Silente

Kiu havas hom-amon, havas ankaŭ al beleco superhoman sentivon. Li povas eltrovi belecon tie, kie ordinaraj homoj neniel tion vidas.

Amo devas esti prudenta. La senprudenta amo estas senbrida sovaĝa ĉevalo. Dio scias kien ĝi kursos!

Amo ankaŭ devas esti tro prudenta. La troa prudento mortigas la amon tiel, ke la burĝono de l' amo neniam ekfloros.

Amo bezonas ne nur ardon, sed ankaŭ kuraĝon kaj saĝecon.

Ne revu, ke iutage Neĝulino venos al vi kun rideto. Amo, kiel ombro de arbo, estas ĝuebla nur post kiam vi persone ĝin plantis kaj akvumis.

La ama esprimo ne bezonas tro da vortoj. Eble sufiĉas unu frazo, unu vorto, eĉ neniu vorto. La plej plezura sent-interfluo inter amantoj ofte montriĝas en la mieno, ekzemple en nedirebla rideto kaj okulumo.

Ĉu vi opinias, ke amo fariĝos eterna pro am-ĵuro?

La vera amo ne bezonas ĵuron. Kiam oni devas esprimi sian fidelecon per ĵuro, la krizo jam sin kaŝas en la amo.

La tradicia sinteno al amo estas senkompata tranĉilo, kiu tranĉas sennombrajn plantidojn de l' amo.

La vera amo neniam faras klarigon. La feo de l' amo kantas nur en la koro. 

Tial la plej plena, plej vasta kaj plej nobla amo ofte estas silenta.

Kiam la longa navigado de l' vivboato proksimiĝas al la celo, mi volas diri nur unu adiaŭan parolon: Mi jam kontentas, ĉar iam mi amis sincere... [Kontakto 6/2000]