Tefloro 8 Redaktoro: Zhang Xuesong
Reto: tefloro(a)peoplemail.com.cn
Socikultura kaj Movada Revuo Januaro 2003 http://tefloro.icpcn.com

Enhavo

89a UK okazigis 1an gazetaran konferencon

Novjaraj statistikoj de UEA

INSTITUTO ZAMENHOF BALDAU EN LA RETO

3a jhurnalisma premio "Delfi' Dalmau" kunvokas 

Tikos: Granda Malsagulo

La Pentrita Hauto

La Suno

Korsigno 

Anima Fenestro

Miniaturo

Revenu

Dek du pashoj al sana vivo

Virino en la nova epoko

Diferenco inter edzino kaj amantino

La 89-a UK okazigis la unuan gazetaran konferencon

La 12-an de januaro en Pekino, la novaĵ-oficejo sub la ĉina Shtata Konsilantaro okazigis gazetaran konferencon pri la 89-a Universala Kongreso de Esperanto. Ghenerala sekretario de la prepara komitato de la 89-a UK sinjoro Guo Hiaoyong deklaris, ke la 89-a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Pekina Internacia Konferenca Centro de la 24-a ghis la 31-a de julio, 2004. la ĉeftemo estas: Lingva egaleco en la internaciaj rilatoj. Tio estos la dua fojo, ke Pekino gastigos la Universalan Kongreson de Esperanto, post la 71-a UK en la jaro 1986. Prezidanto de la China Esperanto-Ligo Tan Hiuzhu konigis la laboradon de la prepara komitato. Ghenerala sekretario Yu Tao prezidis la gazetaran konferencon. [C'RI]

Novjaraj statistikoj de UEA

Ghis la 9-a de januaro al UK en Pekino jam alighis 549 personoj el 44 landoj de la mondo.

En 2003 en UEA membris 5627 personoj, kio estas je 0,9% malpli ol en la antauha jaro.

Trevor Steele, la Ghenerala Direktoro de UEA komentas la tendencojn tiel: "Plej malbona estas la falo de junaj membroj (MJT kaj MAT) kaj de membroj kun Gvidlibro (ofte unuafojaj). Sed tiu fina rezulto, falo de ech ne unu plena procentajho, estas relative esperiga. La plej granda shangho estis salto en la nombro da membroj kun Jarlibro." [Ret-Info]

INSTITUTO ZAMENHOF BALDAU EN LA RETO

Nova diskutlisto en la domajno Esperantio.net baldau funkcios serve al la scienca Instituto Zamenhof, agnoskita de la Esperanta Civito.

La prezidanto de la Instituto, k-ano Francis Degoul, utiligos tiun liston por unua cirkulero al la interesatoj pri zamenhofologio. Se inter la legantoj de HeKo trovighas zamenhofologoj (autoroj de artikolo au eseo pri Zamenhof), kiuj hazarde ne ricevos tiun cirkuleron, ili bonvolu rekte turni sin al la redakcio de HeKo, kiu peros la interesighon al la prezidanto de la Instituto.

Ankau en www.esperantio.net konstruighas pagharo por la Instituto, kun prezento pri ghiaj celoj kaj aktiveco, kaj kun enretigo de zamenhofologiaj eseoj. [Heroldo Komunikas]

La 3a jhurnalisma premio "Delfi¡¯ Dalmau" kunvokas por venontjaro

1.- Oni aljughos chi tiun premion al la plej bona gazeta artikolo populariga kiu pritraktos ajnan aspekton en rilato kun la ekologio de la lingvoj, la lingva (mal)egaleco, la Universala Deklaracio de Lingvaj Rajtoj au la ebla au fakta kontribuo de internacia lingvo kiel esperanto sur chi tiu kampo.

2. Oni rajtas prezenti konkursajhojn en la kataluna kaj / au en esperanto. Chiu partoprenanto rajtas prezenti tiom da tekstoj kiom oni deziros. Ili estos neeldonitaj kaj en ili oni mencios fakton au studon diskonigitan dum la kuranta au dum la pasinta jaroj.

3. La tekstoj ampleksos minimume kvin kaj maksimume dek foliojn DIN A4, tajpitajn je duobla spaco, kun 24 linioj chiupaghe kaj 65 karaktroj chiulinie au je simila amplekso. Oni liveros ilin kvinoble.

