Tefloro

7

Redakoro: Zhang Xuesong

Socikultura kaj movada Revuo

Nov'2003 tefloro(a)peoplemail.com.cn

ENHAVO

Ankau trovos Steele foriras
ESPERANTA CIVITO CHE LA KONGRESO DE POPOLOJ
Someraj sonoj che norda lago
LJAPIKLANDO KAJ TIES LOGHANTOJ LJAPIKOJ
Autuna Pluvo
Jarsezone
Kie unue aperis la Sankta Virgulino? 
Ghangalo lanchos TV en Esperanto
Multfaceta SAT-kongreso en Svislando
Forgesu la Malamikojn Pensante pri la Amikoj
Neforgesebla Sperto
Koroj kompatindaj

ANKAU TROVOR, STEELE FORIRAS

Trevor Steele rezignis pri sia posteno de ghenerala direktoro en UEA: li dejhoros nur ghis la venonta printempo, kiam li forlasos Europon pro privataj kauzoj. Steele enpostenighis en autuno 2001 kaj estis konfirmita ghis decembro 2005. Lia subita kaj frutempa demisio trafas kiel fulmo en la jam malserena chielo de Roterdamo. Bedauron pro lia decido esprimis liaj dungintoj, dum ghojon esprimis diversaj aktoroj de la bullerismo.

 Startinte sub la devizo "Harmonio interne, ekspansio ekstere", la konata literaturisto bedaurinde ne sukcesis realigi ghin. Dum la lastaj jaroj UEA ne ekspansias, male ghi regresadas kvante kaj kvalite. Kaj la interna konflikto transformighis al giganta kverelo inter finvenkistoj. Trevor Steele mem estis objekto de acida satiro fare de Istvan Ertl kaj kelkaj el siaj nunaj oficistoj.

 Pri la regreso de UEA probable Steele ne havas kulpon: li saltis sur delonge sinkantan shipon. Pri la interna atmosfero, kaj ghenerale pri la oficeja strukturo, certe influis ankau lia propra rolo.

Trevor Steele reprezentis la Esperantan PEN-Centron okaze de la promulgado de la Konstitucio de la Esperanta Civito; la Charton mem li tradukis poste al la angla. [HeKo]

Ghangalo lanchos TV en Esperanto

Flavio Rebelo [Brazilo]

La teamo de Ghangalo, kiu dum la lastaj nau monatoj elmontris sian seriozecon kaj profesiecon per la plej granda notico-portalo en Esperanto (http://ghangalo.com), volas dividi kun la tutmonda esperantistaro la defion establi la unuan sur la mondo profesian interretan televidkanalon tute en

Esperanto - ITV (Internacia Televido).

La problemoj pri televidaj elsendoj en Esperanto delonge kirlighis en la menso de tiuj, kiuj establis Ghangalon. La skipo multe studis pri la temo, multe enketis che profesiuloj kaj laborantoj en tiu merkato, alvenante al la konkludo, ke jam eblas al la esperantistoj havi sian propran televidon. La kostoj por ses-monata funkciado de la interreta televidkanalo ITV (Internacia Televido) atingas 35 mil eurojn (la mono estos uzata por ses monatoj da laboro, achetado de teknikaj aparatoj, dungado de kompetentaj homoj kaj teknikistoj, kaj pretigo de studioj kaj kameraoj). La celo de la kampanjo estas kolekti la kapitalon per mondonacoj kaj kontribuoj de la tutmonda esperantistaro, individue au klube, por la establo de profesia televidkanalo en Esperanto.

Al tiuj, kiuj volas kontribui au informighi pri la establo de ITV, oni petas viziti la subportalon de la kampanjo (http://ghangalo.com/televido),  au kontaktu la administrantoj de la kampanjo per la retadreso televido@ghangalo.com. En tiu subportalo trovighas pli detale informoj pri la manieroj kontribui, mone, teknike au persone. La brazilano Flavio Rebelo, la motoro malantau Ghangalo kaj la projekto ITV, planas baldau ekpilgrimi tra Esperantio, irante de klubo al klubo tra la kontinentoj, persone, eksplikante pri kio temas la afero, kaj kiel ghi revolucios la manieron, per kiu ni rilatas al la internacia lingvo.

