Dulingva edukado  kun Esperanto

Bart Demeyere
  Verketo por la fako pedagogio en la eduko por instruisto
tradukita el la Nederlanda

Prefaco

Mia subjekto mi ne devis longe serĉi. Mi edukas mian filon dulingve kun Esperanto. Ankoraŭ plilerni pri tio ne malbonas.

Mi legis, rezumis kaj komentis 5 artikolojn en la interreto. Por ne nur aŭdi Esperantistojn, por mia kvina artikolo mi trafoliumis alilingvajn retpaĝojn.

Artikoloj

Oftaj demandoj pri denaskaj Esperant-lingvanoj

Oni taksas ke estas mil denaskaj Esperant-lingvanoj. Ili flue parolas Esperanton, sed la kvalito dependas de iliaj edukantoj kaj iliaj propraj provoj vivteni la lingvon.

Infanoj estas edukataj pro diversaj kialoj. La gepatroj parolas Esperanton inter ili aŭ  havas ofte kontaktojn kun aliaj Esperantistoj. Ili volas transdoni internacian kaj tolereman pensmanieron, aŭ la dulingveco povas helpi la infanojn lerni aliajn lingvojn.

La ekzisto de denaskaj Esperant-lingvanoj ne vere estas kontraŭ la ideo de Esperanto pri dua neŭtrala lingvo por ĉiu, ĉar por tiuj infanoj Esperanto finfine servos ankaŭ ĉefe la internaciajn kontaktojn.

La plej uzataj metodoj por eduki Esperanton estas ke Esperanto ĉiam estas parolata de la sama persono, en la sama situacio aŭ dum la sama periodo.

Ankaŭ la lingvo de la medio, ekster la familio, povas esti bone uzata por plurlingva edukado.

La Esperanto-edukanto devas flue paroli kun relative internacia elparolo. Ŝli devas ĉiam preti lerni pli kaj esti sperta en la serĉado kaj formade de novaj vortoj.

Propede... Kio?

Ĉu Esperanto havas propedeŭtikan valoron? Aŭ en pli kompreneblaj vortoj: ĉu Esperanto helpas por lerni aliajn lingvojn?

Estas vero ke des pli da lingvoj oni konas, des pli facile oni lernas aliajn lingvojn, do Esperanto devas helpi almenaŭ sammulte kiel alia lingvo. Aldone Esperanto estas pli facile lernebla ol alia lingvo. Do ni povas argumenti ke Esperanto estas relative malmultekosta en tempo por havi pli bonan lingvajn akirkapablojn.

Post la lernado de Esperanto oni lernas pli facile pro emocioj. Kompleksa fenomeno. Plej ofte la instruistoj estas tre entuziasmaj. Oni lernas rapide por korespondi kaj iri al internaciaj kunvenoj.

Finfine kreskas ankaŭ la pli grandan lingvan lernfaciligon pro la lingvo mem. Oni pruvis ke oni pli facile lernas alian lingvon kiam oni jam konas parencan lingvon. Profesoro Frank el Germanujo faris tion por Esperanto. Sed la propedeŭtika valora tre dependas de la parenco de la lingvoj. Orienteŭropanoj lernas pli facile la Anglan post la lernado de Esperanto, sed ĉu tio ankaŭ veras por Germanoj kaj Italoj estas malfacile kredeble. La absoluta propedeŭtika valora de Esperanto estas mito. Sed mi ja favoras la edukado de Esperanto en la eduksistemo pro la du unuaj propedeŭtikaj afikoj, sed pri la tria oni devas ege prudenti.

Tiu-ĉi artikolo estas pro la libro "Analisi Comparativa del Lessico Italiano Esperanto ed Ungherese a Fini Didattici" (Kompara Analizo de la Itala, Esperanto kaj Hungara Vortrezoro por Instruaj Celoj) de Katalin Smideliusz kiu montris ke unue lerni Esperanton por la Hungaroj, faciligas la lernadon de la Itala. Mi volis meti ĝin en la ĝusta kunteksto.

Kontraŭstaro al denaskismo

Certe venos kontraŭstaroj de via ĉirkaŭaĵo se vi edukas vian infanon Esperante. Tio ne estas nur-esperantista problemo. En la unua duono de la dudeka jarcento fakuloj opiniis ke dulingvaj infanoj havas disduigitan personecon kun koncekvencaj problemoj kaj ke ili neniu el la lingvoj bone konas. Kvankam eksperimentoj montris ke tiaj problemoj havas neniun rilaton kun dulingveco, tiu ideo ankoraŭ vivas kaj nuntempe la libroj rekomendas eĉ por ne aŭtomate sekvi la konsilojn de infankuracistoj aŭ instruistoj. Aldone Esperanto estas neprestiĝa lingvo kaj estas de tempo al tempo konsiderinta kiel frenezaĵo. Se oni intruas sian infanon Angle, la  reagoj estos pli pozitivaj.