4. La monsumo de la premio estos 300 euroj. La teksto aperos en diversaj periodajhoj, chu katalunlingve chu esperantlingve.

5. La personaj autoraj donitajhoj (nomo, adreso, telefonnumero, loghloko kaj, eventuale, ret-adreso) estos kunsenditaj en aparta fermita koverto, sur kiu legeblos la titolo de la prezentita verko kaj, laudezire, pseudonimo au devizo.

6. La limdato por la akcepto de originaloj estos la 31a de augusto 2004. Oni sendu ilin poshte al la adreso: C. Tossalet, 4 / ES-25460-Cervia' (Lleida) / Catalunya-Katalunio, indikante sur la koverto: Por la 3a Premio "Delfi' Dalmau".

7. La jhurion de la 3a Premio "Delfi' Dalmau" konsistigos jenaj personoj: Jordi Sole' i Camardons, Luz Vazquez, Hector Alos kaj Abel Montagut, kiuj povos interkonsente proponi aliajn jhurianojn ghis maksimumo de sep personoj. La decidoj de la jhurio estos neapelacieblaj.

La jhurio rajtos deklari ghin nealjughita, se ghi konsideros tion oportuna.

8. Oni proklamos la rezulton en la kadro de la Kataluna Kongreso de Esperanto en Ceret (Vallespir) la 1an de novembro 2004.

9. Kataluna Esperanto Asocio rezervas la si la rajton publikigi, aparte au kune en unu sola volumo, la konkursajhojn kiuj superis la unuan fazon de la aljugho de la premio akorde kun ghia specifa aljugha regularo, t.e., la verkojn al kiuj oni atribuis tri au pli da poentoj super kvin en la komuna kvalifiko de la jhurio.

10. La partopreno en la premio implicas la akcepton de chi tiu regularo.

Tikos: Granda Malsaghulo

Guozhu

    Tikos (Fang Shanjing, pseudonime Jiao Feng) naskighis je 1907-12-21£¬forpasis je 1983-11-06. Chijare(1997) okazas la jubileo de lia 90-jarigho. Ni spontanee okazigas aktivadon je lia honoro,por rememori liajn eminentajn kontribuojn por la china Esp-movado, ripetigi al ni liajn edifoplenajn instruojn, lernante lian brilan modelon, por ke ni luktu kaj sinoferu pli devkonscie por la china Esp-movado.

    Esperanto, ekde la unua tago post sia naskigho, bezonas movadon por sia disvastigo. Sen tia movado Esperanto restus nur vanta papero kushanta en tirkesto en kabineto, kiun komprenis neniu alia krom ghia autoro D-ro Zamenhof mem, kaj konsekvence kun nenia utilo por la socio.

    Esperanto havas noblan idealon por felicho au felichigo de la tuta homaro. sed, same kiel chiuj aliaj novnaskitaj aferoj, en periodo de sia komenco kaj disvastigo, ghi povas doni al siaj unuaj adeptoj plej kredeble nenian profiton je utilismo.Fakte ghi pli ofte postulas ke oni faru kontribuon kaj sinoferon por ghi. Ghuste dank' al tiu karakterizajho Esperanto povas kolekti multe da noblaj homoj en sian vicaron, kaj, ghuste dank' al tiu karakterizajho, Esperanto havas grandan forton de altiro.

    Esp-movado bezonas disvolvighon je tri dimensioj de alteco, vasteco kaj profundeco. La reprezentantoj de la tri dimensioj respektive estas la granda saghulo, granda malsaghulo kaj granda erudito. Ili povas reciproke kompletigi sed neniel anstatauigi unu la alian.

    La saghulo lertas jughi cirkonstancon, trakti kondichojn, kaj antauen pushi nian Esp-movadon, akomodante ghin al la situacio.

    La malsaghulo kondutas ofte tiel, ke li luktas sentime en malfavora situacio, ech bone konsciante la nekalkueblajn malfacilegojn kauze de malhelpoj; li luktas, malgrau sia nealta socia pozicio kaj negranda forto, sen konsidero chu dangheroj minacos al lia sekureco au chu okazus malsukcesoj au damaghoj. Lia rolo kiel fortika chefsubtenilo en drasta torento au spino de grandioza afero ja profunde kortushas kaj inspiras nin.Veterano Tikos ghuste estas tia granda malsaghulo, en kiu ni vidas la enkorpighon de verdkoreco.

