BULONJO 2005 ESPERANTO

Centjariĝo de la 1-a Universala Kongreso de Esperanto

[Francio] Monneret Jocelyne

Kvankam ĉiuj kongrenanoj devis serĉi kie situis la kongresejo( nenie , neniam estis skribita al alinĝantoj) ili ricevis sian bluan sakon enhavantan la informilojn.kaj ekde vendrede vespero ili inter konatiĝis en la koridoroj de la kongresejo. 

Sabate : emocia mateno . 

En la sama treatejo laŭ itala stilo kie okazis la unua kongreso en 1905 aŭguste urbodeĵorantoj sidigis nin. Urbestro varmege bonvenigis nin sed ĝis la una kaj duono posttagmeze nin sategis tro da paroladoj !!

Mi substrekas, inter la prezentadoj de R Vallet prezidanto de la norda federacio, de la ŝtataj, regionaj 

reprezentantoj, de la konsulino el Pollando, paroladon de la vicprefekto kiu aŭdacis diri ke li ne estas politikisto kaj ke ni- esperantistoj- devas antaŭpusŝi la ideon !!

Ni devos verŝajne memorigi al Sro Lengagne (deputito) lian promeson : apogi esperanton en la parlemento#

La plej emocia momento estis deklamo de la elparolita parolado de Zamenhof pere de Arno Lagrange ( filo de Georges Lagrange unu el la redakantoj de PIV, verkisto kies kromnomon "Segio Elgo" vi eble konas .

Tuj post la enteatreja kunveno la oficialuloj kaj kongresanoj enviĉiĝis sur la straton por defiladi kun la urba muzikistaro tra la urbocenrto ĝis la placo Zamenhof kie staras la busto de la " majstro " . Parolis R Vallet kaj la nepo de Zamenhof. Du bukedoj estis almetitaj respektive de la vicprefekto kaj urbestro kaj de L- Ch Zaleski 每 Zamenhof kaj R Vallet antaŭ la aŭdo de la himnoj : Franca (La Marseillaise ) kas la Espero. Poste la defilado daŭrigis ĝis la urbodomo . 

Denove paroladoj. Kompreneble ni estis la gastoj de Sro Cuvillier, urbestro kiu certe agadis multe por tiu centjariĝo. Ĉu li plenumos sian promeson ? Li s*ajnis honesta ; tuj la venontan mardon li proponis dum la urbokonsilanta kunveno la delklaracion kiun ni diskutis , sabaton posttagmezon, rediskutis dum la fermo de la kongreso ..

Tio estas grava ĉar tekstoj voĉdonitaj estas nepre transdonitaj al prefekto kaj eĉ ministerio kie eble ĝi estosdeponita en tirkesto.. tamen ni esperu ke kelkaj oficistoj legos ĝin ..

Antaŭ laboro, je la 14 kaj duono , ni provis gustumi kelkajn toastojn de la bufedo-ĉefe kuketojn.

Claudie Demongeot klarigis al ni sian memuaron titolitan " Sociala intergrig*o de gejunuloj en psika situacio malfacila pere de esperanto " Instruado de esperanto dum 5 - jara periodo pruvas ke esperanto ebligas valoriĝon de gejunuloj, ĉar dank*al reguleco de la lingvo ili akiras memfidon, emon por denove plani projektojn.

Ili estas aktivaj en sia lernado. Tiamaniere, Esperanto ebligas intergriĝ*on lernejan, socian kaj eble profesian.

Kiel mi aludis antaŭe, Xavier Dewideheim tre kompetanta juna esperantisto cerbumigis nin( la volontuloj, kompreneble) pri la kongresa temo : " Perspektivoj post 100 jaroj de renkontiĝoj. Kion niavice por la estonteco ?