UEA (Universala Esperanto-Asocio) kaj ESK (Esperanto-Societo Kebekia) jam forte subtenas la kampanjon. Alvenas nun la tempo ricevi de la unuopaj esperantistoj la apogon, kiu estos decidiga por la establo de propra, plene Esperanta, televidkanalo. Tial la administracio de la Projekto ITV deziras sincere kaj tutkore peti, ke esperantistoj kaj E-organizajhoj subtenu la projekton establi interretan televidkanalon, per monaj kontribuoj. Paralelaj kampanjoj organizotaj de kluboj kaj asocioj de Esperanto tra la mondo estas do tre bonvenaj, kiel maniero financi la projekton. Partoprenu vi ankau en la plej granda aventuro de nia lingvo ekde ties lancho, en 1887 - la establo de la unua televidkanalo en Esperanto.

LA ESPERANTA CIVITO CHE LA KONGRESO DE LA POPOLOJ

Triopa delegacio, gvidata de sen. Marie-France Conde Rey, oficiale kaj aktive partoprenis en la sesioj de la Mondcivitanaj instancoj, en Parizo 25-27 oktobro 2003. Al la Kongreso de la Popoloj c-ano Giorgio Silfer havis la okazon prezenti la panoramon de la esperanto-mondo, klarigante la rolon de la Esperanta Civito, kies strukturo kaj aktiveco vekis tre pozitivan intereson.

 La Kongreso de la Popoloj akceptis la ideon, proponitan de nia delegacio, okazigi mondkongreson de la senshtataj popoloj, por montri konkretan alternativon al UN, kiu nuntempe funkcias nur sur la nacishtata fundamento. La mondkongreso estas planata en Svislando, por jaro post 2005.

 La Civita delegacio havis agrablan kaj fruktodonan interparolon kun la gvidantoj de Monda Fonduso por Solidareco Kontrau la Malsato. Estas proponite, ke chi tiu institucio (kies oficiala lingvo estas esperanto) funkcios kiel kanalo por la investado de la Esperanta Civito, favore al projektoj kontrau la mizero (inkluzive de tiu fontanta el la senlaboreco, en orienteuropaj landoj). Pri la temo okupighos la Vickonsulo pri socialaj aferoj.

 Kunlaboro inter la Mondcivitanoj kaj la Esperantianoj okazos ankau kadre de la baldaua Europa Socia Forumo. [HeKo]

Multfaceta SAT-kongreso en Svislando

de Richard Schneller

  La 76a SAT-kongreso okazis de la 12a ghis 19a de julio 2003 en Chaudefono [La Chau-de-Fonds]. Estis la dua en Svislando post tiu de la jaro 1981 en Bazelo. La programo de la kongreso estis tre varia kaj sharghita. La laborkunsidoj de SAT kaj de ghiaj frakcioj (ekologiisma-verda, komunista, liberecana, mondcivitana, sennaciista) ebligis trakti gravajn demandojn per libera diskuto de la membroj. Ne mankis interesaj prelegoj altnivelaj.

 Dum la inauguro en la aulo de la liceo 'Blaise Cendrars' la sekretario de SAT, Kreshimir Barkovich, prononcis anstataue la festparoladon de Kep Enderbio [Kep Enderby], iama australia ministro, ne povinta cheesti la kongreson, kiu pledis por etiko de tutmondigho. Lise Berthet, reprezentanta la urbajn autoritatojn, klarigis la funkciadon de la svisa federacio lau historia estigho kaj nuna praktiko. Shi esprimis la esperon, ke la mondo realigos veran universalan federacion kaj gratulis la cheestantojn pri la uzo de universala lingvo. Post la malferma sesio shi inauguris anstatau strato au placo Fruktoghardenon de Esperanto sur municipa grundo.

 Fransoao Degol [François Degoul] prelegis pri "La rolo de SAT kaj SAT-anoj en zamenhofologiaj studoj", Ghiorgho Silfer [Giorgio Silfer] pri "La Universala deklaracio de lingvaj rajtoj", Valtero Ĵelani [Walter Zelazny] pri "Esperanto vidalvide al sociaj kaj religiaj pensoj kun aparta analizo pri lantiismo". Natalja AroloviCh rakontis per lumbildoj la vivon de "La pentrista dinastio Benois" origine el Peterburgo kaj rifughintoj en Parizo. Okazis staghoj pri japana kulturo (Ando Viola Murasaki), kuba muziko kaj danco (Maira Nunjez Hernandez), literaturaj kafumoj kun Istv¨¢n Nemere pri sia vivo, verkado kaj laste aperinta titolo "Krias la silento", dum Hans-Georg Kaiser prezentis sian tradukon "La mortula shipo" de B. Traven.