    Estis iuj personoj, kiuj havas multflankajn talentojn, aktivis en multaj kampoj kaj rikoltis multflankajn sukcesojn.

    Ankau estas aliaj personoj, kiuj, kvankam kun multflankaj talentoj, tamen absorbighe oferis sian energion eksluzive nur al unu sfero kaj akiris sukcesojn kiuj kovris la fakte nemalgrandajn meritojn kaj sukcesojn en aliaj kampoj.

    En siaj fruaj jaroj veterana Tikos aktivis en artista rondo de ligna-gravurado. Kaj li estis la unua homo kiu enkondukis la Projekton de la Latiniga Skribado de la Nordchina Parollingvo (PLSN) en Chinion.

    Li estas pioniro de Esp-movado en Hubei-provinco, kaj vicighis inter la plej aktivaj chefroloj en la historio de la Esp-movado en Hubei, kiuj kunfondis la Hankou-an Esperantistan Asocion fine de la 20-aj jaroj en la pasinta jc.Li esp-igis la faman verkon de s-ro Lusin "La Vera Historio de A-Q", kies kvalito atingis senprecedencan superecon. Tamen lia plej grava kontribuo estis en la CHina Esp-movado, pro kio li estis famkonata kiel "dumviva movadulo kiu movadis tutan vivon por Esperanto". Pro Esp-movado li suferis areston kaj malliberigon far reakciuloj, sed li tenis sin kun senshangha verda koro travivinte chiajn malfelichojn.

    La tiel nomata "Verda Koro", sub nia kompreno, estas la sumiga kolekto de chiaj bonvirtoj de esperantistoj: devkonscio, preteco pri misio, fidelo, obstineco, persistemo, amikeco, sentimo, senegoista oferemo...ktp.

     La bonvirteco de homoj ofte pli reliefighis en malfacilaj cirkonstancoj, kiel chinoj kutime diris: "Mizera jaro malkovris noblan bonvirton" kaj "Drasta vento montras fortikan herbon ".

    Kvankam tagon post tago jam malproksimighis la paseo ( je du au tri jardekoj), tamen ni ankorau ne povas forgesi la doloran tempon kun profundaj mizeroj nomatan de chinoj kiel "Katastrofan jardekon"(1966-1976), jen vere severa tempo silentiga kaj mutiga por la publiko! Homoj suferis kritiko-punadon nur pro tiaj bagateloj ekz-e ke vi havas anglaliteran tajpmashinon, au foton de terglobo, au internacian korespondon kun fremdaj esp-istoj...ks. Armand Su estis kondamnita je 15 jaroj da malliberigo ja ghuste pro tio.

    Tiam C'EL trovighis en fakta morto kvankam sen oficiala malpermeso.Ghi jam ne povis labori ech por tiel simpla afero sendi respondan leteron al siaj membroj au sendintoj de leteroj.

    Estis estimata veterano Tikos, kiu plenumis, pelate de la esp-ista devkonscio, sub la kondicho sen superula ordono, devigo kaj repago,gigantan laboron, origine plenumendan de tuta landa organizo.Per maniero de "privata korespondo" Tikos interligis aron da chinaj esp-istoj. Ili eldonis (subtere) malgrandan revuon "El Chinaj Esperantisoj" (EC'E) kaj serion da Esperantaj lerno-materialoj mimeografitaj. Tikos organizis la aktivadon esp-igi poemojn de Mao Zedong kaj diskuti pri la tradukitaj tekstoj(fakte studo pri esp-igo de chinaj malnovstilaj poemoj) . Tikos iniciatis landskalan "Tradukan Ekzercon" (por trejni novulojn).Li eldonis mimeografe multobligitajn kaj numeritajn leterojn sub individua nomo, kiu farighis fakte interligilo de chinaj esp-istoj. Dank' al senlaca kaj persistema laboro de Tikos, china Esp-movado, en tia speciala erao, restis en historio ne nur nevakanta, ech kun brilaj rekordoj, kiuj vekis fieron de posteuloj kaj admiron de fremdaj s-anoj.