Arno Lagrange omag*is al sia patro kaj proponis ke geesperantistoj raportis pri memoraĵoj de kunagado, rekontiĝoj, kunlaboroj ktp#. Persone, mi neniam forgesos mian unuan staĝon en Kvinpetalo (Bouresse) !! Li timigis min. Poste mi konciis pri la fameco kaj la dediĉovivo al esperantismo de Georges Lagrange . Rimarkebla tamen estas la sinteno de la filo : estante infano, li tro estis « sufokita, premita, » per esperanto. Tiel li ne esperantigis siajn filinojn. Oni povas pri pensi tion.

Majstran interpretadon de la teatraĵo de la francaj famaj geaktoroj A JAOUI kaj R BACRI tradukita de R CASH(el Tuluzo) oni spektis . 

Dimanĉon matene neniu buso veturis.. Mi devis piediri : 45minutojn Por la unua fojo mi c*eestis SAT 每 AMIKARON kongreson kaj konatiĝis kun Henri Masson kiu transdonas multajn informojn rete.

Atendita estis la prelego de Claude Piron.Mi jam ŝancis aŭskulti lin en nia urbeto Sankta Remio inter Diĵono kaj Liono en Francio. B Moon enkondukis prelegon per historio de Akademio de esperanto kies patrino estas « Lingvo komitato » kreita en 1905 en Bulonjo.

La tutan prelegon vi legos en la gazeto « Esperanto » julie ( abonu !) 

Science, C Piron klarigis pri la du hemisferoj de nia cerbo kiu regas diversajn funkciojn.

Inverse al la nuna situacio kiu necesas multe da mono por studi la anglan lingvon li proponis ke USONO pagu , laŭ la principo " Kiu polucias, li pagu "

Li rimarkigis ke pli kaj pli la viktimoj de hegemonio de la angla akceptas la sklavostatuton.

Kompreneble li substrekis ke Lingvo kaj Politiko kaj Ekonomio estas ligitaj sed kiam Ĉinio regos la mondon la ĉina lingvo ankaŭ ne taŭgos kiel internacia lingvo.

Dimanĉe, Bretona esperanto Koruso « MEVEN » kaj Jacques ( Jako) Yvart , mondfama kantisto , kiu konatigis al la tuta mondo kanzonojn de la franca Georges ( JORGO) Brassens mirigis nin la tutan vesperon.

Paskan dimanĉon en la baziliko » Notre 每 Dame okazis dulingva ( franca kaj esperanta) Sankta Meso, ĉefcelebrita de la diakono de Bulonjo abato Westelynck.Partoprenisen tiu meso pli ol 700 personoj inter kiuj nur parto el ili estis gesamideanoj.

Lunde matene EDE proponis por la fruaj ellitiĝantoj ! kunvenon. 

Je la 9 kaj duono okazis generala kunsido de membroj de Esperanto 每 France( la franca peranto de UEA).

Raporto de la antaŭa baloto : alinĝantoj : 648 ; voĉdonoj :352 ; nuligita : 1 C*estis, tiu matenon ,la bulonjan kongreson : 97 kiuj rajtis voĉdoni.

Ĉiam estas la sama problemo : perdo de alinĝanto, trovi monon. Kiel fari ?

Nova komitato plejparte rejunigita( mi opinias ke estas grava por esksteraj rigardoj) agados dum la venontaj jaroj : Bartsch, A Kadar, S Montagne, A Droyer C Dodier, E Debanne estas novaj aŭ reelektitaj membroj ; Prezidanto : B Flochon,#.

Propono : uzi la membrokarton por aliĝigi novajn esperantistojn en lokaj grupoj kiuj ŝparos parton de la sumon ..

Claude Nourmont raportis pri prelegvojaĝantoj ĉefe pri M Bronstejn en Nilvange kie ŝi ĉeestis.

Pri eksteraj rilatoj raportis lastfoje C Longue 每 Ep谷e. Ni devas fidi nur asocioj kiuj defendas la diversecon kune kun la franca lingvo. La pli kompetanta estas « Droit de Comprendre » (Rajto por kompreni » (unu asocio proponas ke franca lingvo iĝu la eŭropa lingvo !!