Unue oni devas mem esti konvenkita pri la utileco. Estas libroj kiuj povas helpi. Vi povas diri ke tio ne estas ununokta ideo, kaj ke estas multaj ekzemploj kun tre bonaj rezultoj. Ke Esperanto jam multe donis al vi. Ke tio estas la plej bona bazo por lerni aliajn lingvojn. Tiaj diskutoj havas pli da rezultoj kiam vi ne estas atakema sed ruza.

Sed ofte temas pri antaŭjuĝoj kaj argumentoj malofte helpas tiam. Vi plej bone povas resti firme kaj trankvile.

La plej grava estas ke la infano ne sentas ke esti diferenca pri unu punkto ne estas katastrofo, kaj ke akcepti sian unikecon estas unu el la manieroj forĝi al si fortan personecon. La infano devas esti firma en sia memdefendado. Sed bone konsciu, ke esti malsama malfacile akcepteblas por infano, kiu ofte serĉas sekurecon en sameco.

Ideoj por gepatroj de denaskuloj (ideeën voor ouders van geboren Esperantotaligen)

Kvin reguloj (Vijf regels)

Ne senesperiĝu kiam la infano ja komprenas Esperanton sed "rifuzas" respondi en ĝi.

Ne sentu vin kulpa se la oferado de la diversaj lingvoj ne estas en ekvilibro.

Daŭriĝu paroli la pli malfortan lingvon. Kiam necesas, la infano rapide parolos ĝin.

Ne postulu ke via infano sambone parolu la pli malfortan lingvon kiam ŝli pasigas la plej grandan parton de la tempo en la pli forta lingvo.

La pli forta lingvo zorgas por si mem. Vi zorgu nur pri la malplej forta.

Spertoj pri du- kaj duonlingva edukado

Temas pri prelego pri la lingvoevoluo de mia filo Ivo (IF 1996, Würzburg, Germanujo).

Nu sekvas la "unu persono - unu lingvo" metodo ek de la naskiĝo jene: Al mia filo mi parolas Esperante kaj mia edzino Kroate. Kun mia edzino mi parolas Germane kaj ni loĝas en Germanujo.

Reagoj de la aliaj: Mia Germana avino unue estis ŝokita, sed nun ne plu kritikas. Nekompreno pleje venis de needukitaj. La edukitaj argumentas ke dulingveco bonas sed prefere kun la Engla. La plej pozitivaj reagoj venas de la plilingvaj familioj. Ia lingvoracismo dolorigis min: Fortaj lingvoj (Franca, Angla) parolatas senhonte, dum Poloj publike uzas la Germanan kaj la Polan nur en la nepublika distanco.

En la aĝo de 1 jaro montriĝis ke Ivo bone komprenas ambaŭ lingvijn. Por la unuaj vortoj li klare preferis la Kroatan. Esperantaj estis nur tiuj vortoj kiuj klare rilatis al mi. Ekde unu kaj duono alvenis konkurenco inter la gepatroj ĉar la regulo montriĝis: kiu unue enkondukas vorton, tiu venkis. En la 2 jaro Esperanto kaj Kroata estis priksimume samfortaj kaj li daŭre miksis la lingvojn. Ke mia edzino kaj mi ambaŭ komprenas la tri lingvojn kaj do ĉiam komprenis Ivo, ne ĝenis lian distingadon. Nun du kaj duon jaraĝe li komencas klare distingi la lingvojn. Ĝis dujaraĝe li ne komprenis la Germanan sed nun komprenas ke ekstere oni parolas la Germanan kaj li uzas malmultajn Germanajn vortojn.

Infano reagas ekonomie: se unu lingvo sufiĉas, ŝli preferos nur uzi unu. Se vi tre frue sendas ŝlin al la vartejo, la ŝanco estas tre granda ke li parolos la nacia lingvo, sed tio povas rapide ŝanĝi en Esperantokunveno.