    La libro "Studnotoj en Lernado de Tradukarto" verkita de Tikos,ja estas unu el tiuj mimeografitaj lerno-materialoj de Tikos. CHijare ni, Esperanto-Asocioj de Hubei kaj Guangdong, kune (re)eldonis ghin libroforme per moderna preso kaj inauguris ghin en Donghu-a Esperanto-Domo. Siatempe Tikos eldonis tiujn lerno-materialojn tute sen profitchasa celo, kaj, la tuta eldonado kaj distribuado estis lau maniero "chiu (kun)laboru lau sia povo kaj prenu kiom lau sia bezono".

    En sia vespera agho, post repensado pri la china Esp-movado,  Tikos iam diris tri spertojn en sincere seriozaj vortoj,  kio fakte farighis lia edifa testamento por ni chinaj movadanoj posteuloj:
unue. Ni agu nepre ne lau okulsignoj de la oponantoj de Esp-o;
due. Afero de Esperanto devas dependi de niaj propraj laboroj, de esp-istoj mem;
trie. Neniam lasu la tempon forfluga en neniofara atendado.
(Pli poste, estimata veterano Honfan resumis la tri spertojn de Tikos en unu frazon, ke Esp-laboro kaj Esp-movado ne devas iri kaj disvolvighi nur dank' al ies eventuala favor-dono.)

    Tiuj tri spertoj, relegate hodiau, ankorau sonas tre aktualaj.Kurantjare, en revuo Legado,n-ro 1997/5, aperis artikolo oponanta Esp-on.

    La autoro havis vidpunton plenamplekse negi la modernan chinan Esp-movadon, kalumniante ke tio farighis nur vanta printempa songho sen spuroj. Fakte tiu autoro montrighas ege senscia ech analfabeta sed kun evidenta antaujugho pri Esp-movado.

    Tiaj oponantoj ekzistis, ekzistas kaj ekzistos chiam, do tute nemirinda kaj neghena fenomeno.

    La pli grava problemo kushas en tio, ke ni esp-istoj devas senchese fortiki nin, plivastigante niajn sciojn kaj fidele persisti je nia afero. Se ni atente legis koncernajn artikolojn verktiajn de D-ro Zamenhof kaj William Auld en la Fundamenta Krestomatio kaj Nova Fundamenta Krestomatio£¬ni certe trovas la paradoksojn, oponantajn kontrau Esperanto, neglektindaj.

    Kion ni devas pli atenti, estas ke ni ne perdu nian orientighon sub la novaj kondichoj de historio, kaj forigu la miskonduton fari nenion anstatau atendi ies eventualan (mon-)helpon kun nerealisma revo. Jes, hodiau ni havas apartajn malfacilojn, kaj multe da chinaj Esp-Asocioj ankorau ne liberigis sin el la malfacilo de "tri sen"( sen domo, sen homo, sen mono).Nia preferinda sinteno estu "faru kion ni nun povas fari, sed ne veu pro kion nun ni ankorau ne povas fari". Nur kun tia konduto de agemo ni sukcesos fari ion, kaj ne hontos inter niaj meritaj antauuloj kaj posteuloj.

