Peomoj de Li Changlu

Omaĝe Al La 89-a UK

La mirinda kaj pompanta UK
Estas la kongreso sen traduk¡¯.
Homoj jen parolas lingvon nuran
Kaj prezentas voĉon la plezuran.
Inter ni foriĝas naci-lim¡¯,
Ĉe ni restas riĉe nur estim¡¯.
Kongresanoj gajas de la festo,
Kiun ĝuos ĉiam ni pro l¡¯ esto.

Venas vi de l¡¯ hejmo en Azio,
Kaj mi ĝoje el Oceanio,
Kaj li malproksime de Eŭrop¡¯ ,
Flugas de Afrik¡¯ ŝi kun galop¡¯ .
Batas eĉ en Amerik¡¯ la koro
De esperantistoj kun fervoro.
Kolektiĝas ni el tuta mond¡¯
Cele por la amikeca fond¡¯.

Ni esprimas sentojn en babil¡¯,
Vi ne krokodilu kun voĉtril¡¯.
Vi ne timu pro balbuta buŝo,
Ĉiu ja eklernis kun vortfuŝo.
Uk-o rolas kiel famili¡¯
Granda , fratoj estas ĉiuj ni..
Dancu ankaŭ kantu ni ridante,
Firmas amikeco ja konstante..

La espera lingvo ¡ª Esperanto
Pluen marŝu jen sub l¡¯ Ĉina Banto*.
Novan senton ligas l¡¯ antikvuj¡¯,
Urĝas ege puls¡¯ de l¡¯ koro tuj.
Firmamente brilas Verda Stelo,
Glitas mare l¡¯esperplena velo..
Dissemiĝas ĉien la esper¡¯,
Kreskos pompe verda la afer¡¯.

*ruĝa korforma plektaĵo simbolanta bonaŭguron.

Celumio
2004-6-24

Fluganta Koro

Jam al UK-o flugas mia koro,
Kie bolas varme ond¡¯post ondo.
Bridu min nenio de fervoro,
Palpu min je kor¡¯ per man¡¯ tra sondo.
Longas tro por mi eĉ unu horo,
Mi urĝiĝas sonĝe pri l¡¯ renkonto.
Pompas kore la espera floro,
Flugos tien mi kun la rakonto.

Celumio
2004-6-28

Morno ĉe Fermiĝo de la 89-a UK

Kun malĝoja koro de l¡¯ kongresa fino
Kaj disiĝa morno ene de la sino
Ni brakumis malkun vorto kaj larmante.
En la koroj ŝajne himno sonas kante.

Kara rememoro por mi pri Pekino
Ankaŭ amikeco kaj intim¡¯ de ĉino
Restos ĉiam en la kapo pri l¡¯ impreso,
Kiu filmas foririnte eĉ sen ĉeso.

Veno ĝoja, sed foriro malĝojplena
Estas vidiĝante ofte kongres-scena.
Sonĝas mi haltigi tuje tempoiron
Por ke mi mildigas do la koroŝiron.

Min memoru bone jen de la nomŝildo
Kaj ne certe min forgesu rida bildo.
Ĉu ni renkontiĝos post ĝis unu jaro?
Mi deziras UK-on esti Sen finalo

2004-8-19

Celumio

¡¡