Paroli kaj paroligi (Spreken en doen spreken)

Kiel eblaj kialoj por la sukceso por instrui Esperanton mi vidas la sekvontan: Mi jam alparolis mian filinon Esperante kiam ŝli ankoraŭ estis en la ventrobulo. Mi neniam parolis beblingvo kun ŝi. Mi ĉiam provis ke mia Esperanto ne postrestu la la Portugalan de mia edzino, ĉu leksike, ĉu trope, ĉu ritme, ĉu eĉ emfaze. Mi uzas tiom da diversaj vortoj kaj esprimoj kiel eblas kaj parolas tiom multe kiel eblas kun mia edzino (kvankam mi ne estas parolema pro naturo). Kiam mia edzino nomis ĉiun insekton kaj ĉiun malgrandan beston "bicho", mi donas ilin ĉiu nomon. Mi parolas pri fromaĝ-farado, raketa vojaĝo lunen, eklipsoj, ... aĵoj pri kiuj aliaj ne parolas, por ke Esperanto por ŝi ne nur estas alternativo sed komplemento. Kaj ankaŭ estas la abundaj rakontoj kiujn mi laŭtlegas kaj fantazias. Mi filino ŝatas miajn vortludojn. Mia ĉefa celo estas ke Esperanto iĝos por ŝi komunikilo kompleta, sciiga, alloga kaj ege amuza.

Myths about Bilingualism (Mitoj pri dulingveco)

Dulingveco ne malaltigas inteligetecon. La nura influo estus ke dulingvanoj estas pli bonaj en lingvoludoj.

Infano ne devas unue bone regi lingvon antaŭ lerni alian. Bona ĉirkaŭaĵo estas la plej grava, kiel ĉe unulingvanoj.

Dulingva infano ne havas identecproblemon pro tio.

Dulingvanoj ne devas traduki de ilia malpli forta al ilia pli forta lingvo, ili povas pensi en ambaŭ.

Dulingvanoj ne neceso iĝos bonajn tradukistojn, por tio bezonatas ankoraŭ aliajn talentojn. Ekcepto estas la signolingvo.

Ankaŭ dulingvanoj miksas iliajn lingvojn, certe en la komenco. Duonlingveco estas pli serioza kaj relative rara, kaj rilatas al streĉplena ĉirkaŭaĵo kie ne estas sufiĉe da oferto de la diversaj lingvoj.

Dulingvanoj ne havas klivitan personecon, sed de tempo al tempo kondutas sin alimaniere en la alia lingvo ĉar estas aliaj kulturaj atendoj.

Dulingveco ne estas ekcepto, eble estas eĉ por la plimulto en la mondo.

Ne ekzistas unu plejbona metodo por dulingva edukado. Er is niet één heiligmakende methode voor tweetalige opvoeding. Konsistenco gravas, sed eble ne necesas.

Ne ekzistas unu aĝo post kiu dulingveco ne plu eblas, sed certe pli malfacilas kun maljuniĝo.

Mia propra opinio

La ĉafaj kialoj por eduki mian infanon Esperante estas:

  1. La propeŭdika efiko de Esperanto. Mi tre pene lernis lingvojn kaj devis investi multege da tempo en tio. Tempo kiu mi prefere estus uzita por matematiko kaj sciencoj. Mi esperas ke mia filo havos pli da facilaĵojn pri lingvoj kaj povos pli uzi tempon por agĵoj kiun li ŝatas kaj kiun li bone kapablas.

  2. Mi tiel ankaŭ povas lasi lin ĝui Esperantujon. Li ekkonos homojn de ĉie en la mondo. Kaj espereble tio donos al li grandan kulturan riĉaĵon kaj malfermo kaj toleremo por aliaj kulturoj.

Mi ankaŭ povis eduki mian filon Angle. Sed malgraŭ mi vivis dum preskaŭ jaro en Usono kaj por mia laboro ĉiutage havas kontakton kun la Angla, mi estas konvinkita ke la Angla estas tra malfacila lingvo en kiu mi neniam povas havi saman altan nivelon kiel en Esperanto. Li certe ankoraŭ devos lerni la Anglan, sed mi ja ne povas kaŭzi ke li havas gepatran lingvon en kiu li faras multajn erarojn. Kaj mi suspektas ke malfacilos por mallerni denove la erarojn. Aliflanke en la internacia komunumo kaj ecs en Usono, la nivelo de la Angla ĉe multaj ne estas tre alta. Nu, danke al li dunlingveco, li certe pli facile lernos la Anglan ol kiam li ne estus dulingvo. Kaj kiu scias ke mi ankoraŭ iros eksterlande por mia laboro.