La Pentrita Hauto 

Pu Songling(1640-1715)  Elchinigis Guozhu

En Taiyuan (Tajjuan) vivis instruitulo Wang (Uang). Iumatene, li renkontis survoje knabinon, kiu kun pakajho iris sola malfacile. Wang plirapidigis siajn pashojn al shi kaj trovis shin belulino ch. 16-jara.Kun ekamo, li demandis: "Kial vi iras sola frumatene ?" "Kiel vojiranto, vi ne povus forigi de mi la chagrenojn, je kio do utilas via pridemando?" "Kiajn chagrenojn vi havas? Mi volonte donu malavare mian helpon, nur se tio iel utilos al vi."La knabino malghoje respondis: "Pro monavido, miaj gepatroj vendis min kiel kromedzinon al richulo, kies unua edzino tamen estas jhaluza megero. Shi furioze insultis au batis min de tempo al tempo. Ne povante toleri shian tro oftan turmentadon al mi, nun mi fughis for." "Sed kien?" "Kiel rifughanto, mi fakte ne havas antaufiksitan cellokon." "Mia hejmo ne estas malproksima, prefere vi iru tien. "La knabino ghoje konsentis. Kaj Wang, anstatau shi, portis shian pakajhon, kondukis shin hejmen reveni.Trovante neniun en la domo, la knabino demandis:   "Kial neniu via familiano trovighas chi tie ?" "Char chi tie estas nur legochambro por mi." Wang klarigis. "Ho, bonega loko. Se vi vere volas savi mian vivon, vi devas teni la sekreton kaj konfidenci al neniu alia homo. " Wamg jesis, kaj ili kunkushis. Li kashis shin en tiu sekreta kabineto, neniu sciis tion ech post tagoj. Wang duondiris al sia edzino Cheng, kiu, suspektante shin servistino au konkubino de richa familio, admonis ke Wang forsendu shin, sed Wang rifuzis. Okaze Wang vizitis al bazaro kaj tie renkontis taoiston. Ekvidante Wang, la taoisto kun miro demandis: "Chu vi renkontis iun novkonaton?" "Neniun."  Wang negis. "Jen, malica odoro chirkauvolvas vin," la taoisto diris, "sed kial vi neas?" Wang ankoraufoje sin pravigis, kaj la taoisto foriris lun suspiro: "Ho, ve al stultulo en la mondo antau sia morto ! "Wang elflaris la aludon en lia parolo kaj multe suspektis pri la knabino, Sed li repensis, kiel shi, la belulino en efektiveco, povus esti monstro? Kaj li opiniis ke la taoisto tre eble volas ion gajni sub preteksto de ekzorcajho.Post nelonge, Wang revenis al la domo, sed la pordo estis riglita de interne kaj li ne povis eniri. Li ekdubis. Tra brecho Wang transiris la muron kaj trovis ke la pordo de la chambro ankau estis fermita. Li do katpashe iris al la fenestro, tra kies fendo li subrigardis. Jen feroca demono estis en la chambro! kun verdblua vizagho kaj akra segildentaro. Ghi sternis homan hauton sur la lito kaj pentris per koloroj. Fininte la pentradon, ghi forjhetis la penikon, levis la hauton kaj elskuis kvazau veston, kiun ghi portis sur sin kaj tuj farighis belulino. Vidante tion, Wang ege terurighis kaj forrampis eksteren.Wang urghe serchis la taoiston, kiu jam foriris oni ne sciis kien. Post longa serchado Wang fine trovis lin sur kamparo kaj tuj surgenuighis antau li por peti savon. "Lasu min forpeli la demonon!" diris la taoisto. "Estas malfacile ankau por ghi trovi sian anstatauanton, kaj mi ne volas pereigi ghian vivon. "La taoisto donis vishilon al Wang kun konsilo ke li pendigu ghin antau sia dormochambro. Kaj che disigho ili mendis rendevuon che la Templo de la Blua Imperiestro en la sekva tago.Reveninte hejmen, Wang ne kuraghis iri al la legochambro kaj kushighis en la interna dormochambro, antau kies pordo li pendigis la vishilon laukonsile. Chirkau je la unua nokta gardoperiodo, audighis ekster la pordo susuro. Wang ne kuraghis observi per si mem, kaj petis ke la edzino gvatu. Shi vidis ke la knabino alvenis, sed haltis antau la vishilo, ne kuraghante antaueniri. Shi staris, grincante per dentoj longan tempon kaj foriris, sed shi revenis post nelonge kun insulto: "Fi al chi minaco de la taoistacho ! Tamen, chu mi volontus vomi kion jam en mia busho ? " Shi ekkaptis la vishilon, dispecigis ghin, kaj entrudighis en la dormochambron rompinte la pordon. Shi pashis rekte sur la liton de Wang, disfendis lian bruston, elprenis lian koron kaj tenis ghin forirante. La edzino terurite kriegis. Servistino venis kun kandelo kaj trovis ke Wang jam estis mortigita, kun freshaj sangoj chebruste. La edzino Cheng en timego larmis, ech ne kuraghis ellasi sian vochon. La sekvan tagon, Cheng sendis Erlang, la pli junan fraton de Wang, rapidi al la taoisto. Informighinte pri tio, la taoisto diris kolere: "Ho, kiel audaca demono ! Ne indas mia kompato !" kaj li sekvis Erlang veni al la hejmo de Wang. Sed jam malaperis la knabino. Poste, la taoisto levis sian kapon chirkaurigardi kaj diris: "Estas feliche ke shi fughis ankorau ne malproksime." "Kiu loghas en la suda korto ?" demandis la taoisto. "Tie estas mia hejmo." respondis Erlang. "Nun