|
Al Mia infano
La pure blanka lakto nutras vian purecon. Tagon post tago vi iom post iom kreskas, kaj farighas charma blanka kunikleto, gardata de du koroj. Kun lacigho pro vojagho mi revenis kaj proksimighis al vi. Vi larghokule min rigardis kaj poste ridis. Rondaj vangkavetoj aperis kaj malaperis sur vaij rozkloraj vangoj. Mi ne kapablis reteni la sentojn, mi klinighis al vi. Vi gratis min per viaj manetoj, kaj mi sentis neniam spertitan kontenton. Mi posedas vi, do mi chion posedas. Viaj ploro kaj rido ambau estas mia nekalkulebla richajho, kaj mia fidela kaj intima marshbastono, kiu akomponos min sur la longa vojagho de mia vivo.Lasu min farighi vojon sub viaj piedoj. Surpashante min, vi poshos sekure. Mi benas vin, mia infano. [Kontakto 2/1998] LampiroEkzistas vasta mallumo en la mondo, kaj do nepre ankau eta lumo. Mi celas lampirojn, kiuj flugas silente en la nigra nokto. Infanaghe en somera ghardeno steloj brilis sur la chielo. Lampiroj flugis super kampo. Panjo diris, ke la lampiroj estas falintaj steloj. Tion mi ne kredis. Shi ankau diris, ke lampiroj estas la okuloj de feino, kiu perdis sian arghentan orelringon kaj nun ghin serchas. Tio estas nur mito, ankau tion mi ne kredis. Nur kiam en longa, longa nokto la luno ne videblas, la steloj ne aperas, nuboj kovras la chielon, la vento estigis chiujn lampojn; kaj nur kiam en la longa, longa nokto ni vidas la kuraghe flugantajn lampirojn, tiam mi kredas: la lampiroj estas okuloj de l' vero. Char ili pruvas la mallumon de la nokto per sia malforta lumo. [Kontakto 6/1998]กก |