¡¡

Aleo

Mi stiras folion da boateto kaj remas en vian ĝardenon lau la rivereto, starantaj sopiraj plorsalikoj en ambau bordoj. La akvoklara lunlumo lumigas la tutan ĝardenon kiel en tago.

Mi bone ligas la boateton kaj surbordiĝas tre atente. Turnante la kapon mi vidas ke, en la rivereto la luno rompita de mia remilo nun koaguliĝas en rondronda sonĝo.

Mi suriras sur la aleo. Miaj okuloj okupiĝas de l' florantaj floroj, mia mieno silentiĝas, kaj okuloj heliĝas de l' delikata aromo de l' floroj. La flagretantoj kaj bruntaj ombroj de arboj kaj floroj igas min mistra kaj ĝoja.

Tamem kie estas vi, la mastrino de l' ĝardeno?

Mi surpaŝas sur la aleo pavimita per gruzeto. Paŝo post paŝo mi marŝas al la profundo de l' ĝardeno.

Ĉu vi volonte kondukas min spekti tie, kien neniu eniris permesite de vi? Ĉu vi permesas, ke mi kultivu kune kun vi la ĝardenon senliman kaj luksan?

Ho,mastrino! Mi vin serĉas lau la zigzaga aleo, vin ne trovas, mi ne revenos. Nokton kaj nokton, solecan kaj silentan mi volonte trapasas en via ĝsardeno.

Ho, mastrino mia! [Esperantolehti 1/1991]

¡¡