 La partoprenantoj de politika kaj socia forumo intershanghis spertojn el diversaj landoj. Dum la tuta kongreso oni multe parolis pri la Europa Socia Forumo okazonta en novembro 2003 en Parizo kaj kiu inspirighas de la Monda Socia Forumo. Estis diskuto pri la maniero prezenti esperanton kiel taugan interkomprenilon por movado kun parencaj celoj. Okazis interesa debato pri la nova PIV sub la titolo "Plena Ilustrita Vortaro unu jaron poste: dankoj kaj mankoj" kun la du akademianoj Perla Martinelli kaj Mishel Duk Goninaz [Michel Duc Goninaz]. El la distra parto ni menciu vesperon kun neushatelia folklora grupo kaj mallongan filmon kun la vocho de Klaudjo Pirono [Claude Piron] pri la iama kaj nuntempa fabrikado de muzikautomatoj en la regiono.

 Scivoleme oni atendis la premieron de la dramo "La familio de Anto Speri" pri denaskaj esperantistoj, identeca krizo familia kaj shanghighoj por la homoj kaj socioj orienteuropaj en la 1990aj jaroj. Dum la autoro Ghiorgho Silfer [Giorgio Silfer] mem okupighis pri la lumoj, la juna bulgara reghisoro Jordan Todorov gvidis la italan amatoran trupon el Torino. La tuta skipo rikoltis varman kaj kuraghigan aplaudon de la publiko.Koncerto de klezmera kvarteto "Razzmatazz" (kiu signifas "tuj shatata"), sin inspiranta de jida tradicia muziko, entuziasmigis la auskultantojn. Alloga estis spektado de esperantaj filmoj kiel ekzemple "Mefisto" de Ishtvano Shabo [Istv¨¢n Szab¨®], "Angoroj" de J. L. Maheo, "Babel" de Ivon Davis, "En Europo ie", hungara kontraumilita filmo, kaj "Espere despere", tri humuraj teatraĵoj pri esperanto kaj ghia socio.

 Post longdaura bankedo la artisto Solo(tronik) sukcesis dancigi ech grizharulojn per modernaj ritmoj. Al tio kontrastis la muzika recitalo kun lidoj de shubert kaj Shuman en Esperanto interpretitaj de Loreta Geiger kaj Ĵan-Tieri Von Buren [Jean-Thierry von B¨¹ren] kun akompano de la pianistino Raluka Pekinjot Dumitresku [Raluca P¨¦quignot-Dumitrescu]. Sekvis dadaisma interludo per koloraj kuboj kun samtempa recito de Jarlo Martelmonto. Finis la vesperon la populara kantistino Anjo Amika.

 Merkrede matene okazis vizito de la urbo Neushatelo kaj posttagmeze ekskurso al la gorghoj de la rivero Areuso, kiu trovighas en naturprotektita zono. Marshantoj tie renkontis surprizite Chamon de proksime kaj povis observi akvan merlon. Por la tagmangho oni regalis la ekskursantojn per bongustaj trutoj. Alifoje la kongresanoj vizitis la urbon Chaudefono kaj ghian horloghan muzeon kaj ankau la urban bibliotekon, kie trovighas CDELI (Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia).

 Tre kontentaj revenis la partoprenintoj al la antaukongreso el Grindelvaldo, loko en la montaro, kie impresas la pintoj de la Bernaj Alpoj: daure brilis la suno kaj ne estis varmego.

 La Esperanta Civito debatis aparte en la magistratejo dum du tuttagaj kunvenoj. En tiu semajno okazis ankau esperantokursoj en KCE (Kultura Centro Esperantista) proksime de la kongresejo. Chio chi postulis de la organizantoj grandajn fortostrechojn, ne laste char ili krome prizorgis la eldonon de kvin dupaghaj numeroj de "Heroldo" speciale por la kongresanoj kun la taga programo kaj raportoj pri la antautagaj okazintaĵoj. Vershajne tiu elCherpiga okupiteco estis la kauzo de kelkaj organizaj mankoj kaj malfruoj ne tre gravaj dum tiu multfaceta kaj entute sukcesa kongreso. Fine la prezidanto de la plenumkomitato de SAT, Jakvo SHram [Jakvo Schram], kontente konkludis kaj fermis la kongreson invitante Chiujn al la venontjara en Bratislavo (slovaka Chefurbo).  

