, alvenas en la arbaron kaj kaptas Sirosia-n kaj ties malpezajn geamikojn. Ili kaptas shin por ke shi ighu kuiristino. Ili kuntrenas niajn geamikojn al sia shipo kaj reiras sur la maron al la insulo Ramana, kiu estis ilia rifughejo. Tie Sirosia renkontas knabon, Aleksi. Shi demandas lin, sur kiu insulo shi estas alveninta. Aleksi indikas al shi, ke la insulo nomighas Ramana. Sirosia parolas al li pri la enbotela mesagho. Aleksi konfirmas, ke li ja estas la sendinto kaj ke li estas tute kontenta, ke li trovis amikinon.
Sed ili ambau estas kaptitoj de la piratoj. Kiel fari por liberighi?
Post kelkaj tagoj la piratoj daure ne nutris Nanouk. Ghi tre malsatas, ghi nervozighas, mordas la piratojn kaj grave vundas ilin...
La piratoj rifughas en kaverno por flegi sin. Sirosia kaj Aleksi profitas de tio por rapidi al la shipo de la piratoj kaj navigi por reiri al sia amiko Karlos kaj vivi felichaj.