la demono sin kashas en via hejmo." la taoisto asertis.Audinte tion, Erlang tre miris, opiniante tion neebla. "Chu do venis nekonato al vi ?" demandis la taoisto. "Hodiau matene mi iris al la Templo de la Blua Imperiestro, selve ne scias." respondis Erlang, " lasu min hejmen reveni pridemanddi." Li foriris kaj revenis post nelonge, dirante: "Jes, vere. Hodiau matene venis iu maljunulino, kiu volis dungighi en mia hejmo. Mia edzino jam restigi shin kaj nun shi ankorau estas tie." "Ghuste shi estas la demono." diris la taoisto.Ili do kune iris, kun ligna glavo en sia mano, la taoisto staris en la mezo de la korto kaj laute kriis : "Fidemono! Redonu mian vishilon! "La maljunulino en la chambro ekpalighis, maltrankvile.Shi volis eskapi trans la pordo. Sed la taoisto persekute frapis. La maljunulino ekfalis teren. Kaj la homa hauto demetighis subite. Jen montrighis feroca demono, laute gruntante kiel porko. La taoisto eksvingis la lignan glavon kaj dehakis la kapon de la demono, kies korpo farighis densa fumo rulighanta sur tero. La taoisto elprenis legenarion, fortiris ghian shtopilon kaj metis ghin en la fumon, audighis jen siblado kvazau de enspiro kaj dum mallonga momento chiom da fumo estis enigita en la lagenarion. La taoisto shtopis ghian aperturon kaj metis ghin en sian sakon. Rigardante al la homa hauto, ili trovis ghin kun brovoj, okuloj, manoj, piedoj k.c.... La taoisto volvis ghin kvazau rulpentrajhon kaj ankau metis en la sakon. Kaj la taoisto adiauis forironte. Cheng koutois (noto: koutoi --- Genuante tushi la teron per la kapo kiel signo de respekto, cedo au pardonpeto, precipe en la malnovaj tempoj en Chinio.) al li che la pordo, plorante petis la revivigon de la edzo. Sed la taoisto rifuzis pro sia nekompetenteco. Ankorau pli malghoja, Cheng genuighis sur tero salutante al li sen levigho.Post meditado la taoisto diris :"Mi vere ne kapablas revivigi homon pro mia neperfekta arto, sed mi rekomendu al vi homon, kiu vershajne povus. Do, petu al li kaj li savos." "Sed kiu ?" demandis Cheng. "En bazaro estis frenezulo kiu ofte kushis en malpurajhoj. Vi petegu al li plore, kaj, se li ofendus vin pro frenezeco, sinjorino, nepre ne koleru !"Ankau Erlang bone sciis pri la frenezulo, kaj, post adiauo al la taoisto, li ekvizitis kune kun sia bofratino Cheng.Ili vidis survoje almozulon, kiu freneze kantas, kun tri futojn longa nazmuko, kies malpureco sufichis por fortimigi chiujn rigardantojn. Cheng surgenue sin trenis al li. La almozulo ridis demande :"Ho, belulino,chu vi amas min?" Cheng diris sian peton, sed la almozulo respondis: "Ba, kial necesas lin revivigi? Ja chiu homo povas farighi via edzo !"Tamen Cheng insiste petegis lamente. "Ho, strange !" diris la almozulo, "Peti min revivigi mortinton, chu mi estas Jamaragho?" kaj li kolere ekbatis per bastono al Cheng, kiu pene toleris la doloron.Chirkaurigardantoj iom post iom kolektighis kiel ringa muro.La almozulo elsputis manplenon da krachajho, kaj levis al la lipoj de Cheng, kriante : "Manghu!" Cheng rughighis ghis kolo, en embaraso, sed, memorante la admonon de la taoisto, shi kontrauvole devigis sin manghi. Tio en shia gorgho krudas kiel malmola vatbulo malfacile englutebla, kaj fine restis en shia brusto kiel nodajho. La almozulo ridegis , kriante: "Ho, la belulino amas min!" Li eklevighis kaj foriris ignorante al chiuj. Cheng postsekvis lin en templon. Sed kiam Cheng postkuris, la almozulo jam malaperis tute senspure malgrau shia serchado.Cheng revenis kun hontemo. Shi kaj lamentis pri la malfelicha mortinta edzo, kaj pentis pri sia hontinda mangho de krachajho. Shi dronis en dolora plorado kaj preferis tuj morti.Kiam shi preparis purigi la edzan kadavron, la familianoj nur rigardis de fore, ne kuraghante alproksimighi. Tenante la kadavron, Cheng ordigis la inteston kaj malghoje ploris. Pro troa ploradoshia vocho ech raukighis, kaj shi eksentis vomemon, kauzitan ghuste de la nodajho, kiu subite shprucis kaj falis, sen shia apenaua ekrimarko, en la disfendita bruston de la kadavro. Ege surprizite, Cheng ekvidis ke tio estis homa koro, ankorau ritme saltanta en brusto, kun varma vaporo kvazau fumo. Cheng tre miris, kaj haste per siaj du manoj kunigis al edzan bruston, pene kunpremante. Sed, nur se shia kunpremo iom malfortighis, fumo ekshvebis el la brustfendo. Shi do tuj shiris silkajhon per kiu vindis.Kiam shi palpis al la kadavro, shi trovis iom post iom varmighon, kaj kovris per litkovrilo. Noktmeze, kiam shi observis, aperis jam spiroj kaj ghis tagigho Wang fine revivighis. Li diris: "Mi travivis kvazau songhon kaj nur sentas malfortan ventrodoloron." Aperis che lia brustofendo cikatro kvazau kupra monero, kaj post nelonge li resanighis.