Someraj sonoj che norda lago

-- Internacia Infana Kongreseto 2003  

de Stefan MacGill

La sonoj de naghado kaj akvoludoj shvebis chiutage super la lago. Krioj el arbaro: "Mi trovis jam kvin!" Ehho: "Ech unu such-bombonon mi ne trovis... kie... ha jen unu!". Internacia Futbala Championajho kun komentario: "Tomoya lerte preterpasas du atakantojn, plue al Florian, Gretel klopodas haltigi lin, sed shoto al golo... Kristine haltigas tion per forta piedbato - tute ghis la alia golo!"

Jen sonbildoj de la 35a Internacia Infana Kongreseto okazinta fine de julio en Lerum, 20 km de Gotenburgo. GHi arigis 27 infanojn el ok landoj (Belgio, Francio, Hungario, Japanio, Kubo, Norvegio, Rumanio kaj Svedio), la plimulto knabinoj. Alta proporcio venis el E-familioj kun bona lingvoscio; tamen kvarono havis malpli da kapablo ol la kongreseto vere bezonas; tiuj partoprenis chiutagan paroligan kurson.

Kelkaj gepatroj kaj aliaj familioj kun infanoj aldonighis al nia ekskurso al la bonega bestoghardeno en Bor¨ªs. En alia tago, gepatroj, jhurnalisto kaj interesitoj vizitis la IIK-ejon kaj la infanoj pretigis koncerteton por ili. Popularaj programeroj estis pentrado, desegnado, kolchena farado, sportaj olimpikoj kun premioj, apudlaga fajro, du trezor-serchoj, muzikado kaj dancado, segho-ludoj kaj la chiunokta endormiga rakonto, per kiu la infanoj auskultis tutan libron: "Avinjo". La tuton ne eblas rakonti chi tie. Vizitu la hejmpaghon de IIK por legi raportojn verkitaj de la infanoj kaj vidi fotojn. Iru al la hejmpagharo de UEA kaj serchu sub 'Kongresoj'.

Ni kore dankas al Aino, nia surloka gvidanto, kiu glatigis por ni chion, kaj al la aliaj gvidantoj kaj helpantoj.  

Forgesu la Malamikojn Pensante pri la Amikoj

Omraam Mikhael Aivanhov (1900-1986) [Francio]  Trad. Claude Piron

Oni maljustis kontrau vi, vin kritikis, kalumniis, chu? Nu, tio okazis, konsentite, sed kial fiksi vin sur tio kaj resti malfelicha dum tagoj kaj tagoj? Diru al vi: "Ech se kelkaj ne amas min, multaj aliaj min amas, la Sinjoro mem min amas!" Tiel vi pensos pri viaj amikoj, pri la dia mondo, pri la Sinjoro, kiu kreis tiom da belaj kaj bonaj ajhoj, de kiuj vi profitas je chiu monento de via ekzisto, kaj vi forgesos la malbonon, kiun oni faris al vi. Ekzercante vin tiamaniere, vi sukcesos ighi sensenta pri la negativa flanko de la vivo.

La ghusta sentemo estas la arto tuttute bonvenigi en sin la Chielon kaj fermi sin al chio negativa kaj malluma. Esti sentema nur pri negativajhoj, tio estas sentimentalacho, malsana manifestigho de la personeco. Kian felichon vi povas atendi, se plu ekzistas por vi nek la Chielo, nek la angheloj, nek la floroj, nek la birdoj, nek la amikoj, nur homoj malicaj kaj nejustaj?