Mi sekvas la "unu persono - nu lingvo" metodo. Kiam nia infano estis alvenanta ni decidis ke mia adzino parolus la Anglan, mi Esperanton kaj la Okcidentflandra li ja lernus en la lernejo. Kiam mia edzino mortis post la nasko elbe ne estis memkompreneble ke mi daŭrigis paroli Esperanton. Sed la ĉirkaŭaĵo faras efektive bone sian laboron. La Okcidenflandra li lernas de mia geavoj kie li ofte restadas kaj en la vartejo kaj lernejo oni parolas pli bone la Nederlandan ol en mia tempo. Mi nur devas fari zorgojn pri Esperanto. Mia filo, nun preskaŭ trijaĝa, kompreneble bone scias ke mi komprenas la Nederlandan kaj respondas min ĉefe Nederlande. Mi admiras Gonçales Neves kiu surverŝas sian filon per Esperanto, sed mi ne sukcesas iĝi tia paroladanto en la ĉe-esto de mia filo. Ankaŭ mi havas malpligrandan naturdoton pri lingvoj kaj mi devas strebi kvaroble pli multe por grandigi mian Esperantokonon, por kiu mi bedaŭrinde pe povas liberigi sufiĉe da tempo. Mi provas mildigi tion per regula irado al Esperantokunvenoj, kie mia filo devas paroli Esperanton por komprenebligi sin.

Fakte mi favoras "unu situacio - unu lingvo". Inter Oskcidentflandroj mi parolas la Okcidentflandran, inter Flandroj la Nederlandan kaj en internacia rondo estas serĉado al komuna lingvo kiel Esperanto, la Angla aŭ la Franca. Tio estas la plej ĝentila maniero por agi. En Esperantujo oni eĉ havas specialan vorton kiam oni parolas vian propran lingvon inter Esperantistoj kaj do ne ĉiu komprenas vin. Ke mi parolas Esperanton kun mi filo kiam ankaŭ ĉe-estas homoj kiuj ne komprenas ĝin, mi ne opinias kiel ekzemplo de ĝentileco. Sed se mi ne parolus Esperanton, malgrandiĝas grave la kvanto de Esperanto kiun li aŭdas kaj la situacioj en kiu mi povas prezenti al li la taŭgan vortotrezoron. Por doni tiom granda kontraŭpezo kiel eblas mi do ĉiam devas paroli Esperanton kun li. Ekde mi rimarkos ke li flue povas helpi sin en Esperanto, mi transadaptiĝos al la por mi pli natura maniero: adaptiĝi al la kompanio.

Mi konsentas pri la relativigado de Renatto Corsetti ke la propeŭdika afiko de Esperanto forte dependos de kiu estas via gepatra lingvo kaj kiun lingvon vi lernos. Sed ke Esperanto ne havas eksterordinarajn elementojn in la lingvo mem por doni puŝon al la lingva akirkapablo, mi dubas. Mi vidas diversajn kandidatojn. La gramatiko flotas kvazaŭ supre en Esperanto: ĉiu substantivo finiĝas per -o, ĉiu adjektivo per -a, adverboj per -e. Estas klara distingo inter la objekto kaj la subjekto ĉar la lasta ricevas akuzativon. Eĉ la transiveco aŭ ne-transiveco de la verbo ofte klaras en la finaĵo. Ĉe aliaj lingvoj la gramatiko ofte kasiĝas kaj montriĝas en multaj ekceptoj. Ĉe Esperanto oni vidas ke gramatiko utilas kaj ne estas nepra malbonaĵo. Esperantoparolanto malfacile povas forgesi sian gramatikon (ĉar li alikaze ne plu parolas Esperanton), kaj do certe havos avantaĝon ĉe la lernado de aliaj lingvoj. Ankaŭ la vortfarado de Esperanto kun sia bloksistemo suprekuŝas. Tio devas helpi ĉe aliaj lingvoj por vidi la arbaron inter la arboj. Sed jes, ĝis ne estas faritaj eksperimentoj, estas diskuti en la maldenso. Mi vidis ĉi-tie tre interesajn kaj elbe tre utilajn esploreblecon.

Renato Corsetti kaj Claude Piron bone priskribas kiel oni devas reagi kiam oni ne konsentis kun via dulingva edukado. Mi fakte ne havis tion da kontraŭstaro aŭ almenaŭ ne ĝenis min. En mia familio ja estis reagoj ke mi pli bone uzus la Englan kaj ke ili timis ke li miksus la lingvojn. Mi tiam decidis ke se mia filo ne eblus diferencigi, mi lasus fali Esperanton. Nun ke ili vidas ke mia filo jam bone elturniĝas, lia timo ŝanĝis al miro ke tia malgrandulo jam konas du lingvojn. De aliaj mi reguli recevas la demandon kion mi en la nomo de dio parolas. Ili volas scii kio Esperanto estas kaj kial mi parolas ĝin, sed ili ne eldiras juĝon. Ekterdome aŭ en vendejo kiam mi parolas nian sekretan lingvon mi ricevas la senton: ĉu ili pensos ke mi estas unu el la fremduloj. Unu foje mi havis problemojn en vendejego, sed mi ne scias ĉu tio estas sekvo de racismo. Kiam mi antaŭ multaj jaroj Esperanton lernis, mi estis pli ofte alfrontita antaŭjuĝojn. Mi tiam ankaŭ legis libron (de Claude Piron) pri kiel reagi. Sed argumentoj ofte efektive ne helpas. Resti kalme ple taŭgas, sed min ne ĉiam sukcesas.