Komentarias la verkanto de lastrangajhoj:

Ho, kiel malsagha estas la homo en la mondo, kiu prenis evidentan monstron belulino ! Kaj, kiel stulta estas la malsaghulo, kiu prenis lojalan amikon falsa ! Tiu, kiu posedis aliulon pro amo al beleco, ankau havus edzinon, kiu manghos alies krachajhon bongusta. La Chielo emis doni repagon, bedaurinde tamen ke la malsaghulo tion ne konsciis. Ve! [el La Strangajhoj de Liaozhai, pliajn oni povas legi en http://www.elerno.net/liaozhai/liaozhai_indeh.html]

La Suno

Verkis Bakin   Elchinigis Zhu En

Prikantinda estas la nokta papilio, kiu sin jhetas al la lampflamo por lumo kaj varmo, kaj finfine mortas sub lampo au en oleo. En la lasta momento ghi akiras lumon kaj ankau varmon.

Mi sopiras al Kuafu de pratempo. Por postkuri la sunon, li mortis pro sofio en Yanggu.

Por lumo kaj varmo, oni preferas oferi sian vivon. La vivo estas domaghinda. Sed heroa morto estas preferinda ol frosta kaj soleca vivo.

Sen lumo kaj varmo, chu la mondo ne estus nigra kaj frosta?

Se mi havus flugiloj, mi preferus farighi nokta papilio de la homa mondo. Mi volus flugi al la arda suno, lasu min perdi la konscion kaj farighi strio da fumo kaj pinchajho da cindro, kiam lumo fulmas en miaj okuloj kaj varmo perceptighas en mia korpo.

Korsigno

Kapturne, mi fotis vian cheeston per mia rigardo trans multaj shlultroj. La fiksarigardo ja estas la senvocha lingvo, kaj la brilanta lumo en la koro estas antaudestino.

Ni iru por spekti la maron. Mi korinklinighas al vi, kvazau al la maro mistera kaj vasta, kie shvebas laroj, huras la onderoj, kaj flagretas mia arda senton.

Mi vere volus farighi naghanto, kaj sinjheti en viajn vastajn brakojn por chasi la belajn koralojn kaj kisi la molan plaghon.

En la belan leterkeston mi metis mian amoplenan koron similan al la rughfabo en la suda Chinio. Kvazau pejzagho soleca kaj emocia, la senornama sekundara chielarko de mia malkasha koro akompanos vin tra la tuta mondo.

Ech se tio estus bela eraro, mi obstene atendas ankau la tagon, kiam mi glugle fluetigos la obsedan sopiradon en via koro...