LJAPIKLANDO KAJ TIES LOGHANTOJ LJAPIKOJ

Jaroslav Vorobjov, Rusio

    En malproksima nekonata por vi lando Ljapiklando loghis malgrandaj violkoloraj ljapikoj. Interalie, ili scipovis paroli Esperante.
    Kaj apud la lando situis alta, densa kaj malluma arbaro, en kiu loghis nigraj malicljapikoj. Ili chiam faris malbonon al ljapikoj.
Malicljapikoj antaue estis ljapikoj, sed iun tagon en Ljapiklandon venis malica sorchistino, kiu volis, ke chiuj ljapikoj ighu malbonaj, nigraj kaj malicaj, kia shi mem estas. Tiun malbonan kaj malican sorchistinon oni nomis Reghino de Obskuro.
    Tamen shi ne sukcesis fari chiujn malicljapikoj, char shiaj sorchoj efikis nur tiujn, kiujn shi vidis. Inter ljapikoj, kiujn shi vidis kaj sekve sukcesis konverti, estis princino, kiu momente estis promenanta. Cheestis ankau ljapiko Ivano, kiu staris che la sojlo de sia domo kaj estis elironta, kiam Reghino de Obskuro ekvidis lin.
    Kiam ljapikoj ekvidis sin nigraj, ili forkuris en arbaron. Sed Ivano ne kuris en arbaron, li restis hejme, char li restis bonkora kaj sagha. Li nur ekstere ighis nigra kaj aspektis kiel malicljapiko.
    Malicljapikoj permesis al neniu eniri la arbaron krom iliaj samgentanoj. Tiam ljapikoj iel allogis malicljapikojn en banejon kaj komencis lavi ilin, froti per brosoj kaj shvitigi. Sed ne okazis iu ajn rezulto, char malicljapikoj elshirighis kaj chiel kontrauagis la lavadon. Kaj fine ili forkuris en arbaron.
    Tiam Ivano diris al la Regho, ke li iros en la arbaron por rigardi kiel malicljapikoj vivas tie. Kiam Ivano venis en la arbaron, la malicljapikoj akceptis lin kiel sian samgentanon. Li ja ekstere distingighis de ili per nenio.
    Ivano rimarkis, ke che malicljapikoj apud okuloj aperis violkoloraj makuloj. Tiam li decidis observi. Kaj post kelkaj tagoj frumatene tuj post vekigho li ekvidis malicljapikon, kiu ploris, kaj sur vangoj, lau kiuj fluis larmoj, aperis violkoloraj postsignoj. Tiam Ivano revenis en sian landon kaj diris al la Regho, ke nigra farbo forlavighas per larmoj. La Regho do ordonis al chiuj ljapikoj sensheligi cepojn kaj la larmojn, kiuj fluas el iliaj okuloj dum la procedo, vershi en vazojn.
    Vespere Ivan havis kelkajn barelojn kun larmoj. Nokte li prenis la barelojn kaj alrulis ilin en la arbaron al dormantaj malicljapikoj kaj aspergis ilin per larmoj. Kiam ili vekighis, ili ekvidis, ke ili denove ighis violkoloraj. Tagmeze ljapikoj atingis sian landon kaj ekvivis bone kiel antaue.
    La Regho edzinigis la princinon al Ivano, char li kredis, ke se io okazos al la princino, Ivano prizorgos shin kaj gardos kontrau malfelicho.
    De tiam Reghino de Obskuro ne plu venis al Ljapiklando, char shi sciis, ke en tiu lando loghas ljapiko, kies nomo estas Ivano.
(La verko akiris 1- premion en la konkurso Fabelo Internacia)

Neforgesebla Sperto

Yu Rongkang

En la 25-26a de oktobro okazis esperantista kunloghado en urbo Huangshi. Pro longa distanco inter la kunloghejo kaj mia urbo, mi kaj sinjoro Xie Kui decidis fruigi nian veturon por ghusttempa atingo

Tagmeze de la 24a ni ekveturis autobuse. Dum la 5-hora veturado ni multe babilis pri la vorto "kunloghado", pri kiu samideanoj multe diskutis lasttempe en nia forumo. Ni babilis ankau pri urbo Huangshi, kiu estis iom sankta en mia koro. En la okdekaj jaroj de la pasinta jarcento, tie oni elbakis kelkdek milojn da esperantistoj pere de Koresponda Esperanta Lernejo. Kaj ankau de tie venis al nia urbo Jingzhou esperantista pioniro sinjoro Deng Huijin, kaj ghuste de tiam ekaktivis esperanta movado en nia urbo.

    Pro trafika akcidento sur la shoseo nia autobuso devigite haltis tri horojn. Je la 9a nokte ni finfine atingis la urbon. Elautobusighinte ni trovis sinjoron Begonio, inteligentan kun okulvitroj, kiu atendis nin jam pli ol tri horojn.

    En la autobuso al nia celloko, tetrinkejo "Ne Disigho Sen Renkontigho" ni gaje parolis Esperanton. Iu fraulino sidanta apud ni atente auskultis nian parolon, kaj finfine demandis min, "Chu vi parolis la korean?". "Ne, ni parolis Esperanton." mi respondis Chine.

    Kiam ni atingis la trinkejon, kie jam atendis nin sinjorino Zhou Taohua, posedantino de la tetrinkejo kaj prezidantino de Huangshi-a E-Asocio, kaj lokaj samideanoj. La majstrino tuj regalis nin per bonodora teo. Poste Begonio kaj alia samideano kondukis nin al gastejo, kie ni tranoktos. Kvankam la veturo estas iom laciga, tamen ni ne volas forlasi la babilan shancon. Mi proponis bieron, kiu neniam mankeblas al viroj por ghojiga babilado. Ni sidis en malgranda butiko kaj ghoje babilis en nia komuna lingvo Esperanto. Kiam finighis nia trinkado, jam estis profunda nokto. Sciinte, ke la hejmo de Sinjoro Begonio estas distanca de tie, ni invitis lin tranokti kune kun ni, por tio ni kunigis du litojn en unu grandan liton.