La kvin reguloj de Renatto Corsetti mi fakte sekvas. Nur de tempo al tempo frustras min kiam mia filo ne respondas Esperante, sed mi scias ke mi ne estas sola en tiu situacio. Estas homoj kun multe pli bona kono de Esperanto kiu spertas la saman. Kaj mi fidas, fortigite de spertoj de aliaj, ke la paŝo de bona pasiva kono al aktiva estas nur malgranda.

Rakontoj pri trilingva edukado kiel tiu de Ivo, mi eĉ konas familion kiu edukis siajn infanojn kvarlingve, fascinas min. Mi volus ke mi ankaŭ povus tion, sed por tio mankas al mi partnero kaj ja unu kiu ankoraŭ alian lingvon parolas. Kio Christoph Knabe ne eksplicite diras, sed kio laŭ mi estas grava por lia sukceso, estas ke estis ekvilibro inter la plej gravaj lingvoj en la unuaj vivjaroj de Ivo.

Kiel Gonçales Neves mi opinias ke oni pli bone ne parolu bebolingvo kaj ke oni ne devas timi klarigi malfacilajn aĵojn kiel ili vere estas. Mia filo ankoraŭ ne ĉion komprenos, sed preventas ke li dufoje devos lerni ion kaj ofte kun kontraŭdiroj. Mi ĉi tie sekvas la eldiro ke lerni pli facilas ol mallerni. Ankaŭ pri la morto de mia edzino mi ne elpensas rakontojn aŭ kaŝas ion. Kreski kun la realo ŝajnas al mi pli facila ol poste esti konfrontita kun surprizoj aŭ plejverŝajne seniluziiĝo. La fantazimondo estas alia por mi. Prenu Sankta Nikolao. Estas bela tradicio kaj iluzio, kiu al mi aspektas sufice maldanĝera.

Scii ke estas mitoj pri plurlingvieco, kial kaj kiel senfortigi ilin, ĉiam estas interesa. Tio ankaŭ malgrandiĝas mian atendojn: dulingvoeco ankoraŭ ne faros lin grandan tradukiston.

Fine: Tiu ĉi traktato plifortigis mian elekton por dulingva edukado sed aliflanke ankaŭ relativigis miajn atedojn.

Bibliografio

  1. Oftaj demandoj pri denaskaj Esperant-lingvanoj.
    http://www.helsinki.fi/~jslindst/odo.html

    Jouko Lindsteds; Finlanda profesoro slavistiko de la universitato de Helsinki.
  2. Propede... kio?
    http://ourworld.compuserve.com/Homepages/profcon/e_proped.htm
    Renatto Corsetti; Itala profesoro lingvistiko de la universitato
    "La Sapienza”.
  3. Kontraùstaro al denaskismo
    http://www.helsinki.fi/~jslindst/kontraus.html
    Renatto Corsetti; Prezidanto de UEA
    Claude Prion; Franca tradukisto kaj verkisto
  4. Ideoj por gepatroj de denaskuloj
    http://www.helsinki.fi/~jslindst/dn-ideoj.html
    1. Kvin reguloj
      Renatto Corsetti; Prezidanto de UEA

    2. Spertoj pri du- kaj duonlingva edukado
      Christoph Knabe; Germana profesoro informatiko de la “Technischen Fachhochschule Berlin”

    3. Paroli kaj paroligi
      Gonçalo Neves; Portugala verkisto
  5. Myths about Bilingualism (Mito pri dulingveco)
    http://www.nethelp.no/cindy/myth.html

    Cindy Kandolf; Administranto de la elektronika diskutlisto biling-fam
 

E-versio | 中文版 | E-Novaĵo | Forumo | Ligilo | Nia Teamo | Gastlibro | Kontaktu Nin

Redakcio: p/a Zhang Xuesong, Gan'An Gongdiansuo, Pingqiao Qu,CN-464195 Xinyang, Henan, Ĉinio

Fondo en Sept. 2003