Anima Fenestro

Elchinigis Miao Hui

    Kio estas la fenestro de homa amino? Okulo.

    Ghuste per la okuloj oni spertas la unuajn kontaktojn kaj impresojn al la ekstera mondo.

    La okuloj povas paroli; la okuloj povas sentesperimi; la okuloj povas auskulti; la okuloj povas plendpeti; la okuloj povas la suspiri; la okuloj povas ghoji...

    la okuloj de bebo plenas de pureco;  la okuloj de infanoj plenas de scivolemo;la okuloj  de junuloj plenas de espero;la okuloj de geamantoj plenas de amemo;la okuloj de mezaghuloj plenas de vivpeno, kaj la okuloj de maljunuloj plenas de bonkoreco...

Miniaturo

Sonya Skrypnick [Ukrainio]

Kiam la nokto venis sur la Ter'

Kaj steloj respegulis en la mar'

mi sole iris al la bord'.

Mi staris, silente auskultis

senchesan melodion de l'odoraj ondoj

kaj tradukis ghin

en la lingvo de mia kor'...

Revenu 

Mao Zifu

Foriris vi sen adiauo,

al dio scias kia loko.

Min tedis iam la miauo.

Foriris vi sen adiauo;

Ektrovas mi en hodiauo

valoron vian che ratvoko.

Foriris vi sen adiauo,

al dio scias kia loko.

Dek du pashoj al sana vivo!

1. Akceptu , ke vi ne povas kontroli la eksterajn cirkonstancojn de via vivo, sed ke vi povas kontroli viajn respondojn al ili. Rekadru viajn respondojn , poe ke ili konduku al pozitivaj agadoj kaj sentoj.

2. Bona sano dependas kaj de fizikaj kaj de mensaj faktoroj: do ghuste manghu, ghuste ekzercu kaj meditu regule.

3. Pensu , ke vi estas sana: ne pensu , ke vi estas malsana.

4. Shangho estas la sola konstanta fakto en la vivo , do pro tio malfermu vian menson al shangho en via vivo. Ne kontraustaru al la shangho au plendu pri ghi.

5. Viaj kredoj estas pli potencaj ol vi scias. Konsciu pri ili. Admonu ilin, kaj estu certa, ke ili estas pozitivaj . Se ne, shanghu ilin.

6. La sola vojo por eskapi de strechado , timo au dubo , estas rekte alfronti la kauzojn detiuj emocioj.

7. La du fundamentoj emocioj estas timo kaj amo. Chiam elektu amon.

8. Kiam cheestas elekto inter justa au esti en paco , elektu pacon.

9. Akceptu vim mem kia vi estas. chiuj havas mankojn. Chiuj estis vunditaj . Chiuj estis devintaj alfronti amarecon . neniu estas perfekta . Ni estas tiaj, kiaj ni estas.

10. Kiam vi estas kolera au vi sentas rankoron pri iu, chesigu la emociojn , kaj praktiku pardonon ---inkluzive de pardono la vi mem.

11. La vivo memchesos doni al ni instruajn lecionojn . Sana homo estas chiam malfermita al la lernado kaj alla malkrovo. Kiam la lernado estas preta , la instruisto aperas .

12. Estu pacienca. Esti pacienca ne signifas subpremi senpaciencon , sed pli ghuste havi zorgan atenton al la procezoj chirkau vi, kaj ne al la zorgo pri rapida efektivigho de la produktoj de tiuj procezoj. [El Naturista Vivo]

Virino en la nova epoko

Oskaro

Virino antau sia 20-jarigho estas poemo, romantika, bela kaj iluzia.

Antau la 30-jarigho shi estas romano, enhavricha kaj detalajho zigzaga. Antau la 40-jarigho shi estas prozo, pensoricha, sed sentema.

Post la 40-jarigho shi estas kritiko, temas pri chiu, sed neniam pri si.

Diferenco inter edzino kaj amantino

Oskaro

Kiam edzo gajnis premion, lia amantino postulas de li sumon de la premio, sed la edzino preferas ateston de la premio. Kiam edzo ploras pro fiasko, la edzino donas al li mantukon, sed vangofrapojn donas la amantino.


Redakcio: Changtaiguan Gongdiansuo, CN-464193 Xinyang, Henan, Chinio