Matene de la 25-a mi shercis kun Begonio:"Tri homoj dormis sur unu lito, tio estas vera kunlogho".

    La inauguro okazos posttagmeze. En trinkejo ghuante teon kaj babilante kun lokaj samideanoj ni atendis la alvenon de samideanoj el urbo Wuhan. Audinte la konatan vorton "saluton" mi vidis amason da samideanoj. Inter ili mi facile rekonis tiujn samideanojn, kiujn mi neniam renkontis persone, char iliaj vizaghoj jam de longe konataj de mi, fakte mi kelkfoje vidis iliajn fotojn rete. Jen dika Weishan, jen skola Trigo kaj eleganta Hu Xu. Tuj shvebis esperanta parolo en la salono, ja E-etoso!

    Post tagmangho okazis inauguro en restoracio "Familio sur akvo". Tute surprizis min, ke la kelneroj salutis nin en flua esperanto, kiam ni atingis la restoracion.

    Dum la kunveno Chiuj samideanoj prezintis sin esperante. Kaj sinjoro Hu Guozhu faris prelegon. La kunveno dauris kelkajn horojn en ghoja etoso. Vespere gastigantoj preparis abundajn manghajhojn. Samedeanoj foje kaj foje tostis por amikeco kaj neforgesebla renkontigho. Post vespermangho komencighis amuza vespero. Samideanoj kantis kaj dancis gaje. En ĥoro "Neforgesebla Chinokto" finighis la vespero.

    Nokte en gastejo mi konatighis kun sinjoro Mo, samideano el urbo Wuhan, li aspektis ordinara sed entuziasma. Ni ambau forgesis lacecon kaj komencis babili Esperante. De li mi sciis multon pri lia malfacila sperto kaj anektodojn de E-movado. Ni ghoje babilis ghis la 3a matene.

Kvankam estis la unua fojo por mi partopreni en tia kunveno, tamen Chio, kion mi vidis, profunde emociis min. Ni ghoje kunvenis ne nur por la lingvo mem, kaj ankau por la granda idealo, kiun kreis nia majstro Zamenhof.

    Dum la kunloghado la dentdoloro multe turmentis min. Sciighinte pri mia doloro, sinjoro Fu Yongjun, samideano de Huangshi tuj alportis al mi medikementojn. Kvankam antaue ni ne konatighis, tamen lia frateca afableco varmigis mian koron. Dankojn, kara sinjoro Fu!

    Felicha tempo chiam estas mallonga, venis la tempo por disigho. Tagmeze de la 26a, post la tagmangho en la tetrinkejo, ni nevolonte adiauis manpreme.

Autuna Pluvo

de Zhang Ailing     trad. Celumio

      Pluvo, kvazau malpeza reto el arghentgrizaj araneaj fadenoj gluecaj kaj malseketaj,vualas la tutan autunan mondon. La chielo ankau estas tiel sufoke malhela, kiel anktiva logheja tegmento plenaj je araneajhoj. La grizblankaj nuboj amasighantaj sur la chielo, estas kiel defala kalkajho de l' tegmento. Kovrite de l' kaduka tegmento, chio estas eksterordinare sufoka. La verdaj granatarboj, morusujoj kaj vitoj en la ghardeno nur reflektas la prosperon de l' pasinta somermezo, nun kiel la restajhoj de romaniaj konstruajhoj ili tremas en la fajfanta pluvsono, kaj rememoras la gloran estintecon. La koloro de herboj jam farighis moroza palflavo, kaj sur la tero apenau troveblas ech unu fresha floro. Klininte siajn kapojn kun plenaj larmoj, la delikataj narcisoj plantitaj ekster la logheja zono vespiras pri siaj destinachoj, ke ili refoje suferas de la shimplenaj pluvtagoj nur post du serenaj. Nur tiu osmanto en murangulo, kiu singardeme kashighas  sub la verdaj ovalaj folioj, kun orkaraj burghonoj ornamintaj sur la branchpinto, montrighas iom da gherma espero de l' nova vivo.