Membroj de GEE ( Grupo de esperanto instruistoj en Francio 每 kaj peranto de ILEI) kunvenis dimanĉon posttagmezen. Raportis pluraj instruistoj interili mia amikino ekskunlaboranto en Indre ( departemanto de Francio pri trudado de la lingvo en kolegio) tio ne estas en Francio facila !

Prezentado de nova " Tinĉjo en Tibeto" pere de M Dechy kiu traktis la 3000 devigajn eldonojn.

Raymond Besson prezidanto de la beletra Klubo de Unio de francaj fervojistoj, membro de « Rajto kompreni » raportis pri sia klopodo akceptigi esperanton en diversaj kampoj kaj reliefigis singardecon. . Li substrekis ke en la asocio « Rajto kompreni » oni paŝo al paŝo estas preta batali por eksperimenti tradukon en la diversaj eŭropaj instancoj pere de ponto-lingvo esperanto. 

Poste itala profesoro Bolognesi studigis al ni historion de skribaĵo eĉ antaŭ la egiptaj hieroglifoj, montris sur ekrano riĉecon de la tutmondaj skribofaradoj ..

Vespere denove mirinda spektaklo per la folklora grupo de Bulonjo ĉe la maro kies nomo estas " La bulonaj sunoj " pro loka nomo de la kufoj kiujn iam suportis la kapoj de maristaj edzinoj. Dancoj kaj kantoj atestas pri la vivo de tiu marista komunumo ekde la mezo de la 19a jarcento ĝis la unua kvarono de la 20a jarcento.

La prezantataj kostumoj estas laboraj kaj ankaŭ ceremoniaj kiam gedancistoj estis invititaj eniri la "Kazinon ( CASINO ) eĉ senpage por la virinoj ! . 

Sro Vallet devis valsi kun dancistino same tiel riĉe vestita kiel la iama esperantistino dancis kun L Zamenhof kiam ŝi gastigis lin ..

Ĉio bona haltas, kompreneble. Malfermo pritrakis pri la jam citita propono cele de la urbokonsilanto ; Barbara Pietrsczak ( el pola radio) partoprenis post multaj fruktedonaj diskutoj .

Respondeculoj de ĉiuj asocioj partopreninte organizadon de la BULONAJ RENKONTIĜOJ 2005 krom la francaj reprezentantoj , P Jerogovas el Litovio kiu invitis nin partopreni la 90an UK en Vilnuso ) F Witdoeckt(el Belgio) T Page ( iu zorgis pri la merkredan ekskursio al Britio ( laŭa paŝoj de Zamenhof)

C Nourmont ( UEA) 

La Esperon ni kantis kune, tagmanĝis lastfojon en la gastema "ĉiusportosalono" .

Mia edzo kun mi partoprenis nur la proponitan ekskursion marde postagmeze, post la laborkunsidoj. 

Dum la tra veturado de pitoreskaj vilaĝoj , kie la tradicia fiŝkapto estas daŭre aktuala la kompetenta gvidisto de Turisma oficejo klarigis al ni enakvigo de "flobarts" (specife bulonaj platfundaj boatoj) .. Oni piediris mallonge laŭ la "Kabo griza nazo" ( fakte 每 nez - signifas roko nomita "gnejso" ne nazo ) kaj vidis aparatojn de la CROSSMA : regiona operacia centro por kontrolo kaj savo en Maniko La markolo « pas de calais » estas unu el la plej laŭirata marvojoj en la mondo 

kaj kie la ŝipoj uzas la cirkulajn relojn sub kontrolo de la tielnnomata Crossma. Bedaŭrinde nebulo malhelpis ĝui belan vidaĵon.

Tie haltas mia raporto ĉar ne estis al mi permisita ekskursii tra la submanika tunelo al Dover kaj Folkestone same kiel Zamenhof pro forgeso de identiteca karto(legitimaj*oj ), kvankam amikino translimis montrante nur konduk - licencon.

Mi vizitis la akvarion "NAUSICAA" ( nepre vizitinda) merkrede matene antaŭ reveturi burgonjen( Burgonjo estas mia regiono en Francio.)