   Pluvo falas trankvile, nur kun iom delikata sono. La oranghrugha domo, kiel  maljuna bonzo kun brilkolora kasajo, kapkline kaj okulferme baptas je l' pluvo. La malsekighaj rughbrikoj disradias pikan porksangan koloron, kiu forte kontrastis kun la verdaj folioj de l' osmanto che la muro. Griza bufo saltas en shimmalseka tero. Sub la sufoka reto de l' autuna pluvo, nur ghi estas unika objekto plena je plezuro kaj viveco. La grizflava verukhauto harmonie kunfandighas kun la sufoka malproksima chielo. Puf! Puf! Ghi saltadas de herbkavo al koton, kaj disshprucigas mallum-verdajn akverojn.

      Pluvo, kvazau malpeza reto el arghentgrizaj araneaj fadenoj gluecaj kaj malseketaj,vualas la tutan autunan mondon.

      Jaro 1936

JARSEZONE

          de Princo [Pollando]

Ho autuno, ne venu ankorau

ne portu la songhon tristan kaj malghojan

je mia brusto floru per somero

Fruktojn malaperu.

 

Ho somero mia, ghojo del' okuloj

floru abunde kaj ensorch-ghue

je mia brusto ampejzaghon pentru

Stelo ekbrilu.

 

Vintro, vintro halitghu.

ne donacu neghon nek froston

per senama spiro ne ghenu la bruston

Florojn ne malbenu.

 

Printempo, ho printempo ama

siluetighu, alvenu, ekregu

per fresha vento ebriu la mondon

Ekdancu, ekkantu, eksorchu.

 25.09.2003


Koroj kompatindaj

    de Emile VERHAEREN [Francio,1855-1916]

Tiel estas koroj kompatindaj,

Kaj en ili el plor' lagoj,

Kiuj palas kiel Shtonoj

Entombejaj.

 

Tiel estas dorsoj kompatindaj

Pli de sufer' kaj shargh' sinkaj

Ol l'tegment' de l'domach' bruna

Interduna.

 

Tiel estas manoj kompatindaj,

Kiel surshosea foli',

El la flavaj kaj velkintaj

Antaupordaj.

 

Kaj okuloj estas kompatindaj,

humil'-, bonec'-, zorgo-plenaj

Kaj pli tristaj ol best-rigard'

Sub la venteg'.

 

Tiel estas homoj kompatindaj,

Kun indulgaj gestoj lacaj,

De mizer' krueladitaj,

Tra la ebenajhoj teraj.

 (tradukis Roland Platteau el "La plena Flandro")

Kie unue aperis la Sankta Virgulino?

Laimius STRAŽNICKAS  

Preskau chiu en Europo konas sanktajn lokojn kiel Lourdes [lurd] en Francio au Fatima en Portugalio pro tie okazintaj misteraj aperoj de la sankta virgulino Maria. Tamen ne multaj scias, ke la unua mistera apero de la Virgulino en Europo okazis en eta litova urbeto Šiluva, 19 km norde de la urbo Raseiniai.

La urbeto Šiluva jam ekde la 16a jarcento famighis per sia mistera bildo kaj per patronfesto de la sankta virgulino Maria. La naskightago de la Virgulino estas la 8a de septembro. Chirkau tiu tago okazas semajnlonga patronfesto. Jam ekde la 17a jarcento al la patronfesto de Šiluva direktighas religiaj procesioj.

Šiluva famighis, kiam en la 15a jarcento loka bienulo Petras Gedgaudas konstruis la preghejon kaj donacis por ghi bildon de la Virgulino. Meze de la 16a jarcento en la chirkauo ekregis kalvinismo. Tamen dum staris la malnova katolika preghejo, al la patronfesto de Šiluva amase venadis preghantoj. La pastoroj malkontentighis pro tio. La katolika preghejo estis detruita. Ekde la jaro 1591 la urbo apartenis al la kalvinistoj kaj nur en la jaro 1622 sur la loko de la iama preghejo katolikoj konstruis etan lignan preghejeton. Ekde la jaro 1629 la bildo de la Virgulino estis publike montrata. Dum la jaroj 1760-1775 estis konstruita nova katolika preghejo ¨C la nuna malgranda baziliko de la naskigho de la sankta virgulino Maria.

Dum Litovio estis sub la jugo de la cara Rusio, la loka registaro intencis vidalvide al la katolika preghejo konstrui protestantan preghejon, tamen katolika pastro achetis la tutan placon kaj tie konstruis statuon de la sankta Virgulino, kiun li alportis el Sankta Peterburgo. Dum la sovetia periodo la registaro diversmaniere ghenis la kredantojn, por ke ili ne partoprenu la religian feston en Šiluva. Sovetiaj milicistoj fermadis vojojn, kvazau pro dombesta epidemio, kaj ne tralasis la preghantojn, irantajn al la religia festo. Anstatau la statuo de la sankta Virgulino tiam estis konstruita monumento por sovetiaj batalantoj. La internacia famo de la loko estis preskau nula.

En la jaro 1993 papo Johano Paulo la 2a vizitis tiun sanktan lokon de Litovio kaj preghis en la kapelo de la Apero.

Mistero

Ne ekzakte oni scias la ghustan daton de la apero de la sankta virgulino Maria. Onidire, tio okazis inter la jaroj 1608 kaj 1612.

Pashtistoj de najbara vilagho, pashtante gregon sur kampoj de eklezio, sur unu granda shtono ekvidis plorantan virinon, kiu portis surbrake infaneton. Unu el la pashtistoj tuj kuris al kalvinista katekisto. Tiu chi invitis instruiston kaj, veninte al la shtono, demandis la plorantan virgulinon:"Virgulino, kial vi ploras?" Shi respondis: "Mi ploras, char antaue sur tiuj chi kampoj oni adoradis mian filon kaj nun chi tie oni plugas kaj semas". Tion dirinte shi tuj malaperis.

Ambau kalvinistoj tiun chi aperon konsideris sherco de malica spirito. Tamen la okazintajho baldau famighis. Maljuna agrikulturisto, jam preskau blinda pro la solida agho, memoris, ke tiuloke, kie aperis la virgulino kun infaneto, iam staris katolika preghejo. Li petis gvidi lin al la kampo, kiu tiujare estis semita per sekalo. La maljunulo esperis malgrau sia blindeco retrovi tiun lokon. Tuj veninte li subite ekvidis kaj montris, kie estis enfosita la trezoro de la malnova preghejo. Oni elfosis kofron kun dokumentoj de la malnova preghejo kaj bildo de Maria.

Bildo

La mistera bildo de la Dipatrino de Šiluva similas al tielnomata bildo de sankta Luko, kiun en la jaro 1453 detruis turkoj. La bildo estas 1,38 m largha kaj 2, 28 m alta. Onidire ghin en la jaro 1457 el Romo alportis loka bienulo Petras Gedgaudas. Meze de la 16a jarcento la lasta katolika pastro enfosis la bildon kune kun dokumentoj de la preghejo de Šiluva en fera kofro, tiel dezirante protekti ghin kontrau la regantaj kalvinistoj.

Nova adorado de la bildo farighis ebla nur en la jaro 1622, post rekonstruo de katolika preghejo. En la jaro 1674 juvelisto L. Hoffman el Königsberg (Pruslando) faris por Maria arghent-oran veston. En 1786 papo Pio la 6a permesis, ke la bildo estu kronita. Dum ordinaraj tagoj la mistera bildo estas kashata sub alia bildo, kiu prezentas la aperon de la sankta Virgulino, kaj kiun en la jaro 1920 faris pentristo J. Rutkovski el Cęstochowa [chenstoĥova] (Pollando).

Preghejo kaj kapelo

La hodiaua preghejo de Šiluva ¨C la baziliko de la naskigho de la sankta virgulino Maria ¨C estas jam la kvara. Ghi estis konstruita inter 1760 kaj 1775. En la jaro 1976 papo Paulo la 6a oferis por la preghejo de Šiluva la honortitolon de malgranda baziliko.

En flanka pregheja kapelo estas konservata la fera kofro, en kiu post la apero de Maria oni trovis la dokumentojn kaj la misteran bildon, nun pendantan super la granda altaro.

La plej impona konstruajho de Šiluva, simila al obelisko, estas la kapelo de la Apero, je kelkcent metroj for de la baziliko. Ghin oni konstruis en la jaroj 1912-1924 okaze de la 300a datreveno de la apero. Ene de la kapelo, baze de la altaro, estas enmuntita la legenda shtono, sur kiu aperis la sankta virgulino Maria.

Dum la lasta patronfesto oni komencis la konstruon de la estonta Spirita Centro, kie por ekleziaj studoj preparighos junuloj, okazos religiaj konferencoj kaj povos tranokti pilgrimantoj. [el Monato]


  Redakcio: p/a s-ro Zhang Xuesong, Changtaiguan Gongdiansuo, CN-464193 Xinyang, Henan, Ĉinio

http://tefloro.533.net     http://vip.88com.cn/tefloro     http://tefloro.